Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto
od troyshadow, 22. siječnja 2013.
Poruke: 102
Jezik: Esperanto
Roch (Prikaz profila) 10. veljače 2018. 22:16:20
morico (Prikaz profila) 6. siječnja 2019. 19:19:24
La problemo de Esperanto ne estas gramatikaj ŝanĝetoj sed konigi la lingvon (ILo).
La teknologia kaj internacia situacio estas pli bona nun ol ĝis 2000, dank' al Interreto, la poŝtelefono, la pli kaj pli granda bezono de facila internacia komunikado, la plur'centrismo de la grandaj potencoj, do la obe-rifuzo al la nur angla, la neceso de pli solidara kaj pli paca homaro por la klimato ktp.
Altebrilas (Prikaz profila) 7. siječnja 2019. 16:20:39
Intertempe, mi uzas "x"-sistemon ĉiufoje ke la ĉapeloj ne aperas tuj kaj aŭtomate. Mi sufiĉe hakumetis mian komputilon por adapti la ĉapelojn, kaj ne deziras faradi tion ĝis la Fina Venko!
Ekzistas eceptoj, ekzemple:
Iuj asertas, ke Esperanto bezonas malmulte da reformoj.Kien malaperis la akuzativo de tiu laŭfundamenta frazo?
Metsis (Prikaz profila) 9. siječnja 2019. 09:14:10
1) propra prepozicio por la translativa kazo
Lasu ĉi tiu prepozicio esti ekz. "ti" (mallongigita de la sveda till, kiu signifas "al").
Do ti + substantivo montras, ke iu aŭ io ŝanĝis al la stato, kiun la substantivo indikas. Plie ĉi tio enhavas kazojn, en kiu la substantivo estas tempopunkto kaj ĉi tiam la prepozicio montras tempopunkton, kiam la ago de la verbo finiĝis.
Ekzemploj
- Li iĝis ti patro. (Li fariĝis patro)
- Oni elektis Donald Trump ti prezidento. (Oni elektis tiel, ke Donand Trump fariĝis prezidento)
- Ti julo ni veturis hejmen. (Ni veturis hejmen tiel, ke ni alvenis ne pli malfrue ol julo.)
- Ĉi tiun ĉevalidon mi edukos ti tio, kio estis ĝia patro: ti fama konkursĉevalo. (la rezulto de la eduko estas, ke la ĉevalido fariĝos konkursĉevalo)
2) malmultigi diversajn so-similajn sonojn
E-o havas nuntempre tro multe diversajn so-similajn sonojn: c, ĉ, ĝ, ĵ, s kaj ŝ. Kelkaj el ili estas tro malfacilajn prononci kaj distingi inter aliaj. Malmultigu ilin ekz. per cedi uzon de ĉ, ĝ kaj ĵ kaj redukti ilin al c, g respektive j.
Ĉi tio kaŭzas, ke la afikso -iĝi anstataŭgas per "-igi + sin". Notu, ke ĉi tiu formo jam ekzistas kun kelkaj verboj. Oni diras "Min razas min" anstataŭ "Mi raziĝas".
Ekz.
Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos → Kio komencigas sin, tio ankaŭ finigos sin.
PS. Por tiuj, kiuj protestas tion, kio okazas al kaĉo, inventu novan vorton, ekz. kaĉo → brajo (de la germana Brei).
Altebrilas (Prikaz profila) 10. siječnja 2019. 09:54:32
Ĉi tio kaŭzas, ke la afikso -iĝi anstataŭgas per "-igi + sin". Notu, ke ĉi tiu formo jam ekzistas kun kelkaj verboj. Oni diras "Min razas min" anstataŭ "Mi raziĝas".Igi sin ne estas sinonimo de iĝi, ĉar estas nuanco de volo aŭ aktiveco en la unua:
Tiu junulino beliĝas de kiam ŝi ekkonis amon. Antaŭe ŝi devis ĉiusabate beligi sin dum unu horo por iri al balo, esperante renkonti la ĉarman princon.
StefKo (Prikaz profila) 10. siječnja 2019. 17:47:50
Metsis:Miaj du plej ŝatata proponoj por iuj reformoj estas:La pola (kaj ankaŭ aliaj slavaj lingvoj) havas tiujn sonojn, plie la sonojn: dz, dź, ć kaj homoj senprobleme distingas vortojn kiuj havas ilin! Se temas pri prononco - jes! Problemojn havas infanoj. Ĝis 5-6 jaroj, infanoj ne povas prononci: ĉ, ŝ, ĝ kaj prononcas: c, s, dz. Iliaj eldiroj kaŭzas diversajn humuraĵojn. Tiuj sonoj ankaŭ forestas en multaj dialektoj. Iuj pliaĝaj personoj havas misparoladon nomitan lispado. Tiakaze ili ankaŭ ne prononcas la sonojn ĉ, ŝ, ĝ. Pri ili interesas ortofonistoj.
(...)
2) malmultigi diversajn so-similajn sonojn
E-o havas nuntempre tro multe diversajn so-similajn sonojn: c, ĉ, ĝ, ĵ, s kaj ŝ. Kelkaj el ili estas tro malfacilajn prononci kaj distingi inter aliaj. Malmultigu ilin ekz. per cedi uzon de ĉ, ĝ kaj ĵ kaj redukti ilin al c, g respektive j.
Metsis (Prikaz profila) 11. siječnja 2019. 08:14:34
StefKo:Jes, mi forte suspektas, ke la sonoj originas el la pola kaj la rusa, sed estas tre interesa ekscii, ke en multaj polaj dialektoj tiuj sonoj forestas. Do mi povas demandi, ĉu Z ne estis konscia pri ĉi tiu foresto aŭ ĉu li malestimis la dialektojn kun ĉi ties "malperfektaj" prononcmanieroj aŭ ĉu estas iu alia kialo, por ke li ignoris ĉi tion?
La pola (kaj ankaŭ aliaj slavaj lingvoj) havas tiujn sonojn, plie la sonojn: dz, dź, ć kaj homoj senprobleme distingas vortojn kiuj havas ilin! Se temas pri prononco - jes! Problemojn havas infanoj. Ĝis 5-6 jaroj, infanoj ne povas prononci: ĉ, ŝ, ĝ kaj prononcas: c, s, dz. Iliaj eldiroj kaŭzas diversajn humuraĵojn. Tiuj sonoj ankaŭ forestas en multaj dialektoj. Iuj pliaĝaj personoj havas misparoladon nomitan lispado. Tiakaze ili ankaŭ ne prononcas la sonojn ĉ, ŝ, ĝ.
Akakosx (Prikaz profila) 11. siječnja 2019. 17:14:56
Tamen, se mi farus al la lingvo ŝanĝojn mi aldonus novan kazon (jes, mi scias ke multaj homoj jam l' akuzativon malŝatas, sed mi la flekseblan orderon ĝojas.). Gramatike, mi la nomon de l' kazo ne scias, sed mi dividus la nominativon je unu kazo uzata nur por la subjekto de l' frazoj kaj unu por aliaj uzaĵoj, ekzemple en prepoziciaj frazoj (ke l' akuzativon ne havas) aŭ predikataj substanstivoj (kaj l' adjektive, kompreneble). Eble "-m" povus uziĝi por la lastan kazon marki.
Ekzemploj:
"Ni Esperanatistojm estas" anstataŭ "Ni Esperantistoj estas"
"La hundo domom ĉirkaŭ kuris" anstataŭ "La hundo ĉirkaŭ la domo kuris" (prepozicioj povus esti nun metota poste)
ktp.
Altebrilas (Prikaz profila) 11. siječnja 2019. 18:26:05
Akakosx (Prikaz profila) 11. siječnja 2019. 18:31:44
eble "-l" aŭ "-s"