إلى المحتويات

helpilo por verki per simpla lingvo

من Altebrilas, 19 يناير، 2013

المشاركات: 21

لغة: Esperanto

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 30 يناير، 2013 1:15:13 م

Mi komencis verki programeton en Python, por disigi vortojn en diversajn radikojn. Sed mi konstatis, ke la Baza Radikaro Oficiala enhavas ne nur radikojn, sed ankaŭ vortojn kiel "iafoje""bonvoli". Kial ili estas en la listo?

scorpjke (عرض الملف الشخصي) 30 يناير، 2013 1:40:00 م

Sukceson al vi! Sed bedaŭrinde la respondojn al viaj demandoj mi ne scias malgajo.gif Ili ja estas kunmetaĵoj.

Junesun (عرض الملف الشخصي) 30 يناير، 2013 1:50:06 م

Anstataŭ la Baza Radikaro, mi rekomendas uzi la liston kiun eldonas Kontakto, kiam ili konsilas al homoj kiel verki artikolojn per facila lingvo. Tiuj vere nur estas radikoj.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 30 يناير، 2013 11:51:26 م

Saluton!

Ĉu estas ligilo al tiu listo?

Kaj ĉu estas logika rilato inter la du listoj?

Miaj unuaj analizoj montris, ke esperanto ne estas tiel senescepta...

Dominique (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2013 6:21:31 ص

Altebrilas:Mi komencis verki programeton en Python, por disigi vortojn en diversajn radikojn. Sed mi konstatis, ke la Baza Radikaro Oficiala enhavas ne nur radikojn, sed ankaŭ vortojn kiel "iafoje""bonvoli". Kial ili estas en la listo?
Kial ĝi devus enhavi nur radikojn sen kunmetaĵoj kiel "bonvoli"?
Ankaŭ se oni komprenas ĉiujn radikojn en vorto kiel "bon-vol-i", ne ĉiam signifas, ke oni povas kompreni la tutan vorton. Oni bezonas difinon ankaŭ por kunmetaĵoj.

Urho (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2013 7:33:32 ص

Altebrilas:Saluton!Ĉu estas ligilo al tiu listo?
Ĉi tie vi trovas retan version de la listo kun la facilaj elementoj de Kontakto:

le_chaz (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2013 8:07:08 ص

Altebrilas:Miaj unuaj analizoj montris, ke esperanto ne estas tiel senescepta...
Ne, vi certe eraras! Ĉiuj ja scias, ke Esperanto estas senescepta okulumo.gif

le_chaz (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2013 8:14:59 ص

Dominique:Kial ĝi devus enhavi nur radikojn sen kunmetaĵoj kiel "bonvoli"?
Ankaŭ se oni komprenas ĉiujn radikojn en vorto kiel "bon-vol-i", ne ĉiam signifas, ke oni povas kompreni la tutan vorton. Oni bezonas difinon ankaŭ por kunmetaĵoj.
Tre ĝuste. "Bonvoli" ne signifas "bone voli", "deteni" ne "teni de", kaj "eldoni" ne "doni el". Tiaj vortoj ne maloftas kaj ne estas problemoj en vivanta lingvo.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2013 6:21:53 م

Ĉu vivanta lingvo ne estas mortonta lingvo? okulumo.gif

@Urho: dankon pro la ligiloj. En la paĝaro de Remuŝ mi vidis la tezoron:
http://remush.be/tezauro/PIV.xml

Tio bele ilustras la evoluon de la lingvo de post la komenco. Tipografio klare indikas fundamentajn vortojn, oficiale aldonitajn, neologismojn kaj kunmetaĵojn. Kia vortinflacio!

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2013 6:46:01 م

Kial ĝi devus enhavi nur radikojn sen kunmetaĵoj kiel "bonvoli"?
Ankaŭ se oni komprenas ĉiujn radikojn en vorto kiel "bon-vol-i", ne ĉiam signifas, ke oni povas kompreni la tutan vorton. Oni bezonas difinon ankaŭ por kunmetaĵoj.[/quote]La intenco de Z estis ke interkompreno iĝus ebla kun nur la fundamento en la mano. Fakte, tiuj pseŭdo-kunmetaĵoj devas esti aparte lernitaj, kaj havas la saman statuson, kiel neologismo kiu estus sinonimo de jam ebla kombinaĵo, kiel "radaro".

Oni povas difini "kunmetaĵo" kiel kungluado de radikoj, kies signifo kombiniĝas paralele al la vortoj. Ekz: bovino = ino de bovo.

Se la signifo estas alia, aŭ plia, temas pri pseŭdo-kunmetaĵo.

Ekz: radaro (aparato por detekti aĵojn per radio-ondoj)=neologismo

radaro (aro de dentizaj radoj kiuj movigas unu la alian, kiel en horloĝo)= pseŭdo-kunmetaĵo

radaro (ajna aro da radoj, ekz kun neĝaj pneŭmatikoj en garaĝo) = kunmetaĵo

Ne estas oficialaj difinoj, sed la distingo estas utila.

عودة للاعلى