ไปยังสารบัญ

Traduko el la angla

จาก Interretano, 26 มกราคม 2013

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

Interretano (แสดงโปรไฟล์) 26 มกราคม 2013, 12:01:23

Saluton! Mi havas du frazojn, kaj mi ne scias kiel traduki ilin. Tiuj estas: "Never mind about it, you needn't go into particulars; it was as to discipline the child -- ''that'' much is certain, anyway." (Kiel traduki "you needn't go into particulars"?)

Kaj en konversacio, patrino diras al sxia infanino:

"Yes, my child. Wait! Don't ask me why, because I don't know." Mi ne scias kiel traduki la vorton "Wait!" cxi tie.

Antauxdankon!

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 26 มกราคม 2013, 12:43:02

Ne zorgu pri tio. Vi ne bezonas rakonti la detalojn nun/rakonti la tutan historion nunMi ne volas aŭdi la tutan historion.

Rilate la duan demandon, Mi ne estas tiel certa pri la signifo kiun vi deziras komuniki. La kutima traduko de 'Wait!' estas 'Atendu!'.

Alia ebleco estas - 'Paciencu'.

Ĉu la patrino ne scias kial oni devas atendi?

Interretano (แสดงโปรไฟล์) 26 มกราคม 2013, 12:55:15

sudanglo:Ne zorgu pri tio. Vi ne bezonas rakonti la detalojn nun/rakonti la tutan historion nunMi ne volas aŭdi la tutan historion.

Rilate la duan demandon, Mi ne estas tiel certa pri la signifo kiun vi deziras komuniki. La kutima traduko de 'Wait!' estas 'Atendu!'.

Alia ebleco estas - 'Paciencu'.

Ĉu la patrino ne scias kial oni devas atendi?
La knabino demandas multajn demandojn, kaj la patrino diris al sxi "Wait!" por, ke sxi ne demandu "kial" ree.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 26 มกราคม 2013, 21:28:19

La knabino demandas multajn demandojn, kaj la patrino diris al sxi "Wait!" por, ke sxi ne demandu "kial" ree.
Tiam, eble 'Ĉesu!'

กลับไปด้านบน