前往目錄

Slovio

貼文者: Interretano, 2012年12月22日

訊息: 13

語言: Esperanto

Interretano (顯示個人資料) 2012年12月22日下午1:09:55

Estis antaux nelonge kreita fadeno pri Interlingua, kun demando pri la komprenebleco de gxi.

Nun mi volas demandi ion similan: cxu slavlingvanoj komprenas parolan aux skriban Slovion?

cshtarkov (顯示個人資料) 2012年12月22日下午7:48:10

Parolan Slovion mi neniam aŭdis. Estus interese aŭdi.
Skribitan mi komprenas tro malfacile kaj, mi suspektas, malĝuste - mi havas nenian ideon kion duono de la vortoj devas signifi.

Interretano (顯示個人資料) 2012年12月23日上午2:01:05

cshtarkov:Parolan Slovion mi neniam aŭdis. Estus interese aŭdi.
Skribitan mi komprenas tro malfacile kaj, mi suspektas, malĝuste - mi havas nenian ideon kion duono de la vortoj devas signifi.
Ĉu Slovianski aŭ Novosloviensky estas pli komprenebla?

troyshadow (顯示個人資料) 2012年12月23日下午7:34:16

mi ankaux iam auxdis parolajn nek slovion nek slavianski-on,sed skribe mie slavianski estas pli facila kaj pli komprenebla,cxar gxi pli proksimas al mia denaska rusa,tamen mi legante suficxe-cxirkaux 90% komprenas la bulgarian,kvankam bulgaranoj mem evidente ne tiel bone komprenas la ambaux,cxar ilia lingvo plej malsamas komparante al la aliaj slaviaj.Por bulgaranoj-kaj mi kredas,por aliaj slavianoj-estus pli bona la slovianski-2.
la slovio havas multe da sufiksoj apenaux similantaj de la naturaj slavaj.

lagtendisto (顯示個人資料) 2013年1月5日上午11:36:21

Interretano:cxu slavlingvanoj komprenas parolan aux skriban Slovion?
Slovio estas deforma Slavlingo laŭ lingvistikaj principoj de Esperanto.

Interretano:Ĉu Slovianski aŭ Novosloviensky estas pli komprenebla?
Laŭ tion. En praktika uzo. Diferencoj inter Slovjanski kaj Novosloviensky(Neoslavonic) estas minimala. Legu ĉe titoloj 'The Interslavic Project' kaj 'Cooperation'.

Tempodivalse (顯示個人資料) 2013年1月5日下午4:39:59

cshtarkov:Parolan Slovion mi neniam aŭdis. Estus interese aŭdi.
Skribitan mi komprenas tro malfacile kaj, mi suspektas, malĝuste - mi havas nenian ideon kion duono de la vortoj devas signifi.
Via rakonto min iomete surprizas. Mi denaske regas la rusan kaj mi trovis ke, almenaŭ leksike, ekzistas granda sameco inter rusaj kaj bulgaraj vortoj - tiel granda ke mi povis leĝi kaj kompreni tuj 95% da ia bulgara retejo sen malfacilaĵoj kaj sen antaŭa studado. Sed evidente ĉi tiu interkomprenebleco ne etendas al Slovio.

Ĉiuokaze al mi ne plaĉis Slovio. Kvankam mi komprenis la plejparton de la ĉefa Slovio-retejo, mi opinias ke ĝi entenas tro da strangaj afiksoj, malsufiĉe da klare slavaj vortoj, kaj ĝenerale ĝi ŝajnas malgracie.

nikko (顯示個人資料) 2013年1月11日下午3:41:34

Tempodivalse:
Ĉiuokaze al mi ne plaĉis Slovio. Kvankam mi komprenis la plejparton de la ĉefa Slovio-retejo, mi opinias ke ĝi entenas tro da strangaj afiksoj, malsufiĉe da klare slavaj vortoj, kaj ĝenerale ĝi ŝajnas malgracie.
Tute same Esperanto vidiĝas de latinidlingvanoj. ridulo.gif Slovio uzas esperantan manieron de vortdeformo.

brw1 (顯示個人資料) 2013年2月2日上午2:18:43

Mi pensis de lerni la Slovion sed mi decidas la pli bonan ideon estas de lerni unu naturan lingvon kaj mi commencis lerni la Kroatan kiam mi unuan slava lingvo kaj mi estas feliĉa kun mi electo. Ĝi estas pli amuzado en mi opinio.

brw1 (顯示個人資料) 2013年5月26日上午2:12:25

Kio pensas la parolantajn de Slavan lingvon de Novoslavanski? Ĉu estas ĝi pli kiel naturan slavan lingvojn aŭ estas ĝi stultan lingvon?

troyshadow (顯示個人資料) 2013年5月26日上午4:37:56

novoslovianski estas pli simila al naturaj lingvoj,sed mi opinias ke neniu lernos iun slavidan artefaritan lingvon cxar la naturaj estas suficxe interkomreneblaj

回到上端