Съобщения: 12
Език: Esperanto
Aaron94 (Покажи профила) 21 декември 2012, 01:34:26
Hodiaŭ estis mia lasta studtago el la jaro. Normale, mi devus iri lernejen morgaŭ, sed mi ne havas iujn finalajn ekzamenojn, do mi ne devos iri. Mia ferio komencos frue.
Kyu (Покажи профила) 21 декември 2012, 06:15:21
Kyu (Покажи профила) 21 декември 2012, 06:19:37
akueck (Покажи профила) 21 декември 2012, 07:29:53
Aaron94:Ĉu iu legus ĉi tion kaj diras al mi se ĝi estas ĝusta?Jen miaj shanghproponoj:
Hodiaŭ estis mia lasta studtago el la jaro. Normale, mi devus iri lernejen morgaŭ, sed mi ne havas iujn finalajn ekzamenojn, do mi ne devos iri. Mia ferio komencos frue.
1) "el la jaro" -> "de la jaro"
2) "finalajn" -> "finajn" (char "finalo" rilatas al muzika au sporta evento au spektaklo)
3) "Mia ferio" -> "Miaj ferioj" (char "ferio" estas por unutaga tempospaco, kaj "ferioj" estas por plurtaga tempospaco)
4) "komencos" -> "komencighos" au "ekos" (char "komenci" celas "komenci ion", do estas transitiva)
Amike
Andreas
scorpjke (Покажи профила) 21 декември 2012, 14:27:41
Sed krom tio via uzmaniero de "iujn" ne estas ĝusta laŭ mi, ĉar (se mi scias ĝuste) "iu" signifas "some", kaj se oni volas diri "any", oni devas aldoni la vorton "ajn" post la vorto "iu". Do ĝustus "mi ne havas iujn ajn finajn ekzamenojn".
akueck (Покажи профила) 21 декември 2012, 15:26:48
scorpjke:Mi samopinias kun akueck.... au oni vortigas "mi ne havas iajn finajn ekzamenojn" lau jena modelfrazo en § 42 de la Fundamenta Ekzercaro: "Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris."
Sed krom tio via uzmaniero de "iujn" ne estas ĝusta laŭ mi, ĉar (se mi scias ĝuste) "iu" signifas "some", kaj se oni volas diri "any", oni devas aldoni la vorton "ajn" post la vorto "iu". Do ĝustus "mi ne havas iujn ajn finajn ekzamenojn".
Amike
Andreas
Aaron94 (Покажи профила) 21 декември 2012, 17:17:33
"La filmo komenciĝas" ne "komencas", ĉu?
akueck (Покажи профила) 21 декември 2012, 17:24:55
Aaron94:Ĉu "komenci" signifas pli kiel persono ekfaras ion?Jes. Jen pliaj ekzemploj:
"La filmo komenciĝas" ne "komencas", ĉu?
Mi komencas labori. Mi komencas mian laboron. Mia laboro komencighas.
Amike
Andreas
Aaron94 (Покажи профила) 22 декември 2012, 01:23:30
scorpjke (Покажи профила) 22 декември 2012, 08:19:10
Aaron94:Ĉu estas pli natura diri "eklaboras" anstataŭ "komencas labori"?Hm... "ek" kaj "komenci" ne tute samas. La malsameco estas, ke "ek" signifas ne nur "komenco", sed ankaŭ, ke la ago komencas tuj.