メッセージ: 30
言語: Esperanto
Urho (プロフィールを表示) 2013年2月23日 16:03:10
- hän [hæn] = li, ŝi
- ŝli = ŝi aŭ li; do finne hän [hæn]
myris (プロフィールを表示) 2013年2月23日 16:11:43
darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....
Demian (プロフィールを表示) 2013年2月23日 18:34:38
maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".Mi vidis tiun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.
aŭ
Mi vidis iun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.
myris (プロフィールを表示) 2013年2月24日 14:45:38
zan:En Esperanto oni uzas "li aŭ ŝi" (aŭ laŭplaĉe alie), kiam oni ne scias ties sekson.La franca havas du genrojn.Ni diras, kiam ni uzas la pronomojn sole:
Kiel vi diras en via lingvo?
Viro: lui = li
Virino: elle = ŝi
Viroj: eu x = ili
Virinoj: elles = ili
Nekonata sekso: cette personne = tiu homo
Sed, se ni uzas tiujn pronomoj kiel subjekto de frazoj, ni uzas il(li) , elle( ŝi), ils ((ili, viroj), elles( ili ,virinoj)
myris (プロフィールを表示) 2013年2月24日 14:57:58
myris (プロフィールを表示) 2013年2月24日 15:10:46
Li/ŝi iras: mu ngiy dem aŭ dafay dem
Li/ŝi iris: dem na
Li/ŝi iros: dina dem
Li/ŝi ne iros: du dem...ktp.
Kiu asertis , ke esperanto estas malfacila lingvo?
darkweasel (プロフィールを表示) 2013年2月24日 15:49:14
myris:En la germana ni bonŝance ne havas tiun "problemon" ĉe pluralaj pronomoj, sed ja ĉe singularaj: jeder und jede = "ĉiu kaj ĉiuino". Iuj nelegeble mallongigas tion al jede(r), jedeR, jede_r aŭ similaj strangegaĵoj - ne demandu min pri la logiko malantaŭ tiuj skribmanieroj, ĉar tiel absurdajn argumentojn mi eĉ ne povas priskribe ripeti sen skuadi mian kapon kaj ĉagreniĝi pro la stulteco de iuj el miaj samlingvanoj.darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....
Cetere, interese "kato" estas baze "ingenra" vorto en la germana. Se esti konsekvencaj, necesus do diri ion kiel "katoj kaj virkatoj" ...
troyshadow (プロフィールを表示) 2013年2月26日 18:54:04
kiam ies genro ne estas konata,sed tiu certe estas homo,ni uzas viran genron,p.e. la vortoj кто-'kiu' кто-то-'iu' konsekvas aliajn vortojn kun viraj genraj afiksoj;
en 'oficiala parolo' oni uzas 'неизвестное лицо',kiam temas pri nekonata persono,kaj tiu havas la neuxtran genron.
Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年2月26日 19:47:03
Esperanto ne havas tiajn problemojn, ĉar Esperanto ĉiam povas uzi la genroneuxtran vorton "ĝi".
BenjamenoPoeto (プロフィールを表示) 2013年2月27日 21:44:50
estas iom amuze, sed mi kredas ke la misregulo, ke oni ne uzu la singularan "they", okazis pro la influo de eksteraj lingvoj.