Poruke: 13
Jezik: Esperanto
fizikisto (Prikaz profila) 24. veljače 2013. 17:54:19
aĉeti = aĉ-et-i = Esti ne tre abomena
aventuro = aven-turo = Konstruaĵo el greno
domaĝa = dom-aĝa = Maljuna kiel konstruaĵo
fenestro = fen-estro = Superulo de harsekigiloj
kolego = kol-eg-o = Korpoparto de ĝirafo
kulero = kul-er-o = Parto de insekto
menstruo = mens-truo = Cerba difekto
okulo = ok-ulo = Homo kiu validas pluraj
papero = pap-er-o = Parto de la Papo
vespero = vesp-er-o = Parto de insekto
vesperto = ve-sperto = Scio pri doloro
vetero = vet-er-o = Parto de veto
vidvino = vid-vino = Trinkaĵo kiun oni perceptas per okulo
Ĉu vi trovas aŭ jam scias pliajn ekzemplojn?
marcuscf (Prikaz profila) 24. veljače 2013. 18:09:13
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi jan konis kelkajn el ili, kaj estis ridetige imagi aven-turon.
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
darkweasel (Prikaz profila) 24. veljače 2013. 20:09:10
flipe (Prikaz profila) 25. veljače 2013. 19:11:05
fizikisto:Ĉu vi trovas aŭ jam scias pliajn ekzemplojn?Mi jam konis pri "kolego" ĉar mi jam legis spritâjon pri tia vorto, sed iuj el ili estas vere, tre amuza! HO.. am-uza!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Altebrilas (Prikaz profila) 4. ožujka 2013. 14:01:05
Bedaŭrinde, oni trovas multege da tiaj ekzemploj kiam oni provas analizi esperanton perkomputile. Oni povas aldoni kroman regulon (oni elektu prefere la analizon kun malplej multe da morfemoj), sed tio ne ĉiam eblas, kiam temas pri rara vorto.
Ekz: Ĉu radaro estas radar-o (detektilo) aŭ rad-aro (aro de radoj, kiel en horloĝo)?
jchthys (Prikaz profila) 13. ožujka 2013. 00:00:51
maratonisto (Prikaz profila) 16. ožujka 2013. 09:37:51
- Karulo mia, Vi promesis edzinrobon sur mi.
- Sur Vi mi povis promesi ĉion.
EN3AS_87 (Prikaz profila) 18. ožujka 2013. 14:30:43
am'uz'a = kion oni povas uzi ame.
Sxak (Prikaz profila) 22. ožujka 2013. 07:20:22
fizikisto:forfikulo
Ĉu vi trovas aŭ jam scias pliajn ekzemplojn?
manĉuro
Koracio (Prikaz profila) 23. ožujka 2013. 20:45:43