前往目錄

Morphing/shapeshifting

貼文者: Roberto12, 2013年3月11日

訊息: 4

語言: Esperanto

Roberto12 (顯示個人資料) 2013年3月11日下午1:38:16

Saluton. Mi serĉas tradukon por la (angla) vorto "morph" aŭ "shapeshift", kiu priskribas situacion kie aĵo - ekz. homa korpo - ŝanĝas en alian formon laŭgrade kaj kutime rapide. Jen video kiu montras ĉi tiun (malrapide)

Clinton kaj Arnie

La plej bonaj vortoj kiujn mi trovis ĉi tie kaj en ReVo estas "aliformiĝo" kaj "transformo", sed mi scivolas ĉu ĉi tiuj estas nesufiĉe precizaj. Guglo-traduko enhavas la vorton "morfo" sed mi ne scias ĉu ĝi estas oficiala.

jchthys (顯示個人資料) 2013年3月11日下午3:12:43

metamorfozo (pruntvorto) aŭ formŝanĝado taŭgus.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2013年3月12日上午1:42:58

Mi ŝatas la propono de jchthys, de "formŝanĝado". Vi eĉ uzas "formŝanĝanta" aŭ "formŝanĝanto", depende. Ankaŭ estas "korpŝanĝado".

Vere, per la animo Esperanta, uzeblas ĉia formo.

Roberto12 (顯示個人資料) 2013年3月12日上午11:11:52

Mi kredas ke "metamorfozo" havas iom malsaman signifon, sed "formŝanĝo" kaj "korpŝanĝo" ŝajnas bonaj al mi. Dankon.

回到上端