訊息: 48
語言: Esperanto
darkweasel (顯示個人資料) 2013年2月6日下午5:07:17
Fenris_kcf:Jes, ja estas tiel - kaj mi ne diris ion kontraŭan.darkweasel:Mi transiris ĉefe ĉar ĝi estis antaŭinstalita sur mia nova tekokomputilo ...Mi pensis, ke la komputil(et)oj de Apple ĉio-kaze nur haveblas kun antaŭ-instalita operaciumo?
@lobo_xx: Min tio tute ne surprizas, tio ŝajnas al mi tute evidenta.
lobo_xx (顯示個人資料) 2013年2月6日下午7:20:46
darkweasel:@lobo_xx: Min tio tute ne surprizas, tio ŝajnas al mi tute evidenta.Nu, mi ja estis iel humora tie - la surprizo estas ke nun pli aǔ malpli oficialaj sciencistoj opinias tiel. Ĉar ĝis nun, la oficiala posicio ĉiam estis, ke elpensoj bezonas protekton ĉar aliekaze neniu plu elpensas novaĵojn. Certe la disvolvado de la libera programaro ja tute klare montras la malon!
darkweasel (顯示個人資料) 2013年2月6日下午10:45:15
lobo_xx:elpensoj bezonas protektonJes, ili bezonas protekton de fakta uzado. Ja logike.
darkweasel (顯示個人資料) 2013年2月8日下午8:05:49
Fenris_kcf:Ĉu la versio por OS X ne ankaŭ aĉas?Mi ĝin havas, kaj ĝi estas iom malsama ol tiu por Windows, sed ĉu multe pli aĉa, mi (tamen kun relative limigitaj bezonoj) ne scias.
Tamen Microsoft ja devus informi sin pri certaj interfacaj kutimoj de OS X - ke "refari" estas komando-majuskligo-z kaj ne komando-y (kiel stirklavo-y sur Windows kaj Linux), eĉ la evoluigistoj de LibreOffice ŝajnas scii (kvankam ili fuŝas en aliaj manieroj). Tiuj de GIMP tamen ne.
Unu aĵo, kiun kapablas fari la Windows-versio, sed ne la OS-X-versio de Office, estas labori kun OpenDocument-dosieroj. Almenaŭ al mi necesis tial elŝuti LibreOffice (kiun mi ĉiuokaze pli ofte uzas nun) por legi miajn dokumentojn kreitajn sur mia Linux-komputilo.
hoangmouse (顯示個人資料) 2013年2月10日下午3:53:13
Sed multaj homoj ne scias tion. Ili nur pensas ke kiam ili aĉetas komputilon, ili ankaŭ pagas por la programoj en ĝi. Kelkaj aliuloj scias - kaj ili alŝutas ŝloso-farilojn (keygens)... Homoj tro kutimiĝis al Vindozo: La komputiloj ĉiam havas Vindozon en ĝi, ofte instalita de la vendistoj (eĉ se fakte ili devas esti senoperaciumaj, aŭ havas Ubuntu-on). La lernolibroj instruas kiel uzi Vindozon XP kaj MS Office 2003, kaj nur enhavas kelkajn mallongajn frazarojn pri aliaj operaciumoj. Lingvo ankaŭ malfaciligas la uzadon de aliaj operaciumoj, ĉar Vindozo ne haveblas nialingve. Ni devas uzi ĝin angle, kaj la plejmulto nur memoras la lokojn de la opciojn sed ne komprenas ilin. Do ili tre dependas al la samaj programoj. En librobutikoj troviĝas milojn da libroj pri MS Office kaj Photoshop, sed ne eĉ unu libron pri LibreOffice aŭ GIMP.
Ne multaj homoj uzas Linukson (aŭ eĉ aŭdis pri ĝi!). La plejmulto de la Linuks-uzanto estas studentoj de IT-universitatoj. Mi uzas ambaŭ Vindozon kaj Linukson (Arch kaj Ubuntu), kaj mi devas konfesi, ke mi ne pagis unu cendon por Vindozo kaj Office... Mi bezonas Vindozon pro MS Office kaj aliaj programoj. Vi povas demandi, kial uzas MS Office, kiam ni jam havis LibreOffice - komparu PowerPoint kaj LO Impress kaj vi vidos... Certe mi preferas Linukson, ĉar Linukso estas pli sekura, senpaga kaj libera. Miaj preferataj labormedio (DE??) estas KDE kaj Cinnamon. Kaj vi?
Kaj nun pri OS X komputiloj - mi ĉiam trovas ilin en filmoj, sed nur tuŝis ilin unutempe Laŭ mi ili estas belaj sed tro multekostaj, kompare al Vindozaj komputiloj, por kiuj vi povas trovi multajn programojn senpage. En mia lando, iPhone estas kiel statosimboloj, haha...
lobo_xx (顯示個人資料) 2013年2月25日下午4:29:39
Personaj komputiloj:
53,66 % Linukso (66 voĉoj)
34,14 % Vindozo (42 voĉoj)
12,20 % OS-X (15 voĉoj)
Poŝtelefonoj kaj pletkomputiloj:
70,45 % Androido (31 voĉoj)
20,45 % iOS (9 voĉoj)
9,10 % Aliaj (4 voĉoj)
Sume enhavante 167 voĉojn de 100 uzantoj. Elkoran dankon al vi!
Amike
Lobo