Al la enhavo

Tria-persona pronomo de nekonata sekso --- en via lingvo

de zan, 2013-februaro-20

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2013-februaro-23 16:03:10

En la finna lingvo ekzistas jene
  • hän [hæn] = li, ŝi
En Esperanto mi iam uzus vorton
  • ŝli = ŝi aŭ li; do finne hän [hæn]

myris (Montri la profilon) 2013-februaro-23 16:11:43

darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...
Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....

Demian (Montri la profilon) 2013-februaro-23 18:34:38

maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".
Mi vidis tiun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.



Mi vidis iun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.

myris (Montri la profilon) 2013-februaro-24 14:45:38

zan:En Esperanto oni uzas "li aŭ ŝi" (aŭ laŭplaĉe alie), kiam oni ne scias ties sekson.
Kiel vi diras en via lingvo?
La franca havas du genrojn.Ni diras, kiam ni uzas la pronomojn sole:
Viro: lui = li
Virino: elle = ŝi
Viroj: eu x = ili
Virinoj: elles = ili
Nekonata sekso: cette personne = tiu homo
Sed, se ni uzas tiujn pronomoj kiel subjekto de frazoj, ni uzas il(li) , elle( ŝi), ils ((ili, viroj), elles( ili ,virinoj)

myris (Montri la profilon) 2013-februaro-24 14:57:58

En la saĥa (lingvo de Jakutio, regiono de Rusio), oni uzas por ambaŭ sekso кини (kini) kiun oni povas uzi kiel subjekto de frazo. La pronomo Ili estas кинилэр (kiniler).kies sufikso, ler, estas la sama, kiel en la turka.

myris (Montri la profilon) 2013-februaro-24 15:10:46

En la volofa (unu lingvo en Senegalo), oni diras moom por ambaŭ sekso, sed, kiel subjekto de ĉefverbo, oni uzas aliajn vortojn laŭ la senso aŭ la tempo.Ekz. dem = iri
Li/ŝi iras: mu ngiy dem aŭ dafay dem
Li/ŝi iris: dem na
Li/ŝi iros: dina dem
Li/ŝi ne iros: du dem...ktp.
Kiu asertis , ke esperanto estas malfacila lingvo?

darkweasel (Montri la profilon) 2013-februaro-24 15:49:14

myris:
darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...
Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....
En la germana ni bonŝance ne havas tiun "problemon" ĉe pluralaj pronomoj, sed ja ĉe singularaj: jeder und jede = "ĉiu kaj ĉiuino". Iuj nelegeble mallongigas tion al jede(r), jedeR, jede_r aŭ similaj strangegaĵoj - ne demandu min pri la logiko malantaŭ tiuj skribmanieroj, ĉar tiel absurdajn argumentojn mi eĉ ne povas priskribe ripeti sen skuadi mian kapon kaj ĉagreniĝi pro la stulteco de iuj el miaj samlingvanoj. senkulpa.gif

Cetere, interese "kato" estas baze "ingenra" vorto en la germana. Se esti konsekvencaj, necesus do diri ion kiel "katoj kaj virkatoj" ...

troyshadow (Montri la profilon) 2013-februaro-26 18:54:04

en la rusa ekzistas tri triapersonaj pronomoj laux tri genroj:la vira-он,la ina-она,la neuxtra-оно;
kiam ies genro ne estas konata,sed tiu certe estas homo,ni uzas viran genron,p.e. la vortoj кто-'kiu' кто-то-'iu' konsekvas aliajn vortojn kun viraj genraj afiksoj;
en 'oficiala parolo' oni uzas 'неизвестное лицо',kiam temas pri nekonata persono,kaj tiu havas la neuxtran genron.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-februaro-26 19:47:03

Ankaŭ la sveda havas similajn problemojn kiel aliaj lingvoj. Ekde 40 jaroj oni provas importi la neutran pronomon "hen" (hän) de la finna.
Esperanto ne havas tiajn problemojn, ĉar Esperanto ĉiam povas uzi la genroneuxtran vorton "ĝi".

BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2013-februaro-27 21:44:50

en la angla oni uzas "they." iuj rigardas tion malĝusta, sed ĝi havas longan historion de uzo, eĉ de nia plej konata kaj amata verkisto Shakespeare. http://en.wikipedia.org/wiki/Singular_they

estas iom amuze, sed mi kredas ke la misregulo, ke oni ne uzu la singularan "they", okazis pro la influo de eksteraj lingvoj.

Reen al la supro