Ke daftar isi

ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?

dari Makinary, 30 November 2012

Pesan: 70

Bahasa: Esperanto

darkweasel (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 14.05.22

Pri Ipernity mi nenion scias, sed tie ĉi la x-sistemo konvertiĝas aŭtomate al ĝustaj supersignoj, do ja estas ege preferinde uzi ĝin. Kie ne ekzistas tia konvertilo kaj mi ne povas tajpi ĝustajn supersignojn, ankaŭ mi preferas la h-sistemon.

Tjeri (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 14.17.45

tie ĉi la x-sistemo konvertiĝas aŭtomate al ĝustaj supersignoj
...same ĉe Ipernity, kiam vi elektis esperanton, kiel uzatan lingvon.

mihxil (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 15.41.35

akueck:
mihxil:uzas h-ojn, malgraŭ tio ke ĝi estas en unikodo,
Mi ne komprenas, kial unu afero ekskluzivu la alian.
Ĉar la fakto ke estas unikoda, ebligas la veraĵojn.

akueck:Temas pri alkutimighado
Mi ne alkutimiĝis, kaj fakte ili dolorigas miajn okulojn. Sed tio ĉio ne estas grava. Mi celas ke estas signo de amatoreco ne uzi la haveblejn rimedojn, aŭ de obstineco se temus pri intenca rifuzo neuzi. Ambaŭ sufiĉaj kialoj ne eĉ preni la verkinton serioza.

akueck (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 16.26.26

mihxil:Mi ne alkutimiĝis, kaj fakte ili dolorigas miajn okulojn.
Surmetu taugajn okulvitrojn.

mihxil:Sed tio ĉio ne estas grava. Mi celas ke estas signo de amatoreco ne uzi la haveblejn rimedojn, aŭ de obstineco se temus pri intenca rifuzo neuzi. Ambaŭ sufiĉaj kialoj ne eĉ preni la verkinton serioza.
Estas signo de obstineco altrudi unu skribsistemon al aliaj homoj kaj ne preni tiujn seriozaj, nur char ili uzas alian skribsistemon. Mi preferas, se chiuj homoj rezignus pri chiaj diskriminiciaj agoj, do ankau pri tiuj lau lingvo kaj skribsistemo. Chu tio estas ebla almenau en tiu chi forumo? Se espereble jes, ni povos denove enfokusigi lingvajn demandojn.

Amike

Andreas

Tjeri (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 16.44.55

Ŝajnas al mi strangege, ke iuj preferas uzi h-skribmanieron anstataŭ ĉapelitajn literojn, nur tial, ke oni devas tajpi x-ojn por fari ilin. Tio estas pli ol obstineco.

akueck (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 16.57.26

Tjeri:Ŝajnas al mi strangege, ke iuj preferas uzi h-skribmanieron anstataŭ ĉapelitajn literojn, nur tial, ke oni devas tajpi x-ojn por fari ilin. Tio estas pli ol obstineco.
Kaj certe shajnas al vi ankau strangege kaj kiel signo de pli ol obstineco, ke iuj preferas manghi per bastonetoj, ol per tranchilo kaj forko, chu ne?

Chu chi-forume ankorau eblas serioza diskuto pri lingvaj demandoj? Au chu temas vi infanvartejo?

Amike

Andreas

darkweasel (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 17.09.00

akueck:
Chu chi-forume ankorau eblas serioza diskuto pri lingvaj demandoj? Au chu temas vi infanvartejo?
Leĝo de Tonjo ridulo.gif

Tjeri (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 18.38.28

Por mangxi mi foje uzas hasxiojn, kaj foje forkon.

Ondo (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 20.39.48

darkweasel:
akueck:Chu chi-forume ankorau eblas serioza diskuto pri lingvaj demandoj? Au chu temas vi infanvartejo?
Leĝo de Tonjo ridulo.gif
Eĉ pli ol la Leĝon de Tonjo, atentu unu ĝian subleĝon. Ĉi tie oni jam atingis la plej altan stadion de Esperantaj diskutoj. Nun ne validas nur la leĝo de Tonjo, sed ankaŭ tio kion Tonjo mem afable nomis la Korolario de Harri. Mi nomus ĝin pli modeste nur subleĝo, ne korolario, sed ambaŭ vortoj estas uzeblaj.

Por detala pritrakto pri tiu interesa subleĝo, konsultu la blogon de Harri kaj tie la artikolon de la 18-a de Majo 2008 titolitan La Universala Temo. (La subleĝon mencias ankaŭ la Vikipedia artikolo, kies adreson Darkweasel donis.)

akueck (Tunjukkan profil) 2 Desember 2012 21.20.30

Ondo:Ĉi tie oni jam atingis la plej altan stadion de Esperantaj diskutoj.
Sendube okulumo.gif

Ondo:Nun ne validas nur la leĝo de Tonjo, sed ankaŭ tio kion Tonjo mem afable nomis la Korolario de Harri.
Bonege. Mi jam antaughojas, kiam iun tagon Tonjo kaj Harri estos Nobel-premiitaj pro siaj geniaj eltrovoj.[/quote]
Ondo:konsultu la blogon de Harri
Cetere: Lau [url="http://eo.lernu.net/komunikado/uzantoj/prezento.php?id=62820"]tiu chi profilo[/url]
validas la ekvacio de Andreas:

Ondo = Harri

Eble pri tio ja indas ankau verki enciklopedian artikolon.

Amike

Andreas

Kembali ke atas