المشاركات: 13
لغة: Esperanto
Montajxonglisto (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2012 1:37:18 م
Mi pripensis vorton, sed mi ne certas pri tio kio oni pensas vidante ĝin.
Mi do dezirus scii kiel vi komprenas la vorton alilokeroj?
Dankon por viaj opinoj!
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2012 2:07:41 م
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2012 5:26:13 م
lokero = une (petite) partie d'un site.
ali-lokeroj = d'autres petites parties d'un site.
Tiel mi komprenas tiun vorton. Sed mi ne scias ĉu vi volis diri tion aŭ ne.
Amike.
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2012 5:35:17 م
Montajxonglisto (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2012 6:29:44 م
Tion, kio mi celis diri estas :
- loko, lieu
- aliloko, autre lieu, ailleurs
- alilokeroj, fragments d'ailleurs
Mi volis uzi pli vasta, "bildata", senco, sed Tjeri pravas, ero estas "konsistiga elemento", ne nur parto...
Ĉu ne estus vortoj, en kiuj oni uzas -er en pli vasta senco de "parto"?
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2012 7:51:32 م
Montajxonglisto:Mi eĉ ne scias, kion tio signifas en la franca, kaj per retserĉo mi ne trovis ion klerigan. Ĉu vi povas klarigi?
- alilokeroj, fragments d'ailleurs
Montajxonglisto (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2012 9:39:38 م
- la franca "ailleurs" signifas "aliloke"
- kaj "fragments" ĝuste estas "eroj, pecoj"
La esprimo "fragments d'ailleurs" tute ne estas io komuna, sed tio, iom poezia, ekzemple taŭgas por vojaĝlibro aŭ io simila.
Ĉu tio klarigas?
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2012 5:15:13 ص
Montajxonglisto:Ne. Mi ja scias, kion signifas fragment kaj ailleurs (mi ja scias la francan iom), sed tamen ne komprenas la sencon - ĉu temas pri partoj (de io alia), kiuj devenas de alia loko?
Ĉu tio klarigas?
Montajxonglisto (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2012 7:43:43 ص
Ĝi estas iom poezia kaj, en mia menso, bone taŭgas por vojaĝaj rakontoj, kie oni parolas pri kelkaj pejzaĝoj kiuj oni vidis, kelkaj odoroj kiuj oni sentis, kelkaj vortoj kiuj oni aŭdis, ktp., do : kelkaj pecoj el alilokoj.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2012 11:55:15 ص
Montajxonglisto:Unue vi devas bone kompreni ke tio ne estas esprimo uzata por preciza senco. Se vi demandas al franculoj kio signifas tiun esprimon, ekster la kunteksto ili ne scios.Bone, dankon, nun mi komprenas. Ĉu eble fremdaj/alilokaj impresoj estas bona Esperanta termino por tio ĉi?
Ĝi estas iom poezia kaj, en mia menso, bone taŭgas por vojaĝaj rakontoj, kie oni parolas pri kelkaj pejzaĝoj kiuj oni vidis, kelkaj odoroj kiuj oni sentis, kelkaj vortoj kiuj oni aŭdis, ktp., do : kelkaj pecoj el alilokoj.