Mortpuno pro stupro - viaj opinioj
од Demian, 23. децембар 2012.
Поруке: 42
Језик: Esperanto
Algis (Погледати профил) 25. децембар 2012. 12.05.21
cellus (Погледати профил) 26. децембар 2012. 14.35.27
Kion oni scias pri la ses arestitaj stupristoj? Ĉu oni scias ion pri la socia medio el kiu ili venas?
Cellus
Tempodivalse (Погледати профил) 26. децембар 2012. 16.16.52
Ĉu la ses krimulojn oni devas mortigi?Certe, la krimo estis neesprimeble abomenega, mi tion neniel dubas. La malamego de l' popolo al la suspektatoj min ne surprizas. Sed ĉu mortpuno resanigus la studantinon? Ne. Kia bonaĵo okazos post kiam oni mortigos ses homojn sub l' aŭtoritato de la ŝtato, samtempe asertante ke mortigo estas puninda? Nenia. Ekzistas malsamo inter "justeco" kaj la besta deziro venĝi.
Estas bedaŭrinde ke mortpuno ne estis antaŭ multaj jardekoj aboliciita en la civilizita mondo tiel kiel torturo, sklaveco, kaj religia persekutado.
pimskrabo (Погледати профил) 26. децембар 2012. 18.56.30
vidas vandenis:Laŭ mesaĝo de Demian 552 al mi klaras, ke medio kaj la vivkondiĉo de murdistoj estas sufiĉe normala, egala, eĉ pli bona nek de multo da homoj de Indujo. Mi jam suspektas, ke Cellus volas aludi malfacilan infanecon, junecon de la murdistoj. En Hindujo multo da homoj vivas pli malbone, sed ne agas tie. Tial tiuj malhomoj bezonas esti forigitaj el la socio. Per kia modo, mi ne scias. Plej simple- pendigi. Sed se estus mia volo, mi proponus similajn personojn, sendiulojn (ateistojn, eblas se ili absolvas tiujn agojn), ekzili sur neloĝatan insulon, kaj lasi montri ilian senkulpon per siaj dentoj.Forigi kaŭzon pli efikas ol forigi homon. Pendigo (pendumo) estas laŭ mi krima metodo. Mortopunon ĝenerale mi opinias ne justa reago al eĉ plej abomena krimo (kiel ja estas la priparolata). Laŭ mi endas malhelpi la kriminton plui tiudirekte, sed ne punante lin, prefere helpante lin aliri vojon kiu kondukas al racia konduto. K certe, sociskale, la preventado de tiaj aferoj eblas nur per prizorgado de kaŭzoj (plej ofte soci-ekonomiaj kondiĉoj).
Plej amike, Vito
Sunjo (Погледати профил) 26. децембар 2012. 22.09.01
Sed ke tiaj teruraj krimoj ŝajne ne nur eblas sed ankaŭ ŝajne ne tute nekutimas estas vera ŝoko.
Pri stuproj kaj forto kontraŭ virinoj en Barato oni povas trovi amason da informoj (anglalingvaj) en la interreto. Ekzemple similan sed pli fruan okazon
kiu ial ŝajne ne tiom vekis la publikon kiel la ĉi tie menciita okazo (tre verŝajne jam delonge ne plu la plej freŝa krimo tia).
Laŭ mi nepre mencienda estas ankaŭ tiu artikolo: http://en.wikipedia.org/wiki/Rape_in_India
Se veras ke unu el kvar viroj en Barato jam seksperfortis oni nur povas konkludi ke por la forigo de la kaŭzoj de tiaj krimoj sufiĉas ne nur puno kontraŭ la ses krimuloj ĉi-okaze.
Mi ja estas principe kontraŭ mortpuno. Kaj ĉi-okaze mi opinias ke mortpuno eĉ estus hipokrita ĉar sufiĉe evidente temas pri profunda socia problemo. Tial mi esperas ke la popolo ne nur batalas por justeco kontraŭ la krimuloj sed ankaŭ por justeco por la viktimoj kaj por pli da sekureco por virinoj en la estonteco kaj por ŝanĝo en la konscio pri virinoj (respekti ilin).
cellus (Погледати профил) 27. децембар 2012. 18.31.27
Pri stuproj en Svedio oni povas diri ke nur en la lastaj jaroj homoj sciigas pri ili al la polico. Antaŭe oni tion ne faris, ĉar oni opinias ke la polico ne traktas ilin serioze. Oni devas atenti diversajn faktorojn, kiel kion oni konsideras stupron, ĉu la viktimo kuraĝas sciigi la policon, ĉu la polico traktos tion serioze k.t.p.
Altebrilas (Погледати профил) 28. децембар 2012. 00.18.12
Tio pruvas, ke la statistikoj ne estas fidindaj, ĉar oni devas korekti ilin laŭ proporcio de nedeklaritaj seksperfortoj. Tamen, kvankam minimumaj, la nombroj estas tro altaj.
Tia korektado de statistikoj iĝus senutilaj la premojn por silenti pri seksperfortoj. (la korektiga faktoro povus esti konata de la virinaprotektaj asocioj.
Eduardo85 (Погледати профил) 29. децембар 2012. 15.26.12
Demian (Погледати профил) 29. децембар 2012. 15.30.51
Eduardo85:Oni povas ekzekuti tiujn murdistojn, sed ĝis la ordinara viroj skandaliĝis kiam vidas alian viron mistraktante virinojn, kaj agas por haltigi lin, la problemo ne malaperos.+1
Sed ĉu estas eble fari tion? Kaj pli grave, kiel oni rajtas fari tion? Kaj oni demandos, kiu donis al vi rajton fari tion?
Eduardo85 (Погледати профил) 29. децембар 2012. 16.48.17
Mi ĉiam kredis ke ekzistas pli bonaj manieroj por eviti krimojn ol kriminala leĝo, sed en tiuj kazoj oni pensas ke mortpuno estas bona kompenso por tiujn krimuloj.