Kwa maudhui

Ĉu vindozo, OS-X'o aŭ linukso - aŭ eble eĉ io alia?

ya lobo_xx, 17 Januari 2013

Ujumbe: 48

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Februari 2013 5:07:17 alasiri

Fenris_kcf:
darkweasel:Mi transiris ĉefe ĉar ĝi estis antaŭinstalita sur mia nova tekokomputilo ...
Mi pensis, ke la komputil(et)oj de Apple ĉio-kaze nur haveblas kun antaŭ-instalita operaciumo?
Jes, ja estas tiel - kaj mi ne diris ion kontraŭan. demando.gif

@lobo_xx: Min tio tute ne surprizas, tio ŝajnas al mi tute evidenta.

lobo_xx (Wasifu wa mtumiaji) 6 Februari 2013 7:20:46 alasiri

darkweasel:@lobo_xx: Min tio tute ne surprizas, tio ŝajnas al mi tute evidenta.
Nu, mi ja estis iel humora tie - la surprizo estas ke nun pli aǔ malpli oficialaj sciencistoj opinias tiel. Ĉar ĝis nun, la oficiala posicio ĉiam estis, ke elpensoj bezonas protekton ĉar aliekaze neniu plu elpensas novaĵojn. Certe la disvolvado de la libera programaro ja tute klare montras la malon!

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Februari 2013 10:45:15 alasiri

lobo_xx:elpensoj bezonas protekton
Jes, ili bezonas protekton de fakta uzado. shoko.gif Ja logike.

lobo_xx (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2013 5:32:20 alasiri

Nu rigardu tien, ne nur preskaǔ nekredeble: Microsoft alportas Office al Linukso?!%%$?? (fonto).

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2013 11:35:31 alasiri

lobo_xx:Nu rigardu tien, ne nur preskaǔ nekredeble: Microsoft alportas Office al Linukso?!%%$?? (fonto).
Mi tre dubas, ke MS faros tion. Sed se ja, mi certas, ke la versio por GNU/Linux ne taŭgos. Ĉu la versio por OS X ne ankaŭ aĉas?

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2013 8:05:49 alasiri

Fenris_kcf:Ĉu la versio por OS X ne ankaŭ aĉas?
Mi ĝin havas, kaj ĝi estas iom malsama ol tiu por Windows, sed ĉu multe pli aĉa, mi (tamen kun relative limigitaj bezonoj) ne scias.

Tamen Microsoft ja devus informi sin pri certaj interfacaj kutimoj de OS X - ke "refari" estas komando-majuskligo-z kaj ne komando-y (kiel stirklavo-y sur Windows kaj Linux), eĉ la evoluigistoj de LibreOffice ŝajnas scii (kvankam ili fuŝas en aliaj manieroj). Tiuj de GIMP tamen ne. lango.gif

Unu aĵo, kiun kapablas fari la Windows-versio, sed ne la OS-X-versio de Office, estas labori kun OpenDocument-dosieroj. Almenaŭ al mi necesis tial elŝuti LibreOffice (kiun mi ĉiuokaze pli ofte uzas nun) por legi miajn dokumentojn kreitajn sur mia Linux-komputilo.

hoangmouse (Wasifu wa mtumiaji) 10 Februari 2013 3:53:13 alasiri

En mia lando, Vindozo estas la plej uzata operaciumo, sed miaopinie ĉirkaŭ 80-90% de ĝiaj kopioj antaŭ-instalitaj en komputiloj estas kontraŭleĝaj (aŭ "pirataj" ). MS Office kaj aliaj programoj kiel AutoCAD, Photoshop kaj multaj ludoj ankaŭ suferas kontraŭleĝan kopiadon, eĉ pli aĉe ol Vindozo.

Sed multaj homoj ne scias tion. Ili nur pensas ke kiam ili aĉetas komputilon, ili ankaŭ pagas por la programoj en ĝi. Kelkaj aliuloj scias - kaj ili alŝutas ŝloso-farilojn (keygens)... Homoj tro kutimiĝis al Vindozo: La komputiloj ĉiam havas Vindozon en ĝi, ofte instalita de la vendistoj (eĉ se fakte ili devas esti senoperaciumaj, aŭ havas Ubuntu-on). La lernolibroj instruas kiel uzi Vindozon XP kaj MS Office 2003, kaj nur enhavas kelkajn mallongajn frazarojn pri aliaj operaciumoj. Lingvo ankaŭ malfaciligas la uzadon de aliaj operaciumoj, ĉar Vindozo ne haveblas nialingve. Ni devas uzi ĝin angle, kaj la plejmulto nur memoras la lokojn de la opciojn sed ne komprenas ilin. Do ili tre dependas al la samaj programoj. En librobutikoj troviĝas milojn da libroj pri MS Office kaj Photoshop, sed ne eĉ unu libron pri LibreOffice aŭ GIMP.

Ne multaj homoj uzas Linukson (aŭ eĉ aŭdis pri ĝi!). La plejmulto de la Linuks-uzanto estas studentoj de IT-universitatoj. Mi uzas ambaŭ Vindozon kaj Linukson (Arch kaj Ubuntu), kaj mi devas konfesi, ke mi ne pagis unu cendon por Vindozo kaj Office... Mi bezonas Vindozon pro MS Office kaj aliaj programoj. Vi povas demandi, kial uzas MS Office, kiam ni jam havis LibreOffice - komparu PowerPoint kaj LO Impress kaj vi vidos... Certe mi preferas Linukson, ĉar Linukso estas pli sekura, senpaga kaj libera. Miaj preferataj labormedio (DE??) estas KDE kaj Cinnamon. Kaj vi? ridulo.gif

Kaj nun pri OS X komputiloj - mi ĉiam trovas ilin en filmoj, sed nur tuŝis ilin unutempe ridulo.gif Laŭ mi ili estas belaj sed tro multekostaj, kompare al Vindozaj komputiloj, por kiuj vi povas trovi multajn programojn senpage. En mia lando, iPhone estas kiel statosimboloj, haha...

lobo_xx (Wasifu wa mtumiaji) 25 Februari 2013 4:29:39 alasiri

Ĉar nun voĉdonis la 100-a uzanto, mi jenas la aktualan situacion de tiu enketo:

Personaj komputiloj:
53,66 % Linukso (66 voĉoj)
34,14 % Vindozo (42 voĉoj)
12,20 % OS-X (15 voĉoj)

Poŝtelefonoj kaj pletkomputiloj:
70,45 % Androido (31 voĉoj)
20,45 % iOS (9 voĉoj)
9,10 % Aliaj (4 voĉoj)

Sume enhavante 167 voĉojn de 100 uzantoj. Elkoran dankon al vi!

Amike

Lobo

Kurudi juu