본문으로

alilokeroj

글쓴이: Montajxonglisto, 2012년 10월 11일

글: 13

언어: Esperanto

Montajxonglisto (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 1:37:18

Saluton,
Mi pripensis vorton, sed mi ne certas pri tio kio oni pensas vidante ĝin.
Mi do dezirus scii kiel vi komprenas la vorton alilokeroj?
Dankon por viaj opinoj!

Tjeri (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 2:07:41

Mi ne komprenas tion, kio estus eroj de aliaj lokoj, nek keroj de alilo.

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 5:26:13

loko = lieu, site
lokero = une (petite) partie d'un site.
ali-lokeroj = d'autres petites parties d'un site.

Tiel mi komprenas tiun vorton. Sed mi ne scias ĉu vi volis diri tion aŭ ne.

Amike.

Tjeri (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 5:35:17

Ero ne estas parto de io, ero estas "unu el la konsistigaj elementoj de tutaĵo" (PIV), sablerojn, neĝerojn, frazerojn, plumerojn mi komprenas, sed lokerojn, aŭ ekzemple ĉieleron, ne havas signifon.

Montajxonglisto (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 6:29:44

Dankon!
Tion, kio mi celis diri estas :
- loko, lieu
- aliloko, autre lieu, ailleurs
- alilokeroj, fragments d'ailleurs

Mi volis uzi pli vasta, "bildata", senco, sed Tjeri pravas, ero estas "konsistiga elemento", ne nur parto...

Ĉu ne estus vortoj, en kiuj oni uzas -er en pli vasta senco de "parto"?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 7:51:32

Montajxonglisto:
- alilokeroj, fragments d'ailleurs
Mi eĉ ne scias, kion tio signifas en la franca, kaj per retserĉo mi ne trovis ion klerigan. Ĉu vi povas klarigi?

Montajxonglisto (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 9:39:38

Pardonu!
- la franca "ailleurs" signifas "aliloke"
- kaj "fragments" ĝuste estas "eroj, pecoj"
La esprimo "fragments d'ailleurs" tute ne estas io komuna, sed tio, iom poezia, ekzemple taŭgas por vojaĝlibro aŭ io simila.
Ĉu tio klarigas?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 5:15:13

Montajxonglisto:
Ĉu tio klarigas?
Ne. Mi ja scias, kion signifas fragment kaj ailleurs (mi ja scias la francan iom), sed tamen ne komprenas la sencon - ĉu temas pri partoj (de io alia), kiuj devenas de alia loko?

Montajxonglisto (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 7:43:43

Unue vi devas bone kompreni ke tio ne estas esprimo uzata por preciza senco. Se vi demandas al franculoj kio signifas tiun esprimon, ekster la kunteksto ili ne scios.

Ĝi estas iom poezia kaj, en mia menso, bone taŭgas por vojaĝaj rakontoj, kie oni parolas pri kelkaj pejzaĝoj kiuj oni vidis, kelkaj odoroj kiuj oni sentis, kelkaj vortoj kiuj oni aŭdis, ktp., do : kelkaj pecoj el alilokoj.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 12일 오전 11:55:15

Montajxonglisto:Unue vi devas bone kompreni ke tio ne estas esprimo uzata por preciza senco. Se vi demandas al franculoj kio signifas tiun esprimon, ekster la kunteksto ili ne scios.

Ĝi estas iom poezia kaj, en mia menso, bone taŭgas por vojaĝaj rakontoj, kie oni parolas pri kelkaj pejzaĝoj kiuj oni vidis, kelkaj odoroj kiuj oni sentis, kelkaj vortoj kiuj oni aŭdis, ktp., do : kelkaj pecoj el alilokoj.
Bone, dankon, nun mi komprenas. Ĉu eble fremdaj/alilokaj impresoj estas bona Esperanta termino por tio ĉi?

다시 위로