前往目錄

Kiel traduki la anglan vorton cassock?

貼文者: ora knabo, 2013年2月8日

訊息: 4

語言: Esperanto

ora knabo (顯示個人資料) 2013年2月8日下午7:57:47

Saluton

Mi bezonas tradukon de la angla vorto cassock. Ĉu vi havas iun ideon? Mi trovis la vorton "sutano", sed ĉu vi vere scius pri kio temas se vi trovus ĝin en iu teksto? Eble pastrorobo, robo de pastro?

myris (顯示個人資料) 2013年2月8日下午9:01:15

ora knabo:
Mi bezonas tradukon de la angla vorto cassock. Ĉu vi havas iun ideon? Mi trovis la vorton "sutano", sed ĉu vi vere scius pri kio temas se vi trovus ĝin en iu teksto? Eble pastrorobo, robo de pastro?
Mi vere scius pri kio temas ĉar la franca vorto estas soutane. Estus pli malfacile por mi diveni,se tio estus kasokomantijo.

Chainy (顯示個人資料) 2013年2月9日上午2:31:59

ora knabo: Mi trovis la vorton "sutano", sed ĉu vi vere scius pri kio temas se vi trovus ĝin en iu teksto?
"Sutano" ja troveblas en Vortaro.net kaj ReVo, do se oni ne scias tiun vorton, oni povas facile ekscii ĝian signifon.

ora knabo:Eble pastrorobo, robo de pastro?
Tiuj vortoj ankaŭ estas bonaj - fakte en ĉiutaga parolado mi suspektas, ke ankaŭ en la angla multaj ja uzus la vorton 'robe'.

En la Lernu-vortaro (Angla-Eo), mi aldonis:
cassock/soutane = sutano, robo de pastro
sutano = cassock, soutane

Sergxio (顯示個人資料) 2013年3月3日上午8:19:40

en UrainaRusa lingvo oni uzas vorto 'Sutana' do uzado de 'sutano' esperante estas bone

回到上端