Til innholdet

Ĉu ĉi tio estas ĝusta?

fra Aaron94,2012 12 21

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

Aaron94 (Å vise profilen) 2012 12 21 01:34:26

Ĉu iu legus ĉi tion kaj diras al mi se ĝi estas ĝusta?

Hodiaŭ estis mia lasta studtago el la jaro. Normale, mi devus iri lernejen morgaŭ, sed mi ne havas iujn finalajn ekzamenojn, do mi ne devos iri. Mia ferio komencos frue.

Kyu (Å vise profilen) 2012 12 21 06:15:21

Mi ne estas certa, sed kial vi ne uzas "ajn" anstataŭ iujn. Ne miskomprenu, tiu ne estas nekorekta. Ĝi simple estas, kiam vi diras iu, mi pensas pri homojn. Kiel iu donos vin la ekzameno aŭ ĝi apartenas al iun alien. Eble estas nur mi kaj kredeble ne estas problemoj. Tiu estas la sole ŝanĝmono mi farus. Ankaŭ, ĉu ĝi ne estas "de la jaro" en la komenco? "El" havas specifa uzo, Ĉu? Pardonu vere, eble iu alie povus helpi pli.

Kyu (Å vise profilen) 2012 12 21 06:19:37

Pardonu denove, Ne "ajn". Mi intencis "ajna" kun "A" al finon.

akueck (Å vise profilen) 2012 12 21 07:29:53

Aaron94:Ĉu iu legus ĉi tion kaj diras al mi se ĝi estas ĝusta?

Hodiaŭ estis mia lasta studtago el la jaro. Normale, mi devus iri lernejen morgaŭ, sed mi ne havas iujn finalajn ekzamenojn, do mi ne devos iri. Mia ferio komencos frue.
Jen miaj shanghproponoj:

1) "el la jaro" -> "de la jaro"
2) "finalajn" -> "finajn" (char "finalo" rilatas al muzika au sporta evento au spektaklo)
3) "Mia ferio" -> "Miaj ferioj" (char "ferio" estas por unutaga tempospaco, kaj "ferioj" estas por plurtaga tempospaco)
4) "komencos" -> "komencighos" au "ekos" (char "komenci" celas "komenci ion", do estas transitiva)

Amike

Andreas

scorpjke (Å vise profilen) 2012 12 21 14:27:41

Mi samopinias kun akueck.
Sed krom tio via uzmaniero de "iujn" ne estas ĝusta laŭ mi, ĉar (se mi scias ĝuste) "iu" signifas "some", kaj se oni volas diri "any", oni devas aldoni la vorton "ajn" post la vorto "iu". Do ĝustus "mi ne havas iujn ajn finajn ekzamenojn".

akueck (Å vise profilen) 2012 12 21 15:26:48

scorpjke:Mi samopinias kun akueck.
Sed krom tio via uzmaniero de "iujn" ne estas ĝusta laŭ mi, ĉar (se mi scias ĝuste) "iu" signifas "some", kaj se oni volas diri "any", oni devas aldoni la vorton "ajn" post la vorto "iu". Do ĝustus "mi ne havas iujn ajn finajn ekzamenojn".
... au oni vortigas "mi ne havas iajn finajn ekzamenojn" lau jena modelfrazo en § 42 de la Fundamenta Ekzercaro: "Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris."

Amike

Andreas

Aaron94 (Å vise profilen) 2012 12 21 17:17:33

Ĉu "komenci" signifas pli kiel persono ekfaras ion?

"La filmo komenciĝas" ne "komencas", ĉu?

akueck (Å vise profilen) 2012 12 21 17:24:55

Aaron94:Ĉu "komenci" signifas pli kiel persono ekfaras ion?

"La filmo komenciĝas" ne "komencas", ĉu?
Jes. Jen pliaj ekzemploj:

Mi komencas labori. Mi komencas mian laboron. Mia laboro komencighas.

Amike

Andreas

Aaron94 (Å vise profilen) 2012 12 22 01:23:30

Ĉu estas pli natura diri "eklaboras" anstataŭ "komencas labori"?

scorpjke (Å vise profilen) 2012 12 22 08:19:10

Aaron94:Ĉu estas pli natura diri "eklaboras" anstataŭ "komencas labori"?
Hm... "ek" kaj "komenci" ne tute samas. La malsameco estas, ke "ek" signifas ne nur "komenco", sed ankaŭ, ke la ago komencas tuj.

Tibake til toppen