vivo sur Marso
จาก hebda999, 22 พฤศจิกายน 2012
ข้อความ 26
ภาษา: Esperanto
hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 10:27:16
Arseno (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 11:40:35
hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 12:42:24
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 13:58:50
hebda999:Mi skribis pri Marso, ĉar lastatempe mi legis ion pri ĝia esplorado fare de NASA.Jes, sed miascie ne estas verŝajne, ke ĝi trovos vivon.
antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 16:48:31
hebda999:Ĉu vi kredas, ke Dio kreis vivon nur sur nia planedo? Mi pensas, ke la tuta universo estas plena je vivo.Mi ankaŭ kredas tion. Estas ridinde pensi ke ni estas unikaj en la tuta kosmo. Ĉu tiuj multmilionoj da steloj estas tie nur por foti ilin?...
Ĉu vi konas la "Banalecan Principon"?:
Se estas unu stelo, estas milionoj da steloj.
Se estas unu galaksio, estas milionoj da galaksioj.
Se estas unu planedo, estas milionoj da planedoj.
Se estas unu homaro... estas milionoj da homaroj.
Amike.
hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 17:00:47
darkweasel:Vivon verŝajne ili ne trovos tie, sed la postsignoj de vivo estas eblaj.hebda999:Mi skribis pri Marso, ĉar lastatempe mi legis ion pri ĝia esplorado fare de NASA.Jes, sed miascie ne estas verŝajne, ke ĝi trovos vivon.
Sahaquiel (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 17:29:23
Antaŭ ne longe, la NASA trovis ion, ĝiaj esploriloj surmarsaj trovis ion kaj al ili sendis, tamen ili volis diri nenion antaŭ ol studi la aferon. Ĉu vivosignoj?
Sahaquiel (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 17:32:29
Un científicu de la NASA anuncia la revelación d'un datu que "va tar nos llibros d'hestoria"Sciencisto el NASA anoncas malkaŝadon de datumo kiu "estos en la prihistoriaj libroj".
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 18:28:35
antoniomoya:Nu, tio ne ŝajnas al mi ĝusta inferenco - ja el tio ni povus konkludi, ke ĉio ajn ekzistas milionfoje, sed tio supozeble ne estas ĝusta konkludo. La antaŭajn tri aferojn la homaro ne eksciis samtempe, kaj estis eksciitaj nur tiam, kiam ni tion fakte observis (kaj cetere havis jam difinon de vorto kiel galaksio).
Se estas unu stelo, estas milionoj da steloj.
Se estas unu galaksio, estas milionoj da galaksioj.
Se estas unu planedo, estas milionoj da planedoj.
Se estas unu homaro... estas milionoj da homaroj.
Tamen supozeble la universo estas senfina, aŭ almenaŭ tre granda. Estas neverŝajne, ke la Tero estas la sola planedo, en kiu povis estiĝi vivo.
antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 22 พฤศจิกายน 2012, 23:16:19
darkweasel:Nu, tio ne ŝajnas al mi ĝusta inferenco - ja el tio ni povus konkludi, ke ĉio ajn ekzistas milionfoje, sed tio supozeble ne estas ĝusta konkludo.Ĉiufoje la Banaleca Principo povis esti pruvita, ĝi konfirmiĝis. Kaj ĝi estis pruvita multfoje (vi mem parolas pri tio).
La senco de tiu Principo estas ke ĉiu unikeco aŭ eksterordinareco estas iluzio, kaj imputebla nur al nia nescio.
Amike.