Към съдържанието

En aŭ ĉe

от PosmoX, 01 март 2013

Съобщения: 6

Език: Esperanto

PosmoX (Покажи профила) 01 март 2013, 19:47:50

Kiel mi devas diri ĉi tion?

Mi loĝas en la Bonaero aŭ Mi loĝas ĉe la Bonaero.

Ĉu estas ambaŭ bone aŭ nur unu?

darkweasel (Покажи профила) 01 март 2013, 19:57:21

en Bonaero (sen difina artikolo)

Hobinho (Покажи профила) 01 март 2013, 22:50:28

Se oni volas diri pri onia laboro. Ĉu vi diris:

Mi laboras en fabrisko aŭ Mi laboras ĉe fabrisko.

Tjeri (Покажи профила) 02 март 2013, 06:33:09

Kion oni riskas manĝinte fabojn? lango.gif

Oni kutime laboras en fabriko.
Ĉe montras tutproksimecon, tuŝecon. Se iu laboras ĉe fabriko, tio signifas, ke li ne laboras en ĝi. Ekzemple: se iu farbisto devas farbi la muron de fabriko, oni tiam povas diri, ke li laboras ĉe la fabriko.

PosmoX (Покажи профила) 06 март 2013, 20:30:17

Du, mi loĝas en Bonaero.

Dankon al ĉiuj.

kaŝperanto (Покажи профила) 12 март 2013, 02:09:12

Tjeri:Kion oni riskas manĝinte fabojn? lango.gif

Oni kutime laboras en fabriko.
Ĉe montras tutproksimecon, tuŝecon. Se iu laboras ĉe fabriko, tio signifas, ke li ne laboras en ĝi. Ekzemple: se iu farbisto devas farbi la muron de fabriko, oni tiam povas diri, ke li laboras ĉe la fabriko.
hahaha, oni neniam scias komplete, kion oni riskas manĝinte fabojn. Mi ne scias pri vin, sed mi fabriskas kiam ajn mi manĝas fabojn. ridego.gif

Pri la ĉefafero, mi konsentas ke ĉe signifas proksimecon, kaj en signifas staton de ene esti.

Обратно нагоре