Zum Inhalt

Tria-persona pronomo de nekonata sekso --- en via lingvo

von zan, 20. Februar 2013

Beiträge: 32

Sprache: Esperanto

zan (Profil anzeigen) 23. Februar 2013 09:33:51

maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon.
Mi ja demandis por kontraŭi riisom. Kiel oni diras en naturaj lingvoj, tio estu grava por Esperanto. Naturaj lingvoj laŭbezone kreadas novajn pronomojn? Se ne, ankaŭ Esperanto ne faru tion.

Triapersonaj pronomoj devenas de demonstrativo almenaŭ en viaj lingvoj ĉi tie. La japana "kare" ankaŭ devenas de "tiu".

Lingvoj, kiuj havas genron, ankaŭ genre diferencigas demonstrativojn nur pro gramatiko. Mi pensas, ke ne estis seksismo almenaŭ en malnovega epoko.
Kelkaj lingvoj gramatike diferencigas homon de nehomoj.

Pro tio mi opinias, ke en Esperanto sufiĉas nur li kaj ĝi.

Demandu la unuan personon, kiun vi renkontos en la vilaĝo. (Li?Ŝi?) ĝuste respondos al vi.

Ĉu la ( ) estas ŝi, kiam la vorto persono estas femala substantivo en la germana? Se jes, mi pensas, ke la germana estas gramatike logika lingvo sen seksismo. Same Esperanto oni povas uzi lin sen seksismo.

darkweasel (Profil anzeigen) 23. Februar 2013 15:04:13

zan:
Ĉu la ( ) estas ŝi, kiam la vorto persono estas femala substantivo en la germana?
Jes.
zan:
Se jes, mi pensas, ke la germana estas gramatike logika lingvo sen seksismo.
Mi konsentas kun vi. Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ... senkulpa.gif sed jen iom alia temo.
zan:
Same Esperanto oni povas uzi lin sen seksismo.
Eble, sed ja estas diferenco - Esperanto ne havas gramatikan genron.

Urho (Profil anzeigen) 23. Februar 2013 16:03:10

En la finna lingvo ekzistas jene
  • hän [hæn] = li, ŝi
En Esperanto mi iam uzus vorton
  • ŝli = ŝi aŭ li; do finne hän [hæn]

myris (Profil anzeigen) 23. Februar 2013 16:11:43

darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...
Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....

Demian (Profil anzeigen) 23. Februar 2013 18:34:38

maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".
Mi vidis tiun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.



Mi vidis iun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.

myris (Profil anzeigen) 24. Februar 2013 14:45:38

zan:En Esperanto oni uzas "li aŭ ŝi" (aŭ laŭplaĉe alie), kiam oni ne scias ties sekson.
Kiel vi diras en via lingvo?
La franca havas du genrojn.Ni diras, kiam ni uzas la pronomojn sole:
Viro: lui = li
Virino: elle = ŝi
Viroj: eu x = ili
Virinoj: elles = ili
Nekonata sekso: cette personne = tiu homo
Sed, se ni uzas tiujn pronomoj kiel subjekto de frazoj, ni uzas il(li) , elle( ŝi), ils ((ili, viroj), elles( ili ,virinoj)

myris (Profil anzeigen) 24. Februar 2013 14:57:58

En la saĥa (lingvo de Jakutio, regiono de Rusio), oni uzas por ambaŭ sekso кини (kini) kiun oni povas uzi kiel subjekto de frazo. La pronomo Ili estas кинилэр (kiniler).kies sufikso, ler, estas la sama, kiel en la turka.

myris (Profil anzeigen) 24. Februar 2013 15:10:46

En la volofa (unu lingvo en Senegalo), oni diras moom por ambaŭ sekso, sed, kiel subjekto de ĉefverbo, oni uzas aliajn vortojn laŭ la senso aŭ la tempo.Ekz. dem = iri
Li/ŝi iras: mu ngiy dem aŭ dafay dem
Li/ŝi iris: dem na
Li/ŝi iros: dina dem
Li/ŝi ne iros: du dem...ktp.
Kiu asertis , ke esperanto estas malfacila lingvo?

darkweasel (Profil anzeigen) 24. Februar 2013 15:49:14

myris:
darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...
Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....
En la germana ni bonŝance ne havas tiun "problemon" ĉe pluralaj pronomoj, sed ja ĉe singularaj: jeder und jede = "ĉiu kaj ĉiuino". Iuj nelegeble mallongigas tion al jede(r), jedeR, jede_r aŭ similaj strangegaĵoj - ne demandu min pri la logiko malantaŭ tiuj skribmanieroj, ĉar tiel absurdajn argumentojn mi eĉ ne povas priskribe ripeti sen skuadi mian kapon kaj ĉagreniĝi pro la stulteco de iuj el miaj samlingvanoj. senkulpa.gif

Cetere, interese "kato" estas baze "ingenra" vorto en la germana. Se esti konsekvencaj, necesus do diri ion kiel "katoj kaj virkatoj" ...

troyshadow (Profil anzeigen) 26. Februar 2013 18:54:04

en la rusa ekzistas tri triapersonaj pronomoj laux tri genroj:la vira-он,la ina-она,la neuxtra-оно;
kiam ies genro ne estas konata,sed tiu certe estas homo,ni uzas viran genron,p.e. la vortoj кто-'kiu' кто-то-'iu' konsekvas aliajn vortojn kun viraj genraj afiksoj;
en 'oficiala parolo' oni uzas 'неизвестное лицо',kiam temas pri nekonata persono,kaj tiu havas la neuxtran genron.

Zurück nach oben