Al la enhavo

lernu! sen reklamoj

de erinja, 2012-oktobro-06

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 22:09:23

erinja:sed pagitaj uzantoj, ekzemple, havus garantion pri altkvalita helpado kaj rapida respondo.
Jes, sed kiel funkciigi tion? Lingvohelpantoj ja plu estus volontuloj, do ili devas fari aferojn tiam, kiam ili havas tempon en sia libertempo. Ili neniel povas garantii havi tempon ĝuste tiel, ke pagantoj ricevu rapidan respondon.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 22:34:02

darkweasel:
erinja:sed pagitaj uzantoj, ekzemple, havus garantion pri altkvalita helpado kaj rapida respondo.
Jes, sed kiel funkciigi tion? Lingvohelpantoj ja plu estus volontuloj, do ili devas fari aferojn tiam, kiam ili havas tempon en sia libertempo. Ili neniel povas garantii havi tempon ĝuste tiel, ke pagantoj ricevu rapidan respondon.
Supozeble ili estus specifaj lingvohelpantoj kiuj garantius ke ili farus tion, almenaŭ por la pagintaj uzantoj. Mi ne plu estas aktiva lingvohelpanto, sed kiam mi estis lingvohelpanto, mi preskaŭ ĉiam respondis ene de 24 horoj. Kaj ĝenerale mi jam antauxscius se mi ne povus respondi ene de tiu periodo, kaj tiukaze mi ĝenerale malaktivigis la konton dum kelkaj tagoj. Plene eblas ĉiam respondi bontempe, se oni simple zorge dediĉas iom da tempo al tio, kaj zorge malaktivigas sian konton kiam oni ne povos.

Alia eblo estas ĉiam doni prioritaton al la pagintaj uzantoj; tiu uzanto saltus al la supro de la listo de ekzercoj por iu lingvohelpanto. Mi mem spertas tion en mia laboro nun; personoj kiuj pagis pli povas havi unuan traktadon, kaj mi kiel laboranto devas doni al ili unuan prioritaton en la sinsekvo de petoj kiujn mi traktas, super personoj kiuj ne havas tiun prioritatan staton.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 22:36:10

Eble ĉe Xing kaj LinkedIn oni trovus kelkajn komercoideojn por financu retejo de lernu.net.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 23:10:52

La grava vorto en via mesaĝo estas "komerco"

Tiuj personoj/organizoj ne volus simple donaci monon tiel ke ni havu ĝis ĉiam retpaĝon en kiu ĉio estas senpaga. Ili volus trovi manieron por profiti kaj gajni monon - kaj eĉ pli, ili volus MEM profiti de tio. Se ĉi tiu paĝaro iam havos profiton, preter la mono kiun ni bezonas por funkcii, nia profito uziĝos por antaŭenigi Esperanton.

Por kio tiuj aliaj personoj kaj organizoj uzus profiton? Ĉu por Esperanto? Mi dubas tion.

lernu.net havis donacobutonon jam dum jaroj. Oni apenaŭ uzis ĝin por donaci. Estas bedaŭrinde, sed kiam oni ne donacas, paĝaroj kiel la nia devas trovi aliajn manierojn por pluvivi. Aŭ oni povas akcepti tiun tre malmultan monon kaj oferti nur tre simplan paĝaron. Aŭ oni povas simple fermiĝi, ĉar ni ne povas el propraj poŝoj subteni grandan paĝaron.

-----

Se riĉulo legas ĉi tiun fadenon, kaj ne ŝatas la ideon, ke por kelkaj malmultaj servoj en la nova lernu, oni devus pagi - kaj se tiu riĉulo pretas ĝis ĉiam finance subteni ĉi tiun paĝaron - kompreneble ni povas nuligi ĉiun planon pagigi por io ajn. Bv. skribi al teamo@lernu.net por anonci vin.

Dorinha (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 23:33:26

post la klarigo farita de Erinja, mi rezignas, komprenas kaj konsentas ke ion oni devas fari ĉar la paĝaro ne povas esti antikvaj, malaktualaj eble neniu plu interesiĝos pri ĝi eĉ se estas senpago.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 03:12:33

Mi volonte aĉetus aĵojn de lernu! ekz. t-ĉemizoj (kiojn mi jam aĉetas ofte ĉe alia retejo ne-esperantista) aŭ librojn se mi povus eviti la kostojn de sendado ekde Eŭropo - eble e-versio de libroj. Pro la altaj sendokostoj mi neniam mendas ion ajn de UEA kiu vivas kvazaŭ la tuta mondo troviĝus en Eŭropo. Mi tre ŝatas Eŭropon (kie mi loĝis dum multaj jaroj) sed nun mi loĝas tre malproksime. Krom tio, se estus renkontiĝoj de lernu! en Nordameriko (eble ne en Kalifornio sed en meza regiono - flugo ĝis Kalifornio ekde Miami egalas al flugo al Parizo!) do ie kien mi povus flugi sen ŝanĝi aviadilojn (ekz. kio estis problemo kun Nashville en Tenasio - ekde Miami oni devas preterflugi Nashville ĝis Ŝikago por poste reveni al Nashville pere de alia flugkompanio!!!!
Lernu! povus vendi muzikon aŭ aliajn aĵojn - mi ne estas bona komercisto, do iu pli komerce saĝa ulo devos pensi pri kio!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 03:16:31

Nova ideo!!!
Eble mi pensas tro usone, sed oni povus peti la uzantojn fari vendadon de bakaĵoj (bake sale) por subteni lernu! Aŭ ĉiesmanĝadojn (pot luck meals) por kio ĉiu pagus dek dolarojn por partopreni kaj ankaŭ kunportus ion de la propra kuirejo por manĝi.

Vilius (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 07:09:18

erinja:Do jes, mi demandas sincere, kion vi farus?
Vi certe ne estas solaj, ĉar la saman enigmon provas solvi multegaj retejoj de Facebook ĝis iu malgranda forumejo. Fakto estas, ke homoj ne ŝataj pagi por uzi retejojn.
Laŭ mi, la solvo estus pagi por la servilo kaj aliaj daŭraj servoj per reklamo kaj malgrandaj donacoj, se tio eblas. Kaj kiam venos la tempo plinovigi la retejon, organizu unufojan donackampanjon, kiel sukcese faris interreta PIV.

Vilius (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 07:13:39

Kaj atentu la voĉdonadon. Ĉimomente, nur du homoj pretas pagi, aliaj 17 diras, ke ili ne pagos.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 08:48:47

erinja:La grava vorto en via mesaĝo estas "komerco"
Se oni lasus eki sin ĉe "hipotezo" ke plejparte la mono "atendas" ekster de Interreto. (Forgesu konkurigi kun Guglo kaj Fejsbuko en Interreto). Tiam oni bezonas konzepton de konekto inter la retejo kaj la surlokon. Eble oni realigus tion kun helpo de konzepto de kartelo de ŝanĝemuloj. Ekzemple kun, aŭ sistemo de bonuso kio bazate sur tempo, aŭ sistemo de bonuso kio bazate sur komunaj aferoj ekzemple lingvohelpantoj.
erinja:Se riĉulo legas ĉi tiun fadenon, kaj ne ŝatas la ideon, ke por kelkaj malmultaj servoj en la nova lernu, oni devus pagi - kaj se tiu riĉulo pretas ĝis ĉiam finance subteni ĉi tiun paĝaron - kompreneble ni povas nuligi ĉiun planon pagigi por io ajn. .
Ĉu uzo de retejo lernu.net estas ĝuado? Tiam oni ankaŭ povas pagi saman prezon kiel por aĉetu bona botlo de vino. Por mi persone tio signifas botlo de vino maksimume kostas 3 ĝis 4 Euro. Verŝajne en Polando aŭ Ĉeĥio oni pagas pli malmulte (Ankoraŭ en Polando kaj Ĉeĥio oni pagas en maleŭraj monoj) .
robbkvasnak:Eble mi pensas tro usone, sed oni povus peti la uzantojn fari vendadon de bakaĵoj (bake sale) por subteni lernu! Aŭ ĉiesmanĝadojn (pot luck meals) por kio ĉiu pagus dek dolarojn por partopreni kaj ankaŭ kunportus ion de la propra kuirejo por manĝi.
Tio ne estas pensado de "komercu unue". Ofte ĉe germanaj lernejoj gepatraj reprezentantoj (Elternbeirat) vendas bakaĵojn por subtenu projektoj en la pria lernejo. Ankaŭ ĉe unuiĝoj por savu la surlokan tradicion (Traditionsverein). Tiuj libervolaj devligantoj (Ehrenamt) vendas rostaĵajn kolbasajn kaj drinkaĵojn por savu la surlokan tradicion.
Vilius:Kaj atentu la voĉdonadon. Ĉimomente, nur du homoj pretas pagi, aliaj 17 diras, ke ili ne pagos.
Kiel oni povas decidi por aĉetu ion se oni ne vidas ĝin? (Germane: Oni ne aĉetas la katon en la sako.)

Reen al la supro