Al la enhavo

lernu! sen reklamoj

de erinja, 2012-oktobro-06

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-13 20:35:32

Al kelkaj demandoj nun redemandis. Erinja jam respondis ĉe paĝo 4.

Chainy (Montri la profilon) 2012-oktobro-13 21:01:54

spreecamper:Al kelkaj demandoj nun redemandis. Erinja jam respondis ĉe paĝo 4.
Mi legis la respondojn de Erin tie. Mi parolas pri demandoj pri tiuj respondoj.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-13 21:08:00

Mi koncedas. Mi iomete perdis la superrigardo ĉe la diskuto. Mi proponas. Ni enfuturigus nin kiel komerca projekto Lernu povus funkcioti en 2013.

Chainy (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 00:17:19

Mi skribis privatan mesaĝon al Erin pri la afero, kaj ŝi donis al mi permeson kundividi ŝian respondon.

Jen mia unua mesaĝo:
Saluton Erin,

unue, mi volas emfazi, ke mi ja volas subteni la evoluon de Lernu, kaj do se mi ion kritikas en la forumo, tio estas nur pro deziro helpi.

Mi vere kredas, ke estus bonega ideo, se la Lernu-teamo farus almenaŭ ĉiujn ses monatojn iun raporton pri la progreso aŭ manko de progreso rilate la programadon kaj ĝeneralan evoluon de Lernu.

Kiel mi diris en la forumo, tiaj raportoj estas farataj de aliaj projektoj, kiuj dependas de la donacoj de uzantoj (Mi menciis Linŭx Mint en la forumo). Se uzantoj vidas, ke io ja okazas, ke oni ja strebas ion fari por plibonigi la retpaĝaron, tiam ili pli emas daŭre donaci monon.

Mi eĉ dirus, ke tiaj raportoj vere multobligus la kvanton da donacoj. Estas multaj uzantoj de Lernu, kiuj vere volas helpi, sed ili ne estas naivaj kaj stultaj. Ili ne ŝatas netravideblajn aferojn, precipe kiam temas pri mono.

Vi ne respondis al mia demando en la forumo, sed ĉu private vi pretas respondi? Kiaj ŝanĝoj estis faritaj al la programado de la Lernu-retpaĝaro kaj ĝiaj kursoj ekde 2006, kiam mi fariĝis Lernu-ano?

Vere estas malfacile pensi pri iuj novaj aferoj - la ĝenerala retpaĝaro ŝajnas laŭ mia memoro ekzakte la sama, kiel ĝi estis tiam en 2006. Eble aperis unu-du novaj kursoj, sed mi dubas. Povas esti, ke mi ne pravas, do en tiu okazo bonvolu pardoni min.

Ĉu vere iu laboris/as 'preskaŭ plentempe' super la evoluo de Lernu ekde 2006? Estas malfacile kredi tion, sed eble mi simple ne komprenas la grandegon de la laboro?

Denove, mi ne volas ataki vin aŭ iun ajn en la Lernu-teamo. Finfine estas nun egale, kio fakte pasis. Ni pensu pri la estonteco - sed eble ni ja povus lerni de la spertoj de la pasinteco por agi pli efektive [EDIT: efike] de nun?

Multaj el miaj demandoj estas tiaj, kiujn gasto al la retpaĝaro povus demandi al si. Laŭ ESF oni elspezis pli ol 300 000 USD al Lernu (ĝis 2008). Supozeble, preskaŭ ĉio el tio estis uzita antaŭ 2006, por krei la kursojn kaj la nunan (malnovan) fasonon de la retpaĝaro.

Estas malfacile kredi, ke oni elspezis tre multe da mono al Lernu post 2006. Mi kiel longtempa uzanto de Lernu honeste ne povus diri, ke mi rimarkis multe da ŝanĝoj dum mia uzado de Lernu.

Amike,

Robert.

Chainy (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 00:23:21

Kaj la respondo de Erinja:
Saluton

Bedaŭrinde, mi ne lastatempe sekvis la debatojn en la forumoj. Aliaj devoj limigis mian tempon lastatempe.
estus bonega ideo, se la Lernu-teamo farus almenaŭ ĉiujn ses monatojn iun raporton pri la progreso
Mi ne antaŭvidas tion. Ĉiukaze la nova paĝaro lanĉiĝos post malpli ol ses monatoj, do ne estas granda utilo en tia plano nun.
Vi ne respondis al mia demando en la forumo, sed ĉu private vi pretas respondi?
Dum la lastaj unu-du tagoj mi estis tro okupita pro aliaj devoj. Pardonu la ne-respondon.
Kiaj ŝanĝoj estis faritaj al la programado de la Lernu-retpaĝaro kaj ĝiaj kursoj ekde 2006, kiam mi fariĝis Lernu-ano?
Estis multaj ŝanĝoj, sed grandparte nevideblaj al kutimaj uzantoj. Videblaj ŝanĝoj: "La puzlo Esperanto" aldoniĝis. Franko-tekstoj aldoniĝis. RSS-subteno aldoniĝis. Pro etaj redaktoj de teksto, ni plurfoje devis refari antaŭan laboron (ekz. krei novajn sondosierojn kun la laŭtlegita teksto).

Nevideblaj ŝanĝoj: Jevgenij kreis sufiĉe ampleksan sistemon por analizi la uzadon de la paĝaro, por kompreni kiel uzantoj uzas la paĝaron, kaj por fari estontajn decidojn pri enhavo kiu multe aŭ malmulte uziĝas (tio estis antaŭ la ekzisto de Google Analytics, do ne eblis facile uzi komercan sistemon por tio). Venis ŝanĝoj al la forumoj, sendube vi rimarkis pri tio mem, en la lastaj unu-du jaroj. Kreiĝis kernoj por unu-du kursoj kiuj tamen neniam lanĉiĝis. La monda financa krizo haltis kelkajn laborojn ĉar simple ne estis mono por io alia ol tenado de la paĝaro, kaj poste Hokan kaj Sonja unu post la alian lasis la teamon, kaj la direkto iom ŝanĝiĝis.

Ni plurfoje ŝanĝis servilon al pli granda, por certiĝi ke la paĝaro bone funkcius kun nia kreskanta uzantaro. Tio kostis en tempo kaj mono, ĉar necesis kunmeti ĉion kaj transmeti ĉion al la nova servilo. Ni trovis kaj fermis plurajn truojn en la sekura funkciado de la paĝaro.

Kiam aperis nova retumilo, depende de la retumilo, necesis fari sufiĉe multajn ŝanĝojn al nia kodo por funkciigi la paĝaron kun tiu retumilo.

Fojfoje ni pagis iun por traduki al iu granda aŭ grava lingvo. Mi kredas ke ni iam pagis por tradukado al la japana, kaj mi ŝajnas memori ion pri la greka. Dum iu periodo, persono (mi) pagiĝis por fari lingvohelpadon en la angla, ĉar neniu volontulo estis aktiva por la angla dum kelkaj monatoj, kaj kompreneble tio estas kriza situacio por vaste uzata lingvo kiel la angla. Programiĝis kontraŭspamista sistemo, kaj sen diri tro multon, fojfoje necesis programi ion kontraŭ nelacigebla trolo. Tio estas malbona sed necesa uzo de programista tempo, sed estas la paĝaro ne plu estos alloga al honestaj uzantoj se fiuloj ĝenadas honestulojn.

Administra laboro ankaŭ ne estas tute senpaga. Kiam volontuloj ne traktas demandojn kaj kursajn korespondojn, pagitaj administrantoj prizorgas tion, redaktas tekstojn, ktp. La linio pro projekta mastrumado, kaj por administrado de la paĝaro, ne estas nulo en la buĝeto.

Neniam estis 'fiksita jarsalajro' por lernu; la mono kiun ESF elspezis dum la jaroj doniĝis tre interrompe; en kelkaj jaroj ili pagis sufiĉe multon, kaj en kelkaj jaroj sufiĉe malmulton. Por ĉiu jaro aŭ du-jara periodo, lernu pretigis buĝeton por peti monon.

La plej granda parto de la elspezo estis por la komenca kreo de lernu, kaj por por la pretigado de la lernu de 2006, ĉar estis sufiĉe multaj ŝanĝoj, multegaj novaj lerniloj kaj komunikiloj.
Ĉu vere iu laboris/as 'preskaŭ plentempe' super la evoluo de Lernu ekde 2006? Estas malfacile kredi tion, sed eble mi simple ne komprenas la grandegon de la laboro?
Ĝis 2006, kaj iom poste (post la lanĉo, por ripari cimojn kaj korekti erarojn ktp) unu-du personoj laboris preskaŭ plentempe. Vi povus kompreni kial la kreo de tiu nova paĝaro, tiom da kursoj, ktp. bezonis tre multan tempon. Dum iom da jaroj, la mono por la paĝaro dividiĝis inter kvar personoj, kiuj ĉiuj laboris partatempe pri la paĝaro. Nun la paĝaro estas plentempa laboro por neniu, eĉ Jevgenij faras aliajn projektojn. Estas kompreneble, ĉar ne eblas enspezi sufiĉe por vivi per ĉi tio.
Multaj el miaj demandoj estas tiaj, kiujn gasto al la retpaĝaro povus demandi al si. Laŭ ESF oni elspezis pli ol 300 000 USD al Lernu (ĝis 2008). Supozeble, preskaŭ ĉio el tio estis uzita antaŭ 2006, por krei la kursojn kaj la nunan (malnovan) fasonon de la retpaĝaro.
Tio ŝajnas ĝusta. Ekzemple ĝis 2011, ESF elspezis ĉ. EUR 280 000. Tio signifas ke ekde 2008, oni elspezis sume USD 48 465. (do ĉ USD 16 155 por ĉiu jaro en tiu periodo).

Vi povas kundividi miajn respondojn kun la forumo, se vi volas. Kiel dirite, mi ne havas tempon ĝuste nun por profundiĝi en la forumaj debatoj sed kiam tempo permesos mi tralegos la diskutojn kaj respondos laŭbezone.

Erinja

Chainy (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 00:28:14

Post tio, mi respondis jen tiel:
> Saluton

> > estus bonega ideo, se la Lernu-teamo farus almenaŭ ĉiujn ses monatojn iun raporton pri la progreso
>
> Mi ne antaŭvidas tion. Ĉiukaze la nova paĝaro lanĉiĝos post malpli ol ses monatoj, do ne estas granda utilo en tia plano nun.
----

Erin, mi ne komprenas, kial vi ne 'antaŭvidas tion'. Tute ne gravas, ke la nova paĝaro lanĉiĝos post malpli ol ses monatoj - mi parolas pri ĝenerala principo, t.e. komunikado kun jamaj kaj eventualaj donacantoj. Tiuj mon-donacantoj meritas regulajn sciigojn pri la progreso de la projekto. La Lernu-teamo ne povas atendi de tiaj homoj monon (aŭ eĉ ĉiumonatan mondonacon) sen ajna informo pri tio, kiel oni uzas tiun monon.

Jes, vi diras, ke post ses monatoj la nova paĝaro lanĉiĝos, sed antaŭ tio, donacantoj bezonas kaj meritas konfirmon pri tio, ke ili ne trompis sin fidante je tio, ke iliaj mon-donacoj iel helpos. Se donacantoj komencas dubi pri tio, kvazaŭ ilia(j) mondonaco(j) simple malaperis en ia senfunda truo, tiam ili perdas emon plu donaci monon. Ili eĉ povas ekhavi la impreson, ke la organizo, al kiu ili donacis monon, ŝajne ne respektas ilin.

Jes, vi povas respondi, ke la uzantoj ja ekvidos, ke ĉio estas en ordo, kiam la nova paĝaro lanĉiĝos - ili ja vidos la fruktojn de via laboro, kaj tiam ili povos havi nenian dubon pri la utilo de siaj mondonacoj! Sed se vi tiel pensas, vi postulas de viaj donacantoj tre multe da pacienco kaj komprenemo - ni memoru, ke iuj donacantoj supozeble donas monon dum la pasintaj ses jaroj, dum kiuj preskaŭ ĉiuj ŝanĝoj estis tute ne videblaj al ili. Ĉu ili ĉiam devis simple esperi je iu bona rezulto de siaj mondonacoj dum tiuj ses jaroj?! Ne estas mirinde, se multaj el ili perdis tiun paciencon kaj esperon kaj do ĉesis donaci... Tial mi parolas pri regulaj raportoj! Mi pensas pri la ĝenerala principo, kiu helpos Lernu daŭre allogi pli da donacoj de siaj uzantoj.

Mi metis al vi iujn konkretajn demandojn, kaj vi tre afable respondis tre detale en sufiĉe longa privata mesaĝo al mi. Mi dankas vin pro tio, sed kial ne skribi pri tiaj detaloj en publika kaj regula 'raporto' por ke Lernu-uzantoj povu sekvi la progreson de la laboro de la Lernu-teamo? Vi ja havas la tempon por skribi al mi persone, do kial ne publike al ĉiuj uzantoj? Vi povus havi ian blogon, paĝo en Lernu, kiu priskribus kiujn aferojn la lernu-teamo faras por plibonigi la retpaĝaron.

Temas pri ĝenerala malfermeco de la laboro de la Lernu-teamo. Ĝi ja havas nenion kaŝendan, ĉu ne? Do, la Lernu-teamo fiere rakontu pri sia laboro al la uzantoj de la retpaĝaro. Tio ege helpus la ĝeneralan rilaton kaj etoson inter la teamo kaj la uzantoj. La uzantoj ja volas subteni kaj senti, ke io bona okazas. Kiel ili havu bonan senton pri la afero, se ĉio estas tiel sekreta?!

Amike,

Robert.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 01:05:09

Forigite

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-14 10:32:30

Erinja, Chainy, mi ankaŭ dankas vin pri la "kunigu de fadenohistorio" kaj "emociigetu de la diskuta temo".

Pasinte, Roger (la redaktoro de kontakto.tejo.org ) sukcesis kolekti $2,885 kun donadsistemo de indiegogo.com por financu la filmo 'La Plejpleja Festivalo'. En la filmeto li mencias la avantaĝo de indiegogo.com ol kickstarter.com . En alvoko por subtenu projekto mone. La kolektanto. Ĉe indigogo.com oni ne devas havi la usona civitaneco. Por kickstarter.com oni devas havi usona civitaneco. Do, kial ne varbu kun ilo indigogo.com por subtenu mone la enmetu de novaj funkcioj en lernu.net ? Eble uzanto nur donas monon, se limigas tempe kaj cele (ekz. enmetu de nova funkcio en lernu). Eble daŭra donado de mono por iujn en futoro ne funkcias. Samekiel ĝin funkciis kun la filmo La Plejpleja Festivalo: Alvoko al la projekto 'La plejpleja festivalo'

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-16 00:52:58

Dankon al ĉiuj pro viaj proponoj! Mi legis ilin ĉiujn (krom tiujn de Hyperboreus, kiujn li forigis antaŭ ol mi havis ŝancon legi ilin) kaj diskutis ilin kun la aliaj lernu-teamanoj.

Mi nur respondos al kelkaj lastaj demandoj.

Rilate al la "kod-kaĉo" - Jevgenij refaras la tutan paĝaron de nulo, kaj li ankaŭ metos nian datumbazon en novan datumbazon (do eblos ŝanĝi sian uzantnomon en la nova lernu, malkiel nun). Ne indas malŝpari tempon je temporabaj provoj ripari la nunan kodon, estas pli rapide fari ĉion de nulo.

Hyperboreus:A) Ĉu lernu! komerciĝas ĉu ne? Se nee, kial ĝi estos programo de la "komerca filio" de ESF nomita ESF-enrete?
Ĝi ankoraŭ ne fariĝis komerca firmao sed ni planas fari tion, kiam ni sukcesos kunmeti la necesajn leĝajn dokumentojn. Sed kiel mi diris, plej multo restos senpaga ĉe la paĝaro.
B) Ĉu la enspezoj de lernu! uziĝos por subteni kaj konservi lernu! aŭ ankaŭ por "generi profiton kiu povas esti uzata por ekspansii aliajn agadojn de ESF"?
Ili uziĝos por subteni kaj kreskigi lernu. Estos miraklo se ni gajnos pli da mono ol ni elspezos. Sed se tiu miraklo okazos, la profito iros al ESF, kial parta rekompenco por tio, kion ili investis ĝis nun. Ni tamen atendas ke ni neniam "plene repagos la investon", se tiel diri.
C) Kial la fadeno nomiĝas "lernu! sen reklamoj"? Ĉu lernu! ne estas "gvidata al konstanta pligrandigo de enspezoj per reklamoj, luksuzantaj pagoj, procento de financaj transakcioj, vendoj kaj donacoj"?
Eble vi ne legis la komencajn mesaĝojn de la fadeno. Se persono pretus pagi malgrandan monatan sumon, aŭ fariĝi aktiva helpanto en la komunumo, ni pretus forigi la reklamojn por tiu persono. Aktiva komunumo finfine portas profiton, eĉ se kelkaj unuopaj uzantoj ne estas 'profitdonaj', ĉar paĝaro sen uzantoj estas morta.
erinja:Mi dubas ke iu ajn el niaj volontuloj pretus senpage pasigi tiom da tempo en programado de ĉi tiu retpaĝo, kiel pasigis Jevgenij.
D) Ĉu tio volas diri ke la teamanoj de lernu! dum la tuta disvolviĝado kaj operaciado de lernu! ne ricevis monkompenson por siaj laboroj?
Kompreneble ne. Niaj programistoj ĉiuj pagiĝis por ilia laboro. Povus esti ke iuj malmultaj programistoj faris malgrandajn taskojn en la pasinteco kaj ne pagiĝis por tio.

Al tiuj kiuj diras, ke vi pretus donaci, se nur lernu ne estus komerca paĝaro - bedaŭrinde, vi havis dek jarojn de tute nekomerca paĝaro, kun ĉiu funkcio senpaga. Dum tiuj 10 plene nekomercaj jaroj, la ricevitaj donacoj, plus la reklamaj enspezoj, estis nur malgranda elcentaĵo de la mono kiun ni bezonas por prizorgadi kaj plibonigadi la retpaĝon. Ni kore dankas al tiuj kiuj donacis, aparte al tiuj kiuj donacis signifajn kvantojn. Sed bedaŭrinde tiuj donacoj ne sufiĉis, kaj nun ni devas provi alian vojon.

Mi kore dankas al tiuj kiuj pasigis iom da tempo por kundividi siajn sincerajn ideojn en ĉi tiu fadeno. Mi invitas al tiuj kiuj ankoraŭ havas demandon, mesaĝi nin ĉe teamo@lernu.net.

Ni antaŭĝojas kundividi la novan lernu! kun vi ĉiuj - kaj mi kredas ke vi trovos, ke vi baldaŭ povos vidi enrete fragmenton de la rakonto por nia nova kurso, verkita de Anna Lowenstein.

walfino (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 10:09:37

erinja:
walfino:Ne, estas bona por reklamoj daŭre subteni la retejo.
Ĉu mi do devas kompreni, ke vi preferas ke la teamo lasu ke la paĝaro malnoviĝu, kaj ke la teamo ne aktive plibonigu kaj plimodernigu ĝian enhavon? Ĉar tia estos la stato de la paĝaro se nur reklamoj subtenos ĝin, reklama mono ne sufiĉas por pagi programiston.

(kaj uzo de tre multaj senpagaj programistoj, bedaŭrinde, kondukas al profundaj problemoj - la paĝaro delonge tiel funkciis, kaj pro tio, malantaŭ ĝi estas amaso da kodo kio ne bone funkcias kaj malbone kunlaboras. Kiam aperas cimo kiu rilatas al tiu kodo, estas preskaŭ neeble trovi ĝin, pro la nekredebla kaĉo)
Pardonu, tio ne estas mia signifo.

Certe mi konsentas ke estas bona por lernu havi pagaj servoj (pligravaj uzantoj, aĉetaĵoj ktp) por gajni vivteni mono. Sed mi pensas ke eĉ kun tio, eble ne estos sufiĉa subteni lernu.

Reen al la supro