Al la enhavo

Morphing/shapeshifting

de Roberto12, 2013-marto-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2013-marto-11 13:38:16

Saluton. Mi serĉas tradukon por la (angla) vorto "morph" aŭ "shapeshift", kiu priskribas situacion kie aĵo - ekz. homa korpo - ŝanĝas en alian formon laŭgrade kaj kutime rapide. Jen video kiu montras ĉi tiun (malrapide)

Clinton kaj Arnie

La plej bonaj vortoj kiujn mi trovis ĉi tie kaj en ReVo estas "aliformiĝo" kaj "transformo", sed mi scivolas ĉu ĉi tiuj estas nesufiĉe precizaj. Guglo-traduko enhavas la vorton "morfo" sed mi ne scias ĉu ĝi estas oficiala.

jchthys (Montri la profilon) 2013-marto-11 15:12:43

metamorfozo (pruntvorto) aŭ formŝanĝado taŭgus.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-marto-12 01:42:58

Mi ŝatas la propono de jchthys, de "formŝanĝado". Vi eĉ uzas "formŝanĝanta" aŭ "formŝanĝanto", depende. Ankaŭ estas "korpŝanĝado".

Vere, per la animo Esperanta, uzeblas ĉia formo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2013-marto-12 11:11:52

Mi kredas ke "metamorfozo" havas iom malsaman signifon, sed "formŝanĝo" kaj "korpŝanĝo" ŝajnas bonaj al mi. Dankon.

Reen al la supro