Skip to the content

Pri la japana lingvo

by Aaron94, February 4, 2013

Messages: 22

Language: Esperanto

Aaron94 (User's profile) February 4, 2013, 3:04:09 AM

Antaŭ du tagoj, mi komencis lerni la japanan lingvon. Mi havas komencantan demandon: Mi provis ŝanĝi "mi ŝatas..."
(私は...好む) al "mi ne ŝatas..."
Mi prilegis gramatikon per Interreto, se mi komprenas korekte, oni aldonas あない por ŝanĝi signifi "ne"
Mi skribis 私は犬をこのあない. Kiel estas tiu malĝusta?
La japana lingvo frustras al mi. :/

Tjeri (User's profile) February 4, 2013, 7:03:43 AM

La negativa formo de 好む estas 好まない.
Sed por diri, ke vi ne ŝatas hundojn, nur diru 犬が嫌いです。

Aaron94 (User's profile) February 4, 2013, 10:08:57 PM

Estas ne grava diri "私"? Ĉu oni ĵus diras ŝatas hundojn kaj io scius ke mi signifas "mi"?

Aubright (User's profile) February 5, 2013, 1:33:29 AM

En la japana lingvo la vorto "mi" estas grava.
Se vi estus juna knabo/ juna viro, vi (ĝenerale) dirus 僕 aŭ 俺 (tamen 俺 estas tre malformala vorto).
Se vi estus virino aŭ se vi havus serioza laboro vi (ĝenerale) dirus 私.

Tamen Esceptoj ekzistas.

(Mi estas komencanto do ĉi tio mesaĝo probable havas multe da erarojn.)

scorpjke (User's profile) February 5, 2013, 10:29:40 AM

Aaron94:Antaŭ du tagoj, mi komencis lerni la japanan lingvon. Mi havas komencantan demandon: Mi provis ŝanĝi "mi ŝatas..."
(私は...好む) al "mi ne ŝatas..."
Mi prilegis gramatikon per Interreto, se mi komprenas korekte, oni aldonas あない por ŝanĝi signifi "ne"
Mi skribis 私は犬をこのあない. Kiel estas tiu malĝusta?
La japana lingvo frustras al mi. :/
Jen frazformo por esprimi ŝaton:

A は B が 好き です = A ŝatas B-on.

La ag-vorto en ĉi-frazo estas です, do por diri "ne ŝati" vi devas ŝanĝi vorton です al じゃありません (tiu estas ĝia nea formo).

A は B が 好き じゃありません。 = A ne ŝatas B-on.

Krome estas vorto 嫌い (きらい), kiu estas malo de 好き. Do

A は B が 嫌い です。 = A malŝatas B-on.

Vi devas komenci lernadon ekde aĵ-vortoj kaj aĵ-ec-vortoj, kaj ne uzu japanajn vortarojn, ĉar ili havas multajn ne-necesajn (al komencanto) vortojn kiel 好む. Estus plej bone, se vi lernus ĝin laŭ iu bona lernolibro.

Junpe (User's profile) February 5, 2013, 6:35:33 PM

Aaron94:Estas ne grava diri "私"? Ĉu oni ĵus diras ŝatas hundojn kaj io scius ke mi signifas "mi"?
Jes.

Jen neformala maniero diri "mi sxatas hundojn" kaj "mi ne sxatas hundojn":

犬が好き。

犬が好きじゃない。

Aaron94 (User's profile) February 10, 2013, 5:03:41 AM

Ĉu 好きじゃない kaj 好きじゃありません havas la saman signifon?

Tjeri (User's profile) February 10, 2013, 8:01:07 AM

Jes, nur la lingva nivelo malsamas.

Blanka Meduzo (User's profile) February 10, 2013, 1:47:21 PM

Aaron94:Antaŭ du tagoj, mi komencis lerni la japanan lingvon. Mi havas komencantan demandon: Mi provis ŝanĝi "mi ŝatas..."
(私は...好む) al "mi ne ŝatas..."
Mi prilegis gramatikon per Interreto, se mi komprenas korekte, oni aldonas あない por ŝanĝi signifi "ne"
Mi skribis 私は犬をこのあない. Kiel estas tiu malĝusta?
La japana lingvo frustras al mi. :/
Vi duone pravas.
Pri "-mu" finaj verboj:
Simple pozitive "konom-u", negative "konom-anai". 好む 好まない

飲む 飲まない (trinkas; ne trinkas)
nomu, nomanai

噛む 噛まない (maĉas; ne maĉas)
kamu, kamanai

読む 読まない (legas; ne legas)
yomu, yomanai

踏む 踏まない (tretas aŭ meti piedon; ne tretas)
f(h)umu, fumanai

ktp.

頑張ってください!(gambatte kudasai) Strebu!

Aaron94 (User's profile) February 11, 2013, 12:47:24 AM

Dankegon! Ĉu per "anai" oni povas ŝanĝi ian ajn verbojn se ĝi havas -u finon?

Back to the top