پستها: 32
زبان: Esperanto
zan (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2013، 9:33:51
maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon.Mi ja demandis por kontraŭi riisom. Kiel oni diras en naturaj lingvoj, tio estu grava por Esperanto. Naturaj lingvoj laŭbezone kreadas novajn pronomojn? Se ne, ankaŭ Esperanto ne faru tion.
Triapersonaj pronomoj devenas de demonstrativo almenaŭ en viaj lingvoj ĉi tie. La japana "kare" ankaŭ devenas de "tiu".
Lingvoj, kiuj havas genron, ankaŭ genre diferencigas demonstrativojn nur pro gramatiko. Mi pensas, ke ne estis seksismo almenaŭ en malnovega epoko.
Kelkaj lingvoj gramatike diferencigas homon de nehomoj.
Pro tio mi opinias, ke en Esperanto sufiĉas nur li kaj ĝi.
Demandu la unuan personon, kiun vi renkontos en la vilaĝo. (Li?Ŝi?) ĝuste respondos al vi.
Ĉu la ( ) estas ŝi, kiam la vorto persono estas femala substantivo en la germana? Se jes, mi pensas, ke la germana estas gramatike logika lingvo sen seksismo. Same Esperanto oni povas uzi lin sen seksismo.
darkweasel (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2013، 15:04:13
zan:Jes.
Ĉu la ( ) estas ŝi, kiam la vorto persono estas femala substantivo en la germana?
zan:Mi konsentas kun vi. Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ... sed jen iom alia temo.
Se jes, mi pensas, ke la germana estas gramatike logika lingvo sen seksismo.
zan:Eble, sed ja estas diferenco - Esperanto ne havas gramatikan genron.
Same Esperanto oni povas uzi lin sen seksismo.
Urho (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2013، 16:03:10
- hän [hæn] = li, ŝi
- ŝli = ŝi aŭ li; do finne hän [hæn]
myris (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2013، 16:11:43
darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....
Demian (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2013، 18:34:38
maratonisto:En Esperanto oni proponis uzi "ri" kiel persona pronomo de tria persono kun nekonata sekso. Laŭ mi estus bone vaste uzi ĝin ĉar ĝi pliriĉigus la lingvon. Ekzemplo "Mi vidis rin malproksime. Tiom malproksime, ke ne rekonis rian sekson".Mi vidis tiun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.
aŭ
Mi vidis iun malproksime. Tiom malproksime, ke mi ne rekonis ties sekson.
myris (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2013، 14:45:38
zan:En Esperanto oni uzas "li aŭ ŝi" (aŭ laŭplaĉe alie), kiam oni ne scias ties sekson.La franca havas du genrojn.Ni diras, kiam ni uzas la pronomojn sole:
Kiel vi diras en via lingvo?
Viro: lui = li
Virino: elle = ŝi
Viroj: eu x = ili
Virinoj: elles = ili
Nekonata sekso: cette personne = tiu homo
Sed, se ni uzas tiujn pronomoj kiel subjekto de frazoj, ni uzas il(li) , elle( ŝi), ils ((ili, viroj), elles( ili ,virinoj)
myris (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2013، 14:57:58
myris (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2013، 15:10:46
Li/ŝi iras: mu ngiy dem aŭ dafay dem
Li/ŝi iris: dem na
Li/ŝi iros: dina dem
Li/ŝi ne iros: du dem...ktp.
Kiu asertis , ke esperanto estas malfacila lingvo?
darkweasel (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2013، 15:49:14
myris:En la germana ni bonŝance ne havas tiun "problemon" ĉe pluralaj pronomoj, sed ja ĉe singularaj: jeder und jede = "ĉiu kaj ĉiuino". Iuj nelegeble mallongigas tion al jede(r), jedeR, jede_r aŭ similaj strangegaĵoj - ne demandu min pri la logiko malantaŭ tiuj skribmanieroj, ĉar tiel absurdajn argumentojn mi eĉ ne povas priskribe ripeti sen skuadi mian kapon kaj ĉagreniĝi pro la stulteco de iuj el miaj samlingvanoj.darkweasel: Sed multaj germanlingvaj inistoj ne konsentas kun vi, kaj laŭplaĉe ignoras lingvajn faktojn por pravigi strangaĵojn kiel "studentoj kaj studentinoj" ...Ni havas la saman situacion en la franca.Anstataŭ la simpla "merci à tous", ni nun aŭdas "merci à toutes et à tous" (Dankon al ĉiuj). Eble baldaŭ ni legos: Tiu ĝardeno estas malpermesita al la hundinoj kaj hundoj....
Cetere, interese "kato" estas baze "ingenra" vorto en la germana. Se esti konsekvencaj, necesus do diri ion kiel "katoj kaj virkatoj" ...
troyshadow (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2013، 18:54:04
kiam ies genro ne estas konata,sed tiu certe estas homo,ni uzas viran genron,p.e. la vortoj кто-'kiu' кто-то-'iu' konsekvas aliajn vortojn kun viraj genraj afiksoj;
en 'oficiala parolo' oni uzas 'неизвестное лицо',kiam temas pri nekonata persono,kaj tiu havas la neuxtran genron.