目次へ

Mortpuno pro stupro - viaj opinioj

Demian,2012年12月23日の

メッセージ: 42

言語: Esperanto

Algis (プロフィールを表示) 2012年12月25日 12:05:21

Dankon! Jam trovis, kiel funkscias ridulo.gif

cellus (プロフィールを表示) 2012年12月26日 14:35:27

Stupro estas seksumado kie forto, violenco estas uzata por ke la stupristo povu seksumi.

Kion oni scias pri la ses arestitaj stupristoj? Ĉu oni scias ion pri la socia medio el kiu ili venas?

Cellus

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2012年12月26日 16:16:52

Ĉu la ses krimulojn oni devas mortigi?
Certe, la krimo estis neesprimeble abomenega, mi tion neniel dubas. La malamego de l' popolo al la suspektatoj min ne surprizas. Sed ĉu mortpuno resanigus la studantinon? Ne. Kia bonaĵo okazos post kiam oni mortigos ses homojn sub l' aŭtoritato de la ŝtato, samtempe asertante ke mortigo estas puninda? Nenia. Ekzistas malsamo inter "justeco" kaj la besta deziro venĝi.

Estas bedaŭrinde ke mortpuno ne estis antaŭ multaj jardekoj aboliciita en la civilizita mondo tiel kiel torturo, sklaveco, kaj religia persekutado.

pimskrabo (プロフィールを表示) 2012年12月26日 18:56:30

vidas vandenis:Laŭ mesaĝo de Demian 552 al mi klaras, ke medio kaj la vivkondiĉo de murdistoj estas sufiĉe normala, egala, eĉ pli bona nek de multo da homoj de Indujo. Mi jam suspektas, ke Cellus volas aludi malfacilan infanecon, junecon de la murdistoj. En Hindujo multo da homoj vivas pli malbone, sed ne agas tie. Tial tiuj malhomoj bezonas esti forigitaj el la socio. Per kia modo, mi ne scias. Plej simple- pendigi. Sed se estus mia volo, mi proponus similajn personojn, sendiulojn (ateistojn, eblas se ili absolvas tiujn agojn), ekzili sur neloĝatan insulon, kaj lasi montri ilian senkulpon per siaj dentoj.
Forigi kaŭzon pli efikas ol forigi homon. Pendigo (pendumo) estas laŭ mi krima metodo. Mortopunon ĝenerale mi opinias ne justa reago al eĉ plej abomena krimo (kiel ja estas la priparolata). Laŭ mi endas malhelpi la kriminton plui tiudirekte, sed ne punante lin, prefere helpante lin aliri vojon kiu kondukas al racia konduto. K certe, sociskale, la preventado de tiaj aferoj eblas nur per prizorgado de kaŭzoj (plej ofte soci-ekonomiaj kondiĉoj).
Plej amike, Vito

Sunjo (プロフィールを表示) 2012年12月26日 22:09:01

De amikinoj kiuj vizitis Baraton mi jam aŭdis ke virinoj devas esti tre atentemaj pri siaj vestaĵoj kaj pri iri sen vira akompano (almenaŭ en certaj lokoj, dum nokto).
Sed ke tiaj teruraj krimoj ŝajne ne nur eblas sed ankaŭ ŝajne ne tute nekutimas estas vera ŝoko.
Pri stuproj kaj forto kontraŭ virinoj en Barato oni povas trovi amason da informoj (anglalingvaj) en la interreto. Ekzemple similan sed pli fruan okazon
kiu ial ŝajne ne tiom vekis la publikon kiel la ĉi tie menciita okazo (tre verŝajne jam delonge ne plu la plej freŝa krimo tia).
Laŭ mi nepre mencienda estas ankaŭ tiu artikolo: http://en.wikipedia.org/wiki/Rape_in_India
Se veras ke unu el kvar viroj en Barato jam seksperfortis oni nur povas konkludi ke por la forigo de la kaŭzoj de tiaj krimoj sufiĉas ne nur puno kontraŭ la ses krimuloj ĉi-okaze.
Mi ja estas principe kontraŭ mortpuno. Kaj ĉi-okaze mi opinias ke mortpuno eĉ estus hipokrita ĉar sufiĉe evidente temas pri profunda socia problemo. Tial mi esperas ke la popolo ne nur batalas por justeco kontraŭ la krimuloj sed ankaŭ por justeco por la viktimoj kaj por pli da sekureco por virinoj en la estonteco kaj por ŝanĝo en la konscio pri virinoj (respekti ilin).

cellus (プロフィールを表示) 2012年12月27日 18:31:27

Laŭ raporto en la sveda radio intelektuloj protestis kontraŭ la granda intereso pri la stupro en la barataj amaskomunikiloj, certe kaŭzita pro la fakto ke la junulino apartenas al la meza klaso. Oni ne tiom atentas la ĉiamajn stuprojn de virinoj de pli malaltaj klasoj aŭ kastoj.

Pri stuproj en Svedio oni povas diri ke nur en la lastaj jaroj homoj sciigas pri ili al la polico. Antaŭe oni tion ne faris, ĉar oni opinias ke la polico ne traktas ilin serioze. Oni devas atenti diversajn faktorojn, kiel kion oni konsideras stupron, ĉu la viktimo kuraĝas sciigi la policon, ĉu la polico traktos tion serioze k.t.p.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年12月28日 0:18:12

@cellus:
Tio pruvas, ke la statistikoj ne estas fidindaj, ĉar oni devas korekti ilin laŭ proporcio de nedeklaritaj seksperfortoj. Tamen, kvankam minimumaj, la nombroj estas tro altaj.

Tia korektado de statistikoj iĝus senutilaj la premojn por silenti pri seksperfortoj. (la korektiga faktoro povus esti konata de la virinaprotektaj asocioj.

Eduardo85 (プロフィールを表示) 2012年12月29日 15:26:12

Oni povas ekzekuti tiujn murdistojn, sed ĝis la ordinara viroj skandaliĝis kiam vidas alian viron mistraktanta virinojn, kaj agas por haltigi lin, la problemo ne malaperos.

Demian (プロフィールを表示) 2012年12月29日 15:30:51

Hodiaŭ matene oni disdonis la novaĵon ke la virino mortis. Ŝi estis en Singapuro por ricevi atenton de bonegaj kuraciistoj.

Eduardo85:Oni povas ekzekuti tiujn murdistojn, sed ĝis la ordinara viroj skandaliĝis kiam vidas alian viron mistraktante virinojn, kaj agas por haltigi lin, la problemo ne malaperos.
+1

Sed ĉu estas eble fari tion? Kaj pli grave, kiel oni rajtas fari tion? Kaj oni demandos, kiu donis al vi rajton fari tion?

Eduardo85 (プロフィールを表示) 2012年12月29日 16:48:17

Bedaŭrinde la Stato ne povas meti policojn en ĉiuj blokoj. La ŝanĝo devas esti socia, kaj ni devas protekti nin kaj nian virinojn.
Mi ĉiam kredis ke ekzistas pli bonaj manieroj por eviti krimojn ol kriminala leĝo, sed en tiuj kazoj oni pensas ke mortpuno estas bona kompenso por tiujn krimuloj.

先頭にもどる