K vsebini

ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?

od Makinary, 30. november 2012

Sporočila: 70

Jezik: Esperanto

Makinary (Prikaži profil) 30. november 2012 01:27:05

Kiam vorto rolas kiel objekto oni uzas akuzativon, sed laŭ mi kiam tiu vorto estas neesperanta nomo la N-finaĵo estas problemo. Nu, por ĉi tiu situacio ekzistas ses alternativoj:

1 - Simple ne uzi la akuzativon. (Ŝi amas Markus)
2 - Aldoni la finaĵon "-on". (Ŝi amas Markus-on)
3 - Aliformigi la nomon al esperanta formo. (Ŝi amas Markuson/Markon)
4 - Uzi iun vorton antaŭ la nomo. (Ŝi amas la viron Markus)
5 - Uzi la prepozicion "je". (Ŝi amas je Markus)
6 - Uzi la neoficialan prepozicion "na" (Ŝi amas na Markus)
0 - Ĉu ekzistas alia alternativo mi ne scias aŭ memoras nun.

Mi ne ŝatas kelkajn alternativojn de ĉi tiu sura listo. La motivoj estas sube(atentu vi ke mi indikos la alternativojn per la nombroj):

1 - Mi malkomfortas pro ne indiki la objekton kiam mi devus fari ĉi tion.
2 - Ĉi tiu formo estas terure malbela laŭ mi
3 - Mi ne ŝatas multe aliformigi la nomojn, mi preferas antaŭgardi la originan prononcon. Mi scias ke la prononco de multaj nomoj ne povas esti tute antaŭgardita, sed se mi ne povas tute antaŭgardi la tutan prononcon, do mi antaŭgardos parton de la origina prononco.
4 - Laŭ mi ĉi tio estas rimedaĉo.

Nu, finfine oni venis al la celo de ĉi tiu fadeno, aktuale mi uzas la prepozicion "je" por indiki la objekton, sed mi volas scii kiun manieron estas plej agrabla(aŭ malplej malagrabla) laŭ vi, ĉu la je-maniero aŭ la na-maniero?

darkweasel (Prikaži profil) 30. november 2012 06:24:03

1 kaj 2 ŝajnas al mi la plej akcepteblaj kaj mi ne povas vere diri, kiu el ili plej plaĉas al mi - mi uzas ilin pli-malpli hazarde.

Alternativo 3 - nu, mian opinion pri Esperantigoj de propraj nomoj de personoj kaj entreprenoj vi verŝajne konas. Ridindaĵo. Via ekzemplo tamen tute ne estas bona, ĉar ĝi povas deveni ankaŭ el la alternativo 2.

Alternativo 4 fakte ankaŭ estas akceptebla, sed por mia gusto iom tro longa kaj malkonciza - problemon pri ĝi mi ne havas, sed mi mem apenaŭ uzas ĝin.

Alternativon 5 mi ne ŝatas, ĉar je signifas jam multon; uzi ĝin por plia celo ne estas tre bona afero.

Alternativo 6 estas tiel absolute nenecesa, ke ne eblas trovi bonajn vortojn por esprimi tion.

zan (Prikaži profil) 30. november 2012 10:07:19

Kial ne "Ŝi amas Markusn"?
Tiele oni ne ŝanĝas la nomon Markus sed simple algluis al ĝi "-n"n gramatike.

Japanaj nomoj
Mika - Mikan
Miki - Mikin
Miku - Mikun
Mikie - Mikien
Masako -Masakon
Mion - Mionn

fajrkapo (Prikaži profil) 30. november 2012 12:11:45

Ŝajnas al mi ke oni faras grandan problemon pri io kio nur estas etaĵo.
Ŝi amas Markus-on, aŭ Markuson, ne estas tute problemo, ŝi trinkas Pepsi-n, Ŝi aŭdas Mozart-on, aŭ Mozarton, ne estas tute problemo. La akuzativo estas la akuzativo ĉe esperantaj vortoj aŭ ne.

Ĉu eblus Ŝi amas al Markus, aŭ Ŝi aŭdas al Mozart, por lasi tiajn vortojn same?

Mi opinias ke Ŝi amas Markusn aŭ Mozartn estas tre kompklikaj por elparoli, preskaŭ neeble elparoli Mozarton aŭ Mozarten...

Makinary (Prikaži profil) 30. november 2012 12:18:34

zan:Kial ne "Ŝi amas Markusn"?
Pro la sama motivo ke mi ne uzus la formon "Ŝi amas Markus-on", ĉi tiuj du ekzemploj ne multe diferenciĝas laŭ mi.

Makinary (Prikaži profil) 30. november 2012 12:28:52

fajrkapo:Ĉu eblus Ŝi amas al Markus, aŭ Ŝi aŭdas al Mozart, por lasi tiajn vortojn same?
Sed ĉu la prepozicio "al" ĝustas por ĉiuj verboj?

fajrkapo:Ŝi amas Markus-on, aŭ Markuson, ne estas tute problemo, ŝi trinkas Pepsi-n, Ŝi aŭdas Mozart-on, aŭ Mozarton, ne estas tute problemo.Ŝi amas Markus-on, aŭ Markuson, ne estas tute problemo, ŝi trinkas Pepsi-n, Ŝi aŭdas Mozart-on, aŭ Mozarton, ne estas tute problemo.
Nu, laŭ la aliaj esperantistoj ne estas problemo, sed laŭ mi tio estas tre granda problemo, mi reale tre ne ŝatas tute esperantigi la nomojn aŭ aldoni ON-finaĵon, N-finaĵon aŭ iu ajn finaĵon.
Pro ĉi tio ke mi demandas al vi ĉiuj kiu formo estas malplej malbona laŭ vi, ĉu estas "je" aŭ "na".

sudanglo (Prikaži profil) 30. november 2012 12:39:58

Mi dirus ke oni ne uzu la akuzativan finaĵon. En tiu frazo, estas jam tute klare ke ŝi amas Markus, ne inverse. Aliel oni dirus ŝin amas Markus aŭ Markus amas ŝin.

La problemo (se vi volas ĝin nomi tiel) estas pli akra en frazo kiel 'Zamenhof amas Postakoviĉ'. Sed en Esperanto, la senco de frazo en estas ofte determinata de la vort-ordo.

Tial, kial ĉagrenu vin pri tiu specifa kazo, kie oni apogas vin sur la vortordo.

Ĉu vi volas enkonduki specialan vorton por eksplicitigi la sencon en La leono estas besto, aŭ La plumbo tranformiĝis al oro, aŭ Ni ne povis fari tion. La senco de ĉiuj tri frazoj dependas de la vort-ordo.

efilzeo (Prikaži profil) 30. november 2012 12:41:19

Mi preferus transformi "Markus" en "Marko" por diri "Markon". Sed ĉeestas la problemo por tiuj inaj nomoj kiuj ne povas preni la finaĵon "o" sen iĝi malinaj. Do mi preferas sen akuzativo.

fajrkapo (Prikaži profil) 30. november 2012 12:46:29

Mi pensas ke nek je nek na estas taŭgaj, ĉar kiel DW diris je estas tre signifa, kaj na ne estas Esperanta vorto.

Do, oni povas uzi -n, aŭ on, kiuj por tio ili estas, plaĉas aŭ ne, kaj tio ne signnifas ŝanĝi la originalajn nomojn, sed nur aldoni tiajn finaĵojn...Markus-o-n.

Bonaj ekzemploj pri VERE ŝanĝi nomojn por Esperantigi ilin estus Ŝejkspir, aŭ Ŝarl de Gol, tute malsame al ekzemplo pri Markus.

marcuscf (Prikaži profil) 30. november 2012 12:49:14

Ege surprizas min ke du el la plej oftaj plendoj/duboj/demandoj pri Esperanto estas:

(1) Mi malamas akuzativon, oni ne bezonas ĝin por tute bone kompreni frazon, ĉu ni povas forigi ĝin el la lingvo?

(2) Mi volas uzi akuzativon eĉ kiam ne necesas, “Ŝi amas Markus” sen akuzativo estas tute nekomprenebla, ĉu ni povas krei la prepozicion “na” por la akuzativa kazo?

Probable ne estas la samaj personoj, kiuj diras ĉiun el la supraj frazoj, eĉ tiel mi restas ĉiam surprizata.

Mi preferas 1 (sen akuzativo, ĉar ni jam ne havas iomn, ambaŭn, ktp.), kaj 2 (-on aŭ -n, nur kiam ĝi belsonas).

Mi kredas ke la alternativo 3 estu “Markon”, ĉar kaj “Markus-on” kaj “Markuson” estas egalaj (same kiel dormoĉambro kaj dormo-ĉambro estas egalaj).

La plej grava parto estas ke ŝi amas min ridulo.gif

Tiel, kiel sudanglo diris, ekzistas multaj frazoj kie la ordo gravegas. Ĉi tiu kazo estas nur unu el ili.

Nazaj na začetek