К содержанию

Eta komento

от Demian, 25 декабря 2012 г.

Сообщений: 7

Язык: Esperanto

Demian (Показать профиль) 25 декабря 2012 г., 8:18:56

Mi ĵus rimarkis ion strangan. Mi ĉiam imagis ke ĉiuj lingvoj uzantantaj la latinan abocon (krom iu balta lingvo) ne ŝanĝas formojn de vortoj. Mi imagis ke krom kelkaj esceptoj, kiel Prague kaj Praha, Vladimir kaj Wladimir ktp, la formo de vortoj restas neŝanĝita en ĉiuj lingvoj skribitaj pere de la latina aboco.

Sed hodiaŭ mi hazarde trovis tiun ĉi titolon de novaĵraporto: 'Gangnam stajl više od milijardu puta na Jutjubu.' La lingvo estas serba kaj la vortojn 'na Jutjubu' (sur YouTube) kaj 'stajl' (style) estas nerekoneblaj por preskaŭ ĉiuj krom la serba-parolantoj.

Tio faras min pensi ke eble Linukso (Linux), Guglo (Google), Vindozo (Windows), Jutubo (YouTube) ne estas tiom malĝustaj, kiom mi antaŭ pensis.

Chainy (Показать профиль) 2 января 2013 г., 20:39:56

Demian:Tio faras min pensi ke eble Linukso (Linux), Guglo (Google), Vindozo (Windows), Jutubo (YouTube) ne estas tiom malĝustaj, kiom mi antaŭ pensis.
Ili certe ne estas malĝustaj! Estas simple demando de gusto, ĉu oni uzas tiajn Esperantigitajn formojn aŭ ne.

myris (Показать профиль) 3 января 2013 г., 0:25:53

Demian: Mi ĉiam imagis ke ĉiuj lingvoj uzantantaj la latinan abocon (krom iu balta lingvo) ne ŝanĝas formojn de vortoj. .
La serba lingvo uzas la cirilan abocon (Ћирилица ). Do, kiam ili devas skribi per la latina, ili skribas laŭ elparolado.

Tjeri (Показать профиль) 3 января 2013 г., 6:56:55

En la japana Google estas グーグル, tio estas guuguru laŭ la kutima latinlitera transkribo.

maratonisto (Показать профиль) 3 января 2013 г., 9:24:36

Demian:Sed hodiaŭ mi hazarde trovis tiun ĉi titolon de novaĵraporto: 'Gangnam stajl više od milijardu puta na Jutjubu.'
Mi ne parolas la serban sed supozas, ke "stajl" signifas "fariĝis", ne "stilo".

myris (Показать профиль) 3 января 2013 г., 10:33:28

maratonisto: "stajl" signifas "fariĝis", ne "stilo".
Ne,"Gangnam style" estas kanzono, kiu estas vidita pli ol unu miliardo fojoj sur Youtube.
Mi ne konas tiun kanzonon...

Altebrilas (Показать профиль) 5 января 2013 г., 21:58:53

Demian:Mi ĵus rimarkis ion strangan. Mi ĉiam imagis ke ĉiuj lingvoj uzantantaj la latinan abocon (krom iu balta lingvo) ne ŝanĝas formojn de vortoj. Mi imagis ke krom kelkaj esceptoj, kiel Prague kaj Praha, Vladimir kaj Wladimir ktp, la formo de vortoj restas neŝanĝita en ĉiuj lingvoj skribitaj pere de la latina aboco.

Sed hodiaŭ mi hazarde trovis tiun ĉi titolon de novaĵraporto: 'Gangnam stajl više od milijardu puta na Jutjubu.' La lingvo estas serba kaj la vortojn 'na Jutjubu' (sur YouTube) kaj 'stajl' (style) estas nerekoneblaj por preskaŭ ĉiuj krom la serba-parolantoj.

Tio faras min pensi ke eble Linukso (Linux), Guglo (Google), Vindozo (Windows), Jutubo (YouTube) ne estas tiom malĝustaj, kiom mi antaŭ pensis.
Vi pravas. La serba lingvo ne celas esti internacia (krom kadre de eks-Jugoslavio). Esperanto jes. Ni skribu internacie kaj evitu anstataŭigi per ekzotikaĵoj tion, kio jam estas internacia.

Наверх