Kwa maudhui

vivo sur Marso

ya hebda999, 22 Novemba 2012

Ujumbe: 26

Lugha: Esperanto

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 10:27:16 asubuhi

Ĉu vi kredas, ke Dio kreis vivon nur sur nia planedo? Mi pensas, ke la tuta universo estas plena je vivo.

Arseno (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 11:40:35 asubuhi

Kial vi menciis Marson? Ŝajnas, ke nuna scienco jam ne serĉas vivon sur Marso, oni nur esperas, ke sur Marso iam estis vivo. Sed ekzistas nur teorio pri vivo sur alia proksima planedo, sur Eŭropo (sed la teorio uzas tute alian manieron vivi, sen Suno, tre interesa maniero, se iu volas ekscii, mi povas rakonti)

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 12:42:24 alasiri

Mi scias pri Eŭropo kaj ĝia glacia oceano. Mi skribis pri Marso, ĉar lastatempe mi legis ion pri ĝia esplorado fare de NASA.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 1:58:50 alasiri

hebda999:Mi skribis pri Marso, ĉar lastatempe mi legis ion pri ĝia esplorado fare de NASA.
Jes, sed miascie ne estas verŝajne, ke ĝi trovos vivon. ridulo.gif

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 4:48:31 alasiri

hebda999:Ĉu vi kredas, ke Dio kreis vivon nur sur nia planedo? Mi pensas, ke la tuta universo estas plena je vivo.
Mi ankaŭ kredas tion. Estas ridinde pensi ke ni estas unikaj en la tuta kosmo. Ĉu tiuj multmilionoj da steloj estas tie nur por foti ilin?...

Ĉu vi konas la "Banalecan Principon"?:
Se estas unu stelo, estas milionoj da steloj.
Se estas unu galaksio, estas milionoj da galaksioj.
Se estas unu planedo, estas milionoj da planedoj.
Se estas unu homaro... estas milionoj da homaroj.

Amike.

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 5:00:47 alasiri

darkweasel:
hebda999:Mi skribis pri Marso, ĉar lastatempe mi legis ion pri ĝia esplorado fare de NASA.
Jes, sed miascie ne estas verŝajne, ke ĝi trovos vivon. ridulo.gif
Vivon verŝajne ili ne trovos tie, sed la postsignoj de vivo estas eblaj.

Sahaquiel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 5:29:23 alasiri

Mi kredas ke ajna dio kredis nenion, ĉar mi ne kredas je gedioj. Tamen mi kredas ke ni ne estas solaj, ĉu inteligenta aŭ ne vivo, estas alia afero.

Antaŭ ne longe, la NASA trovis ion, ĝiaj esploriloj surmarsaj trovis ion kaj al ili sendis, tamen ili volis diri nenion antaŭ ol studi la aferon. Ĉu vivosignoj?

Sahaquiel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 5:32:29 alasiri

Ĉu estas vivo sur marso? ¿Hai vida en Marte? (Asturie)
Un científicu de la NASA anuncia la revelación d'un datu que "va tar nos llibros d'hestoria"
Sciencisto el NASA anoncas malkaŝadon de datumo kiu "estos en la prihistoriaj libroj".

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 6:28:35 alasiri

antoniomoya:
Se estas unu stelo, estas milionoj da steloj.
Se estas unu galaksio, estas milionoj da galaksioj.
Se estas unu planedo, estas milionoj da planedoj.
Se estas unu homaro... estas milionoj da homaroj.
Nu, tio ne ŝajnas al mi ĝusta inferenco - ja el tio ni povus konkludi, ke ĉio ajn ekzistas milionfoje, sed tio supozeble ne estas ĝusta konkludo. La antaŭajn tri aferojn la homaro ne eksciis samtempe, kaj estis eksciitaj nur tiam, kiam ni tion fakte observis (kaj cetere havis jam difinon de vorto kiel galaksio).

Tamen supozeble la universo estas senfina, aŭ almenaŭ tre granda. Estas neverŝajne, ke la Tero estas la sola planedo, en kiu povis estiĝi vivo.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 11:16:19 alasiri

darkweasel:Nu, tio ne ŝajnas al mi ĝusta inferenco - ja el tio ni povus konkludi, ke ĉio ajn ekzistas milionfoje, sed tio supozeble ne estas ĝusta konkludo.
Ĉiufoje la Banaleca Principo povis esti pruvita, ĝi konfirmiĝis. Kaj ĝi estis pruvita multfoje (vi mem parolas pri tio).

La senco de tiu Principo estas ke ĉiu unikeco aŭ eksterordinareco estas iluzio, kaj imputebla nur al nia nescio.

Amike.

Kurudi juu