본문으로

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

글쓴이: troyshadow, 2013년 1월 22일

글: 102

언어: Esperanto

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 6일 오후 7:38:49

nom-finaĵ-sistemo:
-----
propono:
-o -oy --> o,
-a -ay --> a

kiesm:
-----
"panvendejvice, pliesmaj atendas pli da tempo ol malpliesmaj,
fakte, la unuesma atendas nul tempon".
"se vi ne hastas, vi aliros troesme"
"kiesmas vi? mi triesmas"

"kiom da aŭ kioma pano? du kiloj"

"kiomo (= kvanto) gravas pri mono pli ol kieco (= kvalito) kaj kieso. konkurence, kiesmo aŭ, pli ĝuste, malplejesmo gravas"

"do, pri mono gravas omo ol eco"

q
---
dj --> q "qihada qardeno"

PS ankoraŭ mi ne bone komprenas la verb-finaĵon -u en RE.

ĉevino:"nom-sistemo"? kiesm? q?

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 6일 오후 7:47:28

rimarku:
grava propono aldono al REa verb-finaĵ-sistemo:

esti vidita --> vidit

ridulo.gif

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 10월 7일 오전 3:08:16

La nuntempa Esperanta sistemo stabilas kaj tio bonas. Per la esploroj de novuloj ĝi pliboniĝos same kiel la surda lingvo en Nikaraguo. Ne estas bazaj ŝanĝoj okurontaj sed perfetigoj de la jam ekzistantaj sistemoj kioj gravos. Mi tute akceptas la grundformon de nia lingvo kaj mi emegas lerni pri progresoj uzintaj la jam ekzistantaj formoj. Certe la lingvo gajnos forton kaj transiros la nuntempajn limojn. Por tio ni bezonas novajn poetojn, verkistojn, pensulojn, filozofojn.... Ili ja venos. Estas juna lingvo kun onta fortego.
Mi estas la studento de niaj idoj. Ni transiros la limojn de la nuntempa homa lingvaro! Ni malkovros esprimojn nuntempe maleblaj en ekizstantaj lingvoj! Tio estas la desfio de Esperanto - esti pli ol la jam estanta.
Tiuj kiuj volas ŝanĝojn, serĉu ilin supren, ne demalsupre. Esploru, serĉu, probu!
Tial ni bezonas formojn kioj nun ŝajnas esti superfluaj - ni plenigos ilin je senso kaj definoj. Ni estas pioniroj en nova lingvio, malkovrota, malkovrenda, malkovrinda de aliaj homoj.
Ni diros tion, kion oni neniam diris antaŭe. Ni kuraĝos esprimi nin kiel neniam antaŭe. Ni flustros vortojn, ni susuros vortojn, mi kriegos vortojn kaj la mondo haltos por aŭskulti! KIO! kio? Ja kio estas tio? je niaj dioj, kion vi diras? Kiel ni traduki tion nialingven?

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 8일 오후 2:39:05

robbkvasnak:"Kiel ni traduki tion nialingven?"
la du kampoj de progreso estas tradukado kaj indiĝena kreado. miaopinie, esperanto devus esti kamaleoneska por akrobate imiti la resursojn de tre diversaj lingvoj, kaj samtempe vaste liberige indiĝena, por permesi kreon penson komunikon esprimon sen bremso de nacilingvaj prestiĝaj modeloj. la tria celo? lernfacilo! kiel iĝu esperanto pli lernfacila? la kvara celo? utilo! ekz: vere kompreni aktualaĵojn, amikumi tutmonde, senpaga altnivela edukado diversfaka, potenca solidara reto ktp.

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 10일 오전 9:24:53

mi faris ke li kantu kanzonon
mi faris lin kanti kanzonon
mi kantigis kanzonon igaŭ/igal li

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 24일 오후 1:17:43

"eo plifacilu" (ETESPERANTO)
tio estas, ekz, ke komencanto komprenatu jam malĝis unuesma tago. tio fortigus gean venksenton kaj deziron "avanci per komuniko anstataŭ lerno". io iel simila al TOKIPONAO, sed organisme ĝustgramatika en esperanto.
tio estas, kio? komencanto konas kelkajn radikojn, per ĉu studo, ĉu koincido kun konataj lingvoj. ge povas senatende produkti ĝustgramatikajn frazojn en "esperanto". kiel? "esperanto" posedas "komencantnivelon aŭ poemnivelon aŭ bebnivelon", kie gramatiko eĉ plimalpezas.
ekz,
la blanka bovo manĝas rapide --> blank bov manĝ rapid

per tiu sistemo, komencanti povi komuniki pli rapidi, kaj plenparolanti povi gvidi perkomuniki komencanti ĝis pleni "lerni" lingvi.

amigueo (프로필 보기) 2014년 10월 24일 오후 6:05:56

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

mi volus proponin kelken da sanĝetoj. ne plin ol tion. ridulo.gif

ha, konstataĵo:
"scii amin" (sanktulo) =/= "sciin ami" (filozofo)
per tio esperanto gajnas suplon

Kirilo81 (프로필 보기) 2014년 10월 28일 오후 2:33:54

@Terurĉjo

Tre bone, multan dankon! ridulo.gif

-----

Alia temo:
Ĉu iu povas doni al mi ekzemplon (el la vera vivo, ne iun frenezan elpensitaĵon), en kiu estiĝus miskompreno, se lingvo ne distingus forme inter imperativo kaj infinitivo?

nornen (프로필 보기) 2014년 10월 28일 오후 2:48:35

Kirilo81:Ĉu iu povas doni al mi ekzemplon (el la vera vivo, ne iun frenezan elpensitaĵon), en kiu estiĝus miskompreno, se lingvo ne distingus forme inter imperativo kaj infinitivo?
La Angla sisteme ne distingas forme inter imperativo kaj infinitivo, kaj mi ne pensas ke tio okazigas multe da miskomprenoj.

Ĉu en iu ajn lingvo la samformeco de imperativoj kaj infinitivoj estigus miskomprenon, dependus tre de la resto de tiu mem lingvo (kaj de la difino de "infinitivo" ).

nornen (프로필 보기) 2014년 10월 28일 오후 3:40:36

ĉevino:Infinitivo estas substantiva formo de verbo.
La demando estas: Kiujn ecojn devas havi verbformo por esti taksata kiel infinitivo?
Ne ĉiu substantiva formo de verbo estas infinitivo.

다시 위로