前往目錄

Forte staras muroj de/da miljaroj

貼文者: Demian, 2012年11月24日

訊息: 7

語言: Esperanto

Demian (顯示個人資料) 2012年11月24日下午5:27:40

Pardonu se la demando estas stulta. Mi estis aŭskultanta al La Espero neantaŭlonge kaj ekrimarkis ion strangan(?). Kial oni uzas 'de' en tiu frazo de la himno anstataŭ de 'da'?

darkweasel (顯示個人資料) 2012年11月24日下午6:28:37

Ĉu muroj estas iuspeca mezuro? demando.gif

sudanglo (顯示個人資料) 2012年11月24日下午6:57:01

Mi supozas ke estas same kiel mi estas Esperantisto de multaj jaroj (do, dum jaroj ĝis hodiaŭ). La 'de' karakterizas.

Demian (顯示個人資料) 2012年11月25日下午12:24:19

sudanglo:Mi supozas ke estas same kiel mi estas Esperantisto de multaj jaroj (do, dum jaroj ĝis hodiaŭ). La 'de' karakterizas.
Dankon! Mi komprenas!

* Mi havas dek jarojn.
* Mi estas dekjaraĝa.
* Mi havas dek da jaroj.
* Mi estas esperantisto de dek [da] jaroj.

sudanglo (顯示個人資料) 2012年11月25日下午1:18:01

Laŭ mi 'li estas Esperantisto de dek jaroj' ne signifus normale ke la koncerna persono estas dekjaraĝa sed ke li Esperantistiĝis antaŭ dek jaroj, do dum dek jaroj li estas Esperantisto.

Tamen 'mi vidis en la strato knabon de dek jaroj kun lia patrino' ja ŝajnas implici ke la knabo estis dekjaraĝa.

Tjeri (顯示個人資料) 2012年11月25日下午1:26:43

* Mi havas dek da jaroj.
Tio estas erara.
Mi havas dek jarojn, aŭ mi havas dekon da jaroj.

Demian (顯示個人資料) 2012年11月25日下午3:24:16

sudanglo:Laŭ mi 'li estas Esperantisto de dek jaroj' ne signifus normale ke la koncerna persono estas dekjaraĝa sed ke li Esperantistiĝis antaŭ dek jaroj, do dum dek jaroj li estas Esperantisto.
Dankon por klarigo. Sed la kvara frazo neniel ligas al la unuaj tri. Eble mia esprimmaniero kaŭzis konfuzon.

Tjeri:Tio estas erara.
Mi havas dek jarojn, aŭ mi havas dekon da jaroj.
Ege dankas vin por korekti!

回到上端