У садржају

Moderna esperanto...

од tomasoavro, 10. октобар 2012.

Поруке: 22

Језик: Esperanto

antoniomoya (Погледати профил) 15. октобар 2012. 17.57.33

Fenris_kcf:Homoj, kiu ne vere volas lerni alian lingvon, certe kritikos ĉiun etetan malavantaĝon de lingvo, kiu speciale konstruitis por servi kiel ĉies dua lingvo.
Laŭ mi, tiuj kritikoj de nesciuloj, se ili ekzistus, havus etan aŭ nenian influon sur tiuj homoj kiuj vidas la neceson lerni alian lingvon, kaj vere volas lerni ĝin.

Amike.

hebda999 (Погледати профил) 15. октобар 2012. 18.03.29

antoniomoya:
Jes, sed almenaŭ lasu min iom revi, kaj esti iom optimisma. ridulo.gif

Amike.
Mi ankaŭ estas optimisma - mi ja uzas la Esperanton malgraŭ ciuj malhelpaĵoj.

Amike

Olek.

Hundies19 (Погледати профил) 15. октобар 2012. 18.28.05

Hundies19:senreigarde al nebezono de perfekta interlingvo.
Ĉi tion mi ankaŭ diris o_-. Mi ja diris ke Esperanto neperfektas, sed vi devis esti plu leginta. Mi ankaŭ diris ke neestas bezono por perfekta lingvo. Ĉar Esperanto estas sufiĉe proksima ĉe perfekto por taŭgas kiel internacia lingvo.

morico (Погледати профил) 15. октобар 2012. 20.49.17

"Pli frue oni elektos la ĉinan"
La lingvoj de eŭropa deveno estas kaj estos pli parolataj ol la ĉina.

"Homoj ĉiam elektas ne bonajn lingvojn, sed tiujn de potenculoj."
Ne ĉiam: la latina funkciis sen la imperio de la 4a jarcento ĝis la 16a jarcento.

"Esperanto ne estas potenca fizike, sed nur spirite - tio ĉi eble ne sufiĉos."
La progreso de la Esperanto estas la pli rapida. Esperanto estas INTERlingvo inter la eŭropaj lingvoj, inter la eŭropaj kaj la aglutinantaj lingvoj kiel turka, japana, ĉina, svahila k.t.p.
La potenco venos post la konstato de la facileco, neŭtraleco, internacieco, pli granda kapableco lerni aliajn lingvojn k.t.p.

La ŝtatoj ne anglaparolantaj havas intereson defendi ilia(j)n lingvo(j)n kaj faciligi la progreson de neŭtra internacia lingvo.

PosmoX (Погледати профил) 15. октобар 2012. 21.12.44

Ĝi estas multe malfacile ke Esperanto trudiĝu kiel plej grava internacia lingvo. Mi studas la Anglan ankaŭ ĉar esti utila. La plimulte da filmo estas en la Angla, kaj la plimulta da interretpaĝoj. Mi pensas ke se la registaroj ne trudas la Esperanton almenaŭ unu jaro en la lernejoj la Angla daŭros superreganta.

cellus (Погледати профил) 19. октобар 2012. 11.24.56

Ĉiuj helplingvoj havas malavantaĝon. Imagu ke vi veturas al Svedio kaj vi uzas esperanton. "Bonan tagon" neniu komprenos, "saluton" oni eble komprenos. Sed "Kiel vi fartas" ne estas kompreneblaj! Do vi havas pli grandan profiton, se vi lernas la svedajn esprimojn "Hej!" kaj "Hur står det till?" estos pli kompreneblaj. Do, kiam oni venas la la punkto kiam helplingvo estos pli da helpo ol la malpraktikaj etnaj lingvoj?

Tjeri (Погледати профил) 19. октобар 2012. 11.39.55

La plimulte da filmo estas en la Angla,
Ĉu?
Hindio produktas duoble pli da filmoj ol Usono, kaj ankaŭ Cinio produktas pli...Japanio preskaŭ same... neniu el ili en la angla.

kefga_x (Погледати профил) 19. октобар 2012. 15.23.35

Tjeri:
La plimulte da filmo estas en la Angla,
Ĉu?
Hindio produktas duoble pli da filmoj ol Usono, kaj ankaŭ Cinio produktas pli...Japanio preskaŭ same... neniu el ili en la angla.
Mi opinias ke vi pravas. Tamen estas malsameco kiu gravas: filmoj en la anlga estas rigardata de multaj uloj ĉie en la mondo. Barato (Hindio), Ĉinio, aŭ eĉ Japnio produktas multajn filmojn, sed ili estas rigardata por la plejparta tempo nur en siaj landoj.

Tio estas granda malsameco laŭ mia opinio. Ĉu vi pensas alie?

hebda999 (Погледати профил) 19. октобар 2012. 15.57.51

morico:
"Homoj ĉiam elektas ne bonajn lingvojn, sed tiujn de potenculoj."
Ne ĉiam: la latina funkciis sen la imperio de la 4a jarcento ĝis la 16a jarcento.
Vere? Kaj la Katolika Eklezio? Kian lingvon oni utiligis en la Apostola Ĉefurbo, nome Romo?

Tjeri (Погледати профил) 20. октобар 2012. 07.42.47

filmoj en la anlga estas rigardata de multaj uloj ĉie en la mondo. Barato (Hindio), Ĉinio, aŭ eĉ Japnio produktas multajn filmojn, sed ili estas rigardata por la plejparta tempo nur en siaj landoj.
Ĉu vi opinias ke baratanoj+ĉinoj+japanoj ne estas multaj? Ĉu vi opinias ke baratdevenaj kaj ĉindevenaj DVD-oj ne vendiĝas en Usono?

Вратите се горе