المشاركات: 60
لغة: Esperanto
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 6 أكتوبر، 2012 10:09:23 م
erinja:sed pagitaj uzantoj, ekzemple, havus garantion pri altkvalita helpado kaj rapida respondo.Jes, sed kiel funkciigi tion? Lingvohelpantoj ja plu estus volontuloj, do ili devas fari aferojn tiam, kiam ili havas tempon en sia libertempo. Ili neniel povas garantii havi tempon ĝuste tiel, ke pagantoj ricevu rapidan respondon.
erinja (عرض الملف الشخصي) 6 أكتوبر، 2012 10:34:02 م
darkweasel:Supozeble ili estus specifaj lingvohelpantoj kiuj garantius ke ili farus tion, almenaŭ por la pagintaj uzantoj. Mi ne plu estas aktiva lingvohelpanto, sed kiam mi estis lingvohelpanto, mi preskaŭ ĉiam respondis ene de 24 horoj. Kaj ĝenerale mi jam antauxscius se mi ne povus respondi ene de tiu periodo, kaj tiukaze mi ĝenerale malaktivigis la konton dum kelkaj tagoj. Plene eblas ĉiam respondi bontempe, se oni simple zorge dediĉas iom da tempo al tio, kaj zorge malaktivigas sian konton kiam oni ne povos.erinja:sed pagitaj uzantoj, ekzemple, havus garantion pri altkvalita helpado kaj rapida respondo.Jes, sed kiel funkciigi tion? Lingvohelpantoj ja plu estus volontuloj, do ili devas fari aferojn tiam, kiam ili havas tempon en sia libertempo. Ili neniel povas garantii havi tempon ĝuste tiel, ke pagantoj ricevu rapidan respondon.
Alia eblo estas ĉiam doni prioritaton al la pagintaj uzantoj; tiu uzanto saltus al la supro de la listo de ekzercoj por iu lingvohelpanto. Mi mem spertas tion en mia laboro nun; personoj kiuj pagis pli povas havi unuan traktadon, kaj mi kiel laboranto devas doni al ili unuan prioritaton en la sinsekvo de petoj kiujn mi traktas, super personoj kiuj ne havas tiun prioritatan staton.
lagtendisto (عرض الملف الشخصي) 6 أكتوبر، 2012 10:36:10 م
erinja (عرض الملف الشخصي) 6 أكتوبر، 2012 11:10:52 م
Tiuj personoj/organizoj ne volus simple donaci monon tiel ke ni havu ĝis ĉiam retpaĝon en kiu ĉio estas senpaga. Ili volus trovi manieron por profiti kaj gajni monon - kaj eĉ pli, ili volus MEM profiti de tio. Se ĉi tiu paĝaro iam havos profiton, preter la mono kiun ni bezonas por funkcii, nia profito uziĝos por antaŭenigi Esperanton.
Por kio tiuj aliaj personoj kaj organizoj uzus profiton? Ĉu por Esperanto? Mi dubas tion.
lernu.net havis donacobutonon jam dum jaroj. Oni apenaŭ uzis ĝin por donaci. Estas bedaŭrinde, sed kiam oni ne donacas, paĝaroj kiel la nia devas trovi aliajn manierojn por pluvivi. Aŭ oni povas akcepti tiun tre malmultan monon kaj oferti nur tre simplan paĝaron. Aŭ oni povas simple fermiĝi, ĉar ni ne povas el propraj poŝoj subteni grandan paĝaron.
-----
Se riĉulo legas ĉi tiun fadenon, kaj ne ŝatas la ideon, ke por kelkaj malmultaj servoj en la nova lernu, oni devus pagi - kaj se tiu riĉulo pretas ĝis ĉiam finance subteni ĉi tiun paĝaron - kompreneble ni povas nuligi ĉiun planon pagigi por io ajn. Bv. skribi al teamo@lernu.net por anonci vin.
Dorinha (عرض الملف الشخصي) 6 أكتوبر، 2012 11:33:26 م
robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 7 أكتوبر، 2012 3:12:33 ص
Lernu! povus vendi muzikon aŭ aliajn aĵojn - mi ne estas bona komercisto, do iu pli komerce saĝa ulo devos pensi pri kio!
robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 7 أكتوبر، 2012 3:16:31 ص
Eble mi pensas tro usone, sed oni povus peti la uzantojn fari vendadon de bakaĵoj (bake sale) por subteni lernu! Aŭ ĉiesmanĝadojn (pot luck meals) por kio ĉiu pagus dek dolarojn por partopreni kaj ankaŭ kunportus ion de la propra kuirejo por manĝi.
Vilius (عرض الملف الشخصي) 7 أكتوبر، 2012 7:09:18 ص
erinja:Do jes, mi demandas sincere, kion vi farus?Vi certe ne estas solaj, ĉar la saman enigmon provas solvi multegaj retejoj de Facebook ĝis iu malgranda forumejo. Fakto estas, ke homoj ne ŝataj pagi por uzi retejojn.
Laŭ mi, la solvo estus pagi por la servilo kaj aliaj daŭraj servoj per reklamo kaj malgrandaj donacoj, se tio eblas. Kaj kiam venos la tempo plinovigi la retejon, organizu unufojan donackampanjon, kiel sukcese faris interreta PIV.
Vilius (عرض الملف الشخصي) 7 أكتوبر، 2012 7:13:39 ص
lagtendisto (عرض الملف الشخصي) 7 أكتوبر، 2012 8:48:47 ص
erinja:La grava vorto en via mesaĝo estas "komerco"Se oni lasus eki sin ĉe "hipotezo" ke plejparte la mono "atendas" ekster de Interreto. (Forgesu konkurigi kun Guglo kaj Fejsbuko en Interreto). Tiam oni bezonas konzepton de konekto inter la retejo kaj la surlokon. Eble oni realigus tion kun helpo de konzepto de kartelo de ŝanĝemuloj. Ekzemple kun, aŭ sistemo de bonuso kio bazate sur tempo, aŭ sistemo de bonuso kio bazate sur komunaj aferoj ekzemple lingvohelpantoj.
erinja:Se riĉulo legas ĉi tiun fadenon, kaj ne ŝatas la ideon, ke por kelkaj malmultaj servoj en la nova lernu, oni devus pagi - kaj se tiu riĉulo pretas ĝis ĉiam finance subteni ĉi tiun paĝaron - kompreneble ni povas nuligi ĉiun planon pagigi por io ajn. .Ĉu uzo de retejo lernu.net estas ĝuado? Tiam oni ankaŭ povas pagi saman prezon kiel por aĉetu bona botlo de vino. Por mi persone tio signifas botlo de vino maksimume kostas 3 ĝis 4 Euro. Verŝajne en Polando aŭ Ĉeĥio oni pagas pli malmulte (Ankoraŭ en Polando kaj Ĉeĥio oni pagas en maleŭraj monoj) .
robbkvasnak:Eble mi pensas tro usone, sed oni povus peti la uzantojn fari vendadon de bakaĵoj (bake sale) por subteni lernu! Aŭ ĉiesmanĝadojn (pot luck meals) por kio ĉiu pagus dek dolarojn por partopreni kaj ankaŭ kunportus ion de la propra kuirejo por manĝi.Tio ne estas pensado de "komercu unue". Ofte ĉe germanaj lernejoj gepatraj reprezentantoj (Elternbeirat) vendas bakaĵojn por subtenu projektoj en la pria lernejo. Ankaŭ ĉe unuiĝoj por savu la surlokan tradicion (Traditionsverein). Tiuj libervolaj devligantoj (Ehrenamt) vendas rostaĵajn kolbasajn kaj drinkaĵojn por savu la surlokan tradicion.
Vilius:Kaj atentu la voĉdonadon. Ĉimomente, nur du homoj pretas pagi, aliaj 17 diras, ke ili ne pagos.Kiel oni povas decidi por aĉetu ion se oni ne vidas ĝin? (Germane: Oni ne aĉetas la katon en la sako.)