Skip to the content

Dusencaj vortoj

by fizikisto, February 24, 2013

Messages: 13

Language: Esperanto

fizikisto (User's profile) February 24, 2013, 5:54:19 PM

Mi cerbumis iomete por trovi kelkajn dusencajn vortojn:

aĉeti = aĉ-et-i = Esti ne tre abomena
aventuro = aven-turo = Konstruaĵo el greno
domaĝa = dom-aĝa = Maljuna kiel konstruaĵo
fenestro = fen-estro = Superulo de harsekigiloj
kolego = kol-eg-o = Korpoparto de ĝirafo
kulero = kul-er-o = Parto de insekto
menstruo = mens-truo = Cerba difekto
okulo = ok-ulo = Homo kiu validas pluraj
papero = pap-er-o = Parto de la Papo
vespero = vesp-er-o = Parto de insekto
vesperto = ve-sperto = Scio pri doloro
vetero = vet-er-o = Parto de veto
vidvino = vid-vino = Trinkaĵo kiun oni perceptas per okulo

Ĉu vi trovas aŭ jam scias pliajn ekzemplojn?

marcuscf (User's profile) February 24, 2013, 6:09:13 PM

Eblas krei amuzajn rakontojn kaj spritaĵojn per tio ridulo.gif
Mi jan konis kelkajn el ili, kaj estis ridetige imagi aven-turon. ridego.gif

darkweasel (User's profile) February 24, 2013, 8:09:10 PM

Jes ja ...

flipe (User's profile) February 25, 2013, 7:11:05 PM

fizikisto:Ĉu vi trovas aŭ jam scias pliajn ekzemplojn?
Mi jam konis pri "kolego" ĉar mi jam legis spritâjon pri tia vorto, sed iuj el ili estas vere, tre amuza! HO.. am-uza! lango.gif

Altebrilas (User's profile) March 4, 2013, 2:01:05 PM

"internacia", ktp.

Bedaŭrinde, oni trovas multege da tiaj ekzemploj kiam oni provas analizi esperanton perkomputile. Oni povas aldoni kroman regulon (oni elektu prefere la analizon kun malplej multe da morfemoj), sed tio ne ĉiam eblas, kiam temas pri rara vorto.

Ekz: Ĉu radaro estas radar-o (detektilo) aŭ rad-aro (aro de radoj, kiel en horloĝo)?

jchthys (User's profile) March 13, 2013, 12:00:51 AM

Kaj jen (en la angla forumo, sed vi povas kompreni la plejparton) alia fadeno pri tio. Amuzega.

maratonisto (User's profile) March 16, 2013, 9:37:51 AM

Ekzistas ankaŭ dusencaj diraĵoj:

- Karulo mia, Vi promesis edzinrobon sur mi.
- Sur Vi mi povis promesi ĉion.

EN3AS_87 (User's profile) March 18, 2013, 2:30:43 PM

tre amuza
am'uz'a = kion oni povas uzi ame.

Sxak (User's profile) March 22, 2013, 7:20:22 AM

fizikisto:
Ĉu vi trovas aŭ jam scias pliajn ekzemplojn?
forfikulo
manĉuro

Koracio (User's profile) March 23, 2013, 8:45:43 PM

Se la neĝo kovras ĉiun, estas la trafiko tra-fiko.

Back to the top