본문으로

Korekta

글쓴이: TatuLe, 2012년 11월 11일

글: 33

언어: Esperanto

TatuLe (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오전 1:56:01

En la Eo-English-vortaro de ĉi tiu paĝaro, la vorto "korekta" estas tradukita kiel having to do with correction(s). Ĝi do konsideras la vorton "korekta" sinonima al "ĝustiga", kaj ne al "ĝusta". Pri tiu afero ja estas iom da malkonsento en Esperantujo - laŭ PIV uzo de "korekta" en la senco 'laŭregula, ĝusta' estas evitinda, sed PMEG kritikas PIV pri tio.

Mi mem opinias ke la traduko en la Eo-English-vortaro devus esti correct (aŭ almenaŭ inkluzivi la tradukon correct), ne nur ĉar mi konsideras tion la plej ĝusta traduko, sed ankaŭ ĉar la nuna traduko estas laŭ mi neutila - en vera lingvouzo, oni malofte uzas "korekta" en senco sinonima al "ĝustiga", do se iu uzas la vortaron por kompreni frazon kiu enhavas la vorton "korekta", tiu persono estos misgvidita.

La vortaroj por multaj aliaj lingvoj (interalie Eo-Suomi, Eo-Svenska, Eo-Français, Eo-Italiano) tamen tradukas "korekta" per vorto sinonima al "ĝusta".

Tjeri (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오전 8:04:38

Se iu havas korektan laboron, li estas korektisto, ĉu ne?

tommjames (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오전 10:01:51

TatuLe, mi konsentas. "Korekta" ja tre ofte havas la sencon de "ĝusta" (correct), do la vortaro montru tion.

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오전 10:04:05

Laŭ mia opinio "korekta" ne signifas "ĝusta", sed "ĝustiga". "Korekti" estas "ĝustigi" kaj ne "esti ĝusta". Tio estas logika, ĉu ne?

tommjames (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오전 10:21:22

dobri: Tio estas logika, ĉu ne?
Logika jes, prava ne.

Leginda: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...

dobri (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오전 10:28:36

tommjames:
dobri: Tio estas logika, ĉu ne?
Logika jes, prava ne.

Leginda: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...
Post tralego de la menciita loko mi ne konsentas kun vi.
Citaĵo: Oni ankaŭ ne pensu, ke la simplaj verbaj formoj havas la signifon “esti tia”. Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi senerara”. Kompliki ne signifas “esti ĝene malsimpla”, sed “igi ĝene malsimpla”.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오후 12:03:51

Mi korektis tion.

tommjames (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오후 12:22:00

dobri:mi ne konsentas kun vi
Mi ne vere volas disputi la aferon, mi ja sufiĉe faris tion en aliaj fadenoj. Sed la fakto restas ke "korekta" estas bona por la senco de "ĝusta", same kiel "veka" por "vekiĝinta", "komplika" por "komplikita", ktp. Kiel diras PMEG:

PMEG:tia ĉi vortfarado estas hejma en Esperanto de la komenco, kaj ekzemploj troviĝas abunde ĉe multegaj verkistoj de Zamenhof ĝis hodiaŭ
Do via nekonsento ne estas kun mi, sed kun la realo de norma uzo en Esperanto.

dobri:Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi senerara”. Kompliki ne signifas “esti ĝene malsimpla”, sed “igi ĝene malsimpla”
Vi pravas, kaj oni ja povus rezoni ke la plej natura signifo de "korekta" estas "ĝustiga". Sed necesas memori ke la mofologia sistemo en Esperanto ne estas tiel rigida kaj senescepta kiel vi supozas, kaj la teorio de radikoklasoj estas nur priskribo de la ĝenerala funkcio de la lingvo, ne regularo.

Dankon al darkweasel pro la korekto. La difino en la vortaro estas jam korekta.

Chainy (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오후 12:40:22

Rilate tiun ĉi temon, estas interese, ke ReVo markas 'korekta' en la senco de 'ĝusta' kiel evitinda, sed ĝi samtempe havas jenan difinon de 'komplika':
komplika = Embarasige malsimpla: komplika maŝino, deklinacio, intrigo, situacio.

tommjames (프로필 보기) 2012년 11월 11일 오후 1:04:49

Chainy:Rilate tiun ĉi temon, estas interese, ke ReVo markas 'korekta' en la senco de 'ĝusta' kiel evitinda, sed ĝi samtempe havas jenan difinon de 'komplika':
Jes, kaj lau PMEG ankaŭ PIV uzis la nekorektan markon "evitinda", kvankam tiu vortaro mem "plurfoje uzis korekta kun eca signifo". Tio montras dubindecon de la dekreto.

다시 위로