Kio estas celo por la vivo?
от diogotux, 1 ноября 2012 г.
Сообщений: 211
Язык: Esperanto
Shuchdan40 (Показать профиль) 5 августа 2013 г., 12:41:52
miĥil skribis:Kial ni hipotezumu pri mekanismo kiu ne evidente ekzistasTio estas ĝuste, mi ne havas seriozajn argumentojn por subteni tiun hipotezon. Mi simple lasu al mi dek procentojn por la allaso, ke la vivo post la morto ekzistas. Mi sentas kulpon pro tio, ke mi deflankiĝis de la ĉefa temo pri la celo de vivo, sed la demando ĉu la vivo post la morto ekzistas ĉu ne forte influas niajn respondojn.
Se oni kredas, ke ĝi ekzistas, oni havas celon trafi en la plej bonan lokon tie, ĉio estas klare. Verŝajne, la respondo estas ĉiam plej malfacila, se oni ne fidas la ekziston de la postmorta vivo.
Iu ajn nia ago ŝajnas esti nur malsaĝa vantaĵo.
Ni supozu, ke ni apartenu al dua grupo. Ĉu ni havas iujn avantaĵojn? Mi respondus, ke mi tiam komprenus pli bone la valoron de ĉiu tago kaj ĉiu minuto, elspezos la tempon, kaj mi povus fari la bonon simple, ke mi volas fari ĝin, sed ne pro tio, ke mi ricevos iun rekompencon en la paradizo.