Mergi la conținut

Novaj vortoj

de fstphane, 12 martie 2013

Contribuții/Mesaje: 57

Limbă: Esperanto

Altebrilas (Arată profil) 1 mai 2013, 20:07:31

@rundvlp:

Saluton, Samideano!

Kompreneble iuj vortoj estus tradukeblaj per kunmetaĵoj, sed ĉu la tuta kuracista vortaro povas esti tiel traktita? Kiu procentaĵo de neologismoj restas nepraj? 0%? 10%? 50%? 90%?

fajrkapo (Arată profil) 3 mai 2013, 20:10:51

Ferdinand Cesarano:"Moleco" kaj "dureco" nomas du apartajn trajojn. Nova tuko estas mola; dum ŝtala stango estas dura.

La radikoj "liv-" kaj "trist-" apartenas al la poezia vortstoko. Oni en la poezio ofte havas la bezonon eviti amason tro grandan de la vortoj en mal-. Tial ja havas funkcion "liva" kaj "trista", kaj same "aperta" (kiu signifas "malfermiĝinta" ) kaj "kurta" (kiu signifas "mallonga" ). Sed tio veras sole en la poezio, por krei efekton artan, neniam en la prozo nek en la ĉiutaga lingvaĵo.

La fakvortoj apartenas al lingvotavolo profesia kaj klera. Plue, ili estas jam internaciaj, pro siaj devenoj el la klasikaj lingvoj kaj siaj jamaj pruntiĝoj en pluregaj lingvoj. Ili do estas plenrajtaj Esperantaj vortoj.

Certe eblas uzi la Esperantajn kunmetaĵojn; sed tiaj vortoj kia "korkuracisto" impresas iome infanece. Tiaj vortoj apartenas al la lingvotavolo ege neformala; ili plej taŭgas por klarigi al homo (ĉu infano, ĉu ne) la signifon de la klasikaĵoj.
Tre interese, dankon

Chainy (Arată profil) 3 mai 2013, 22:47:43

Ferdinand Cesarano:"Moleco" kaj "dureco" nomas du apartajn trajojn.
Du apartaj trajtoj? Ĉu tio ne estas iom memevidenta? Same kiel moleco kaj malmoleco.

Ferdinand Cesarano:Certe eblas uzi la Esperantajn kunmetaĵojn; sed tiaj vortoj kia "korkuracisto" impresas iome infanece.
Mi certe ne dirus, ke tiaj kunmetaĵoj estas 'infanecaj'. Eble en aliaj lingvoj ili povus ŝajni tiaj, sed certe ne en Esperanto.

rundvlp (Arată profil) 4 mai 2013, 05:57:45

Chainy:
Ferdinand Cesarano:"Moleco" kaj "dureco" nomas du apartajn trajojn.
Du apartaj trajtoj? Ĉu tio ne estas iom memevidenta? Same kiel moleco kaj malmoleco.

Ferdinand Cesarano:Certe eblas uzi la Esperantajn kunmetaĵojn; sed tiaj vortoj kia "korkuracisto" impresas iome infanece.
Mi certe ne dirus, ke tiaj kunmetaĵoj estas 'infanecaj'. Eble en aliaj lingvoj ili povus ŝajni tiaj, sed certe ne en Esperanto.
Mi samopinias al Chainy;
Al tiuj kiuj parolas la antikvan grekan, tial karadiologio aŭ pediatro impresus al ili infanece!
Ĉar kiam ni dividas laŭ el kie devenas la vortoj, tiam tiuj vortoj aperu, laŭ la samaj perceptebloj.

Plie, Esperanto celas internaciĝaĵon, do kiam oni uzas tiajn fakvortojn, devenintajn el Eŭrop-lingvoj, tiam ili ne estas tuj kompreneblaj al azialingvaj-parolantoj.
Korkuracisto ĉies estas komprenebla, eĉ al tiuj eksterteranoj, kiuj lernus Esperanton!
Ju pli ni Eŭropigos Esperanton, des malpli ĝi internaciĝos, ĉu ne?

Pri impreso, tion mi komprenas. Sed kiam ni elmensigas la antaŭjuĝojn, tiam ni klare vidas la jenon :
a) Kardiologio = kardio+logio -> koro + elstudado => tiu kiu elstudadas la koron. Ĉu li/ŝi estas fakulo prikore?
b) Korkuracisto = koro + kuracisto => tiu kiu kuracas la koron ; klare ni ekkomprenas kion pritraktas la afero.

Kie estas la infaneco en b) ?
Kial a) impresas ne-infanece?
Ĉu ili ne sekvas la saman vortfaradon?

Ne gravas niaj impresoj, estas grava rigardi Esperanton kiel ĝi estu, sen nia unuopa rigardo.

rundvlp (Arată profil) 4 mai 2013, 06:35:35

Ferdinand Cesarano:
La radikoj "liv-" kaj "trist-" apartenas al la poezia vortstoko. Oni en la poezio ofte havas la bezonon eviti amason tro grandan de la vortoj en mal-. Tial ja havas funkcion "liva" kaj "trista", kaj same "aperta" (kiu signifas "malfermiĝinta" ) kaj "kurta" (kiu signifas "mallonga" ). Sed tio veras sole en la poezio, por krei efekton artan, neniam en la prozo nek en la ĉiutaga lingvaĵo.
Mi komprenas tiun argumenton, sed ĝi ŝajnas kiel bela faligilo de kontraŭantoj de la prefisko MAL-.
Kiel la Troja ĉevalo, tiu argumento enigas mensen, la ideo ke la mal-vortoj ne estas taŭgaj vortoj kaj ili estas forlasindaj.

Ĉu angle, tiu vortaro kiu enhavas "dis-" kaj "un" ne taŭgus al la poemarto?
Disappointed, discontented, disgruntled, displeased... unfulfilled, ungratified, unhappy, unsatisfied...

Ĉu france, tiu vortaro kiu enhavas "mal-" ne taŭgus al la poemarto?
Maladresse malaise malapprise maldonne malchance malcommode malentendu malfaçon malfaisant malformation malhabile malhonnête malheureux malintentionné malmené malodorant maltraiter malveillant malversation...

La problemo ne estas la vortaro, sed tiuj kiuj ne povas fariĝi versojn kaj strofojn per la ĝustaj vortoj, do ili memdonas al ili, la rajto krei novvortojn.

kial liv/? Se mi preferus gaŭĉ/, mi verkus per tiu novradiko, kaj mi plezurigi min sen zorgi pri la aliaj.

Permesu al mi rediri tion, kion mi ŝategas en Esperanto.
Danke al la afiksoj, ni nur bezonas malmulte da vortoj enkape. Nia cerbo estas ĝoja ĉar ĝi pensas nur al la konceptoj, kaj poste por esprimi niajn mensojn, la vortfarado faciligas la aferon. Kial malfaciligi, pli pezigi tiun ĉi magian maŝinon?

Male :
Kiam oni malfaciligas iun lingvon, tiam tio estas por gardi ian povon. Tiu afero jam estis studi pri religia, medicina, politika kampo...

rundvlp (Arată profil) 4 mai 2013, 06:42:04

Altebrilas:@rundvlp:

Saluton, Samideano!

Kompreneble iuj vortoj estus tradukeblaj per kunmetaĵoj, sed ĉu la tuta kuracista vortaro povas esti tiel traktita? Kiu procentaĵo de neologismoj restas nepraj? 0%? 10%? 50%? 90%?
Jen grava tasko por la Universala Medicina Esperanto-Asocio !

Espereble ili ne forgesos ĉi tiun flankon
rundvlp:
Mia lasta ekzemplo pri fakaj vortoj,
Kiam mi ĵus estis komencantiĝis, mi subtenis PIV-on.
Nun tute ne!
Ĉar ene de PIV oni trovas tiajn strangajn aferojn kiel dispneon.
Tia fakvorto ne estas interesinda por Esperanto !
Ĉar dis- estas Ea-prefikso, do, kial montri la staton de spirmalfacilo per tiu vorto, kial tutsimple ne uzi missparo?!
PIV estas plenplena de tiaj vortoj, kaj espereble ke ni ne elĉerpos la fakvortaron el ĝi sen antaŭpripensi al tio.

mihxil (Arată profil) 4 mai 2013, 08:07:10

Ferdinand Cesarano:Sed tio veras sole en la poezio, por krei efekton artan, neniam en la prozo nek en la ĉiutaga lingvaĵo.
Se la vortoj ne estas konataj, ili tute efikas neniel. Se ili ja estas konataj, ili ja ankaŭ povus esti uzataj, ankaŭ ekster poezio. Kaj cetere mi trovas poezion kiu dependas de uzo je stranga vortoj por efiko, pompa kaj de dubebla kvalito. Sed tio estas eble persona opinio.

Ferdinand Cesarano:Certe eblas uzi la Esperantajn kunmetaĵojn; sed tiaj vortoj kia "korkuracisto" impresas iome infanece.
Kial? Estas multaj lingvoj kiuj tiel faras. Ĉu tiuj impresas 'infanece'?

Altebrilas (Arată profil) 4 mai 2013, 15:48:47

rundvlp:

Jen grava tasko por la Universala Medicina Esperanto-Asocio !
La vortaro estas tie:
http://vortareto.free.fr/

Sed estas "Larousse médical" plus "o"

(NB: Larousse: fama franca vortaristo)

rundvlp (Arată profil) 4 mai 2013, 17:59:57

Altebrilas:
rundvlp:

Jen grava tasko por la Universala Medicina Esperanto-Asocio !
La vortaro estas tie:
http://vortareto.free.fr/

Sed estas "Larousse médical" plus "o"

(NB: Larousse: fama franca vortaristo)
Mi respektas tiujn taskojn, sed verŝajne ili tro facile tradukis el la franca al Esperanto !
Mi superrigardis kaj trovis strangaĵojn, ekzemple :

Mi estas, francen, "kinésithérapeute" kaj en malmulte da landoj, ni uzas tiun fakvorton.
Plejparte, ni uzas la vorton "fizioterapisto", nur usone estas "physical therapist"
Kaj en tiu vortaro, ili elektis la vorton "kinezoterapeŭto aŭ kinezoterapiisto", kiu tute ne estas internacia.

SED, ili elektis vortfardon kun la sufikso -inflamo anstataŭ -ito (ili menciis tiujn vortojn krampe)
kiu estus pli Esperantema. Bone !

Ankaŭ pri la Pectus Excavatum, kiu estas denaska misformado de la torako, ili ekzemple elektis "funela brusto", kiel oni diras francen.
Kiel en aliaj lingvoj, nomiĝas pectus Excavatum?

Ili elektis "kuniga histo" por "[fr] tissu conjonctif" / "[En] connective tissus"
sed kial uzu konjunktivito, por mencii la okulinflamo de la kuniga histo??

Tia tasko devas esti farite mondskale, kaj ne pere de iuj homoj, krom ili estas kuraĝaj sed ve, ili ne estas sufiĉe signifantoj.
Mi rediras ke mi ege respektas iliajn taskojn, ĉar almenaŭ ili faris ion ajn por kreskigi Esperanton.

Imagu la Universala Medicina Esperanto-Asocio estas signifa mondskale pro tiaj aferoj (ĉar ĝi enhavas multe da laborantoj, kiuj devenas el ĉien) kaj UMEA elektus tiujn grekajn kaj latinajn vortfaradojn, tial nenion mi havos, kiu estos direndaj.

Elekti grekaj aŭ latinaj vortoj, mi ne estas kontraŭulo sed pli kaj pli Esperanto estos Eŭrop-lingvo kaj ne internacia.

mihxil (Arată profil) 5 mai 2013, 05:42:10

Ferdinand Cesarano:Mi dubas ke estas eŭropa lingvo en kiu mankas la kognato de "kardiologo" kaj la kognatoj de la tuta aro de la el-klasik-lingvaj sciencaj vortoj.
La eŭropa lingvo kiun mi plej bone scias estas la nederlanda. Ĝi pli malpli havas la tutan aron de la 'el-klasik-lingvaj' vortoj, sed ili tre ofte tute ne estas la normalaj vortoj, kaj ne uzi ilin favore al pli nederlandaj kombinoj en multaj okazoj tute ne aspektas 'infanece'. Mi konfesu ke pri 'kardiologo' ne estas tiel, kaj 'cardioloog' estas la normala vorto.

Sed la alia ekzemplo 'pediatro' simple estas 'infankuracisto' ('kinderarts' ), kaj tio sonas neniel 'infanece'. Ĝi estas la normala vorto por tio, kaj mi supozas ke ĉiu ĉiam uzus tiun vorton (krom eble la fakuloj mem, mi eĉ ne scias).

Alia bona ekzemplo estas la gramatikaj terminoj, kiuj en la nederlanda havas nederlandajn nomojn. Neniu parolus pri 'substantivo' ('substantief' ), krom eble foje fakuloj (mi ne certas, ĉar mi ne estas lingvisto), sed ĉiu dirus 'zelfstandig naamwoord', kaj tio ne sonas 'infanece'.

Aŭ ni prenu la fakon kiun mi studis. La vorto 'fysica' ekzistas, sed ĝi estas sole uzata en kunmetaĵoj. La normala vorto estas 'natuurkunde' ('naturscienco' ). La universtata studo nomiĝas 'natuurkunde', la vikipedia artikolo nomiĝas 'natuurkunde', ktp. La fako simple, kaj ne 'infanece', nomiĝas 'natuurkunde'. Malgraŭ la ekzisto de la tute neuzata sinomimo 'fysica'.

Ferdinand Cesarano:Hipoteze, se ekzistus tia lingvo en kiu la sola vorto por "kardiologo" estas la kunmetajo de la tiulingvaj vortoj por "koro" kaj "kuracisto", tiuokaze estus ĉe tiu uzado neniu infaneca impreso.
Vi vivas en imagita vero. Mia denaska estas eŭropa lingvo, kiu plejofe eĉ oficiale havas la 'klasikajn' terminojn, sed ankaŭ havas la pli naturajn kunmetaĵojn, kaj mi diras al vi ke uzi tiujn lastajn ofte estas la kutimo, kaj multaj homoj konas nur tiujn lastajn, kaj ke uzi ilin tute ne aspektas infanece.

Kaj mi ankaŭ ne vidas kial estus tiel en esperanto. Vi simple projektas la elitismon de via propra denaska je esperanton.

Ferdinand Cesarano:Sed, en ajna lingvo en kiu ekzistas la kognatoj al la sciencaj vortoj (kaj mi asertas ke tio priskribas ĉiun eŭropan lingvon), impresus egale infance la daŭra evitado de la klaskaĵoj.
Tio do tute simple ne estas vera. Tio ĉi pruvas al mi ke vi fantazias. Ĉar vi simple asertas ion, vi fakte priskribas la nederlandan (la kognatoj ekzistas), sed en multaj okazoj tute ne estas tiel ke la evitado de ili 'aspektus infanece'.

Ferdinand Cesarano:Jen komparo ne temanta pri klaskaĵo: La vorto "flugbesto" estas Esperanta vorto tute bona, tute komprenebla, tute uzinda. Sed, se oni uzus la vorton "flugbeston" ĉiam, tute evitante la vorton "birdo", tio estus decido ege stranga.
Jes, sed ne vere komparebla al la vorto por 'kardiologo'. Birdo estas io tute ĉiutaga.

Înapoi mai sus