Príspevky: 60
Jazyk: Esperanto
darkweasel (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 9:23:36
erinja:ene de 24 horojBone, respondi ene de 24 horoj vere ne estas problemo, tio veras - sed jam nun mia meza respondtempo estas 4,1 horoj, tio estas videbla por ĉiu ĉe la listo de lingvohelpantoj, kaj ĉiu povas laŭe elekti sian lingvohelpanton. Cetere, kion vi farus, se iu lingvohelpanto iam ne respondus ĝustatempe? Pagante, lernu! kaj la uzanto signis kontrakton garantiantan tion, kaj teorie la uzanto povos do repostuli sian monon, se tio ne okazas. En la plej malbona okazo, tio signifas, ke la lingvohelpantoj jure respondecas doni ĝustatempan respondon - kaj tio estus ja io, kio igus min rezigni pri mia lingvohelpanteco (speciale ĉar povas okazi, ke mia komputilo aŭ interreto malfunkcias, ktp).
Mi ne diras, ke vi planas tiajn teruraĵojn, mi nur ĝisfine kaj ĝisabsurde finpensas tiun ideon.
Cetere plia problemo - kio, se paganto ekzemple miskondutas en la forumo aŭ aliloke en la komunikiloj de lernu!? "Mia mesaĝo estis forigita, kvankam mi pagas por uzado!" "Vi forigis mian konton pro miaj daŭraj insultoj kontraŭ aliaj uzantoj, kaj nun mi repostulas mian monon!" Tio ja povos kaŭzi duklasecon ankaŭ en tio, kion la teamanoj toleras de certaj uzantoj, ĉar ili ne volas redoni la monon foriginte konton de paganto - dum kontoj de nepagantoj estos pli frue forigitaj, ĉar ilia plua ĉeesto ne donas monon (kaj do utilon) al la paĝaro. Almenaŭ tio signifas, ke normalaj teamaj agoj, kiel forigoj de kontoj kaj mesaĝoj, havos eble juran efikon.
Jen multaj demandoj ankoraŭ solvendaj, ĉu ne?
lagtendisto (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 9:42:51
erinja (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 14:00:42
Vilius:Laŭ mi, la solvo estus pagi por la servilo kaj aliaj daŭraj servoj per reklamo kaj malgrandaj donacoj, se tio eblas. Kaj kiam venos la tempo plinovigi la retejon, organizu unufojan donackampanjon, kiel sukcese faris interreta PIV.Ĉu vi povus gvidi tiun kampanjon?
Dum la dek jaroj de la ekzisto de lernu, ESF investis pli ol 280 000 eŭrojn (do averaĝe ĉ. EUR 28 000 por ĉiu jaro). Tio inkluzivas la periodojn de pli intensa laboro (por mendi desegnaĵojn, desegni kursojn, krei la strukturon de la paĝaro) kaj ankaŭ periodojn de malpli intensa laboro (por korekti cimojn kiam ili aperas, pagi tradukantojn kiam grava lingvo ne estas tradukita ĝis sufiĉa grado, ktp).
La kampanjo por PIV kolektis ĉ. 13 000 eŭrojn. Do efektive, se ne ekzistus ESF, ni devus fari PIV-kampanjon, ĉiun jaron, kaj duobligi la kolektitan monon.
Ni provas laŭeble malaltigi niajn kostojn por la nova lernu, tiel ke pli da laboro estos aŭtomata, kaj malpli da laboro bezonos homan intervenon. Sed nun vi havas ideon pri la kosto de la retpaĝo kiun vi nun uzas plene senpage.
erinja (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 14:14:03
darkweasel:En la plej malbona okazo, tio signifas, ke la lingvohelpantoj jure respondecas doni ĝustatempan respondonNi neniam hazarde elektus lingvohelpanton por esti tiel respondeca; la lingvohelpanto devus antaŭe konsenti esti unu el la rapidaj respondantoj.
Cetere plia problemo - kio, se paganto ekzemple miskondutas en la forumo aŭ aliloke en la komunikiloj de lernu!?Pagado ne estas permeso malobei la regulojn. Estus lingvaĵo pri tio en la kontrakto, ke malgraŭ pagado, oni povus tamen perdi sian konton se oni miskondutas. Kaj tiucele mi legas regulojn kaj kondiĉojn de amaso de retpaĝoj kiuj petas pagon, por scii kiel aliaj paĝaroj traktas diversajn situaciojn, kaj ekhavi ideojn pri la kondiĉoj kiujn mi uzos por niaj pagitaj servoj.
Por kompari - eble oni pagis multon por bileto por spekti teatraĵon. Tio ne signifas ke oni rajtas paroli laŭte kaj elkrii fivortojn al aliaj personoj kiuj pagis malpli. Pagi ne signifas ke oni rajtas ruini la sperton por ĉiuj aliaj. Tiu fiulo sendube forĵetiĝos de la teatrejo, kaj la teatrestroj ne repagos la koston de ties bileto!
Vilius:Kaj atentu la voĉdonadon. Ĉimomente, nur du homoj pretas pagi, aliaj 17 diras, ke ili ne pagos.Ĉu mi povas, do, kompreni ke via prefero estas ke ni lasu ke la paĝaro malnoviĝu kaj malboniĝu, ĉar ne estas sufiĉe da mono por ĝisdatigi ĝin? Se tio ne estas via prefero, eble vi havas ideon pri manieroj por enspezi, ĉar kiel mi jam indikis, donackampanjoj ne portas sufiĉe da mono.
darkweasel (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 14:58:06
erinja:Ni neniam hazarde elektus lingvohelpanton por esti tiel respondeca; la lingvohelpanto devus antaŭe konsenti esti unu el la rapidaj respondantoj.Kaj kiom da lingvohelpantoj, laŭ via atendo, konsentus esti jure respondecaj respondi rapide? Mi mem ĝis nun preskaŭ ĉiam respondis certe ene de 24 horoj, sed ne pretas jure respondeci ankaŭ en la estonteco fari tion - mi povus subite malsaniĝi, mia komputilo aŭ interreto malfunkcii, ...
erinja:Mi komprenas, sed en retforumo plej ofte la ĉefa regulo estas "esti tie ĉi ne estas rajto, sed privilegio", t.e. la teamo rajtas forigi konton laŭ sia plaĉo. Kun la tie ĉi diskutata ideo, povos okazi, ke la teamo devos fakte pruvi en juĝejo, ke paganta uzanto malobeis la regulojn (kaj tion eble ne volos fari kaj tial hezitos forigi konton de paganto pli longe ol forigi tiun de nepaganto). La reguloj devos do esti tre precize kaj klare envortigitaj, ĉar ili estos juraj dokumentoj ...
Pagado ne estas permeso malobei la regulojn. Estus lingvaĵo pri tio en la kontrakto, ke malgraŭ pagado, oni povus tamen perdi sian konton se oni miskondutas. Kaj tiucele mi legas regulojn kaj kondiĉojn de amaso de retpaĝoj kiuj petas pagon, por scii kiel aliaj paĝaroj traktas diversajn situaciojn, kaj ekhavi ideojn pri la kondiĉoj kiujn mi uzos por niaj pagitaj servoj.
Por kompari - eble oni pagis multon por bileto por spekti teatraĵon. Tio ne signifas ke oni rajtas paroli laŭte kaj elkrii fivortojn al aliaj personoj kiuj pagis malpli. Pagi ne signifas ke oni rajtas ruini la sperton por ĉiuj aliaj. Tiu fiulo sendube forĵetiĝos de la teatrejo, kaj la teatrestroj ne repagos la koston de ties bileto!
lagtendisto (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 15:12:02
erinja (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 20:27:25
darkweasel:Supozeble administranto donus rapidan respondon se iu lingvohelpanto ial ne kapablus. Kaj sendube la respondeco finfine kuŝus ĉe ESF-enrete, ne ĉe la lingvohelpanto mem.erinja:Ni neniam hazarde elektus lingvohelpanton por esti tiel respondeca; la lingvohelpanto devus antaŭe konsenti esti unu el la rapidaj respondantoj.Kaj kiom da lingvohelpantoj, laŭ via atendo, konsentus esti jure respondecaj respondi rapide? Mi mem ĝis nun preskaŭ ĉiam respondis certe ene de 24 horoj, sed ne pretas jure respondeci ankaŭ en la estonteco fari tion - mi povus subite malsaniĝi, mia komputilo aŭ interreto malfunkcii, ...
Sed okazas ĉiu speco de problemoj en la mondo, kaj povus esti ke la servo ne estus 100%-a (kaj ankaŭ mia retkonekto ne estas 100%-e ĉiam fidinda, kvankam mi certe pagas por ĝi). Tia estas la mondo.
[quote}Mi komprenas, sed en retforumo plej ofte la ĉefa regulo estas "esti tie ĉi ne estas rajto, sed privilegio", t.e. la teamo rajtas forigi konton laŭ sia plaĉo. Kun la tie ĉi diskutata ideo, povos okazi, ke la teamo devos fakte pruvi en juĝejo, ke paganta uzanto malobeis la regulojn (kaj tion eble ne volos fari kaj tial hezitos forigi konton de paganto pli longe ol forigi tiun de nepaganto). La reguloj devos do esti tre precize kaj klare envortigitaj, ĉar ili estos juraj dokumentoj .../quote]Tial ni esploras regularojn de aliaj paĝaroj. Kredeble estos lingvaĵo kiu diros ke administranto rajtas nuligi vian konton se vi klare malobeas la regulojn, sen repagi vian monon. Kaj uzanto kiu emas malobei la regulojn do devus decidi, ĉu pagi kaj riski perdi la konton pro fikonduto, aŭ ĉu pagi kaj konduti bone tiel ke li/ŝi ne perdos la konton. Estas similaj reguloj pri biletoj kiujn oni aĉetas, ĉu ne? Ankaŭ spekti filmon aŭ teatraĵon ne estas rajto sed privilegio, eĉ se oni aĉetis bileton.
Fenris_kcf (Zobraziť profil) 7. októbra 2012 23:50:56
Due: Mi supozas, ke la jaraj kostoj por starigi lernu.net ne pli altas ol 500€. Do mi pensas, ke ankaŭ eblas gajni tion monon per donacoj. Wikipedia faras tion ankaŭ, sed ĝi bezonas ege pli da mono ol lernu.net, ĉu ne? Mi mem starigas paĝaron, kiu kostas ~100€ po jaro kaj ĝi estas starigata per donacoj de la uzantoj.
Trie: Mi persone subtenus lernu.net per malaltaj donacoj kaj - se bezonata/volata - per prizorgo (kreado, sencimigado, k.t.p.) de la program-kodo. Ne forgesu: Multaj Esperantistoj estas informadikistoj aŭ simila
Esperantst (Zobraziť profil) 8. októbra 2012 2:11:08
Kiam oni parolas pri Esperantic Studies Foundation oni ne forgesu, ke estis homoj, kiuj donis al ESF sufiĉan mono por krei Lernu kaj por subteni aliajn projektojn. En la jaro 1999 Catherine kaj William Schulze heredigis al ESF ĉirkaŭ 3 milionojn USD. Dume estas aliaj homoj, kiuj eĉ ne pretas lasi 3.000 USD al Esperanto-organizaĵoj aŭ fondaĵoj. Ankaŭ se ĉiu aktuala Esperanto-parolanto lasus post la morto sumon inter 1000 USD - 5000 USD la movado estus alia, sed la homoj ne agas tiel. La plej multaj eĉ malmembriĝas (se ili estis en iu asocio), ĉar ili ne plu povas legi la revuon tute forgesante, ke estas bezonata socia kontribuo por Esperanto kaj financaj rimedoj por ĝi subtenado.
Erin jam diris, ke Lernu.net kostis dum la tuta ekzistotempo ĉirkaŭ 280.000 EUR. Se ĉiu Lernu-uzanto averaĝe pagus nur 1 EUR jare, Lernu.net tute ne havus zorgojn pri pluekzistado kaj plibnonigado
Amike, Martin Schäffer
Fenris_kcf:krei du-klasan socion en paĝaro pri Esperanto - lingvo, kies celo estis (estas?) forigi sociajn klasojn kaj unuigi la homaron...
Due: Mi supozas, ke la jaraj kostoj por starigi lernu.net ne pli altas ol 500€.
auxro (Zobraziť profil) 8. októbra 2012 10:11:18