K vsebini

Novaj vortoj

od fstphane, 12. marec 2013

Sporočila: 57

Jezik: Esperanto

yyaann (Prikaži profil) 05. maj 2013 18:07:12

Oni "tradukus" klasikaĵon propralingven sole por klarigi al nekonato ĝian signifon. Por plenkreskulo, tio okazas ĉefe ĉe fako ekzota aŭ neofte trovata en la ĉiutaga vivo: "Li estas koniologo." "Kio estas tio?" "Sciencisto kiu studas la polvon."
Sed se uzi kunmetaĵojn, la bezono traduki tute malaperas. Se mi legas en libro "polvostudisto", mi ne bezonas haltigi mian legadon kaj malfermi vortaron.

Krome, la internacieco de la "klasikaĵoj" estas relativa. Ili ne estas memkompreneblaj se via denaska lingvo estas la araba, la ĉina, aŭ la japana inter alie. Ĉu estas vere internacie estigi malegalecon inter la homoj, kiuj naskiĝis kun la "bonaj" lingvoj por kompreni klasikaĵojn, kaj tiuj, kiuj ne estas tiel "bonŝancaj"? Eĉ se klasikaĵoj estas konataj en multaj lingvoj, nur la kunmetaĵoj certigas, ke ĉiuj komprenos vin senprobleme.

mihxil (Prikaži profil) 05. maj 2013 21:20:09

Ferdinand Cesarano:Vian aserton ke ne estas tiel en la nederlanda mi nek dubas nek kontraŭ-argumentas. Sed sciu ke tio estas escepto inter la eŭropa lingvaro. En la aliaj lingvoj, la kognatoj de "kardiologo", "biologio", "fiziko", "adjektivo", k.t.p. estas ne strangaj alt-nivelaj fremdaĵoj, sed ĉiutagaj vortoj konataj de ĉiuj plenkreskuloj.
Tiu kontraŭekzemplo mia ja malverigas vian aserton ke
Ferdinand Cesarano:en ajna lingvo en kiu ekzistas la kognatoj al la sciencaj vortoj (kaj mi asertas ke tio priskribas ĉiun eŭropan lingvon), impresus egale infance la daŭra evitado de la klaskaĵoj.
Tio ne estas vera.

Ferdinand Cesaran:Plej grave: tiuj vortoj, pro sia ekzisto en pluregaj lingvoj, estas internaciaj; tial ili estas vortoj plene Esperantaj, kaj tial ili estas sehezite uzindaj.
Oni rajtas uzi ilin, sed Esperanto ne estas Interlingvao. Kaj Esperanto volas esti simpla kaj kunmetema lingvo. Per tia propagando oni almenaŭ kaptas novulojn. Neniam oni propagandas al novuloj "Vi simple lernu la 'internaciajn radikojn' kaj vi jam povas kompreni esperanton!". Oni diras ke 'vi devas nur lerni kelkajn radikojn' kaj tiam 'per logiko' vi komprenus multon pli!'. Kaj tiam oni ekzemplas 'granda/malgranda'.

Sed nun mi foje iom seniluziite devas konstati ke en Esperanto mi fakte devas pli uzi grek/latin-devenajn pseŭdokunmetaĵojn ol eĉ en mia denaska. Mia denaska lingvo ne malofte pli ŝajnas esti kiel Esperanto volas esti, ol Esperanto fakte estas. Jes, en esperanto tre normala vorto kiel 'maldekstra' estas efektive ne aparte lerninda, sed diable, ĝi estas tiom normala, ĉiu ja ankaŭ lernus 'liva'. Sed por 'infankuracisto', malofta vorto, kiun mi certe ne lernis en la unua lecionco, kaj povus eĉ preni jarojn antaŭ unuafoje renkonti ĝin, mi devas lerni la tute sensignifan 'pediatro'. Jen damne kazo en kiu tiu 'vi-ne-devas-lerni-multajn vortojn'-argumento efektive senchavas, sed vi jene argumentadas ke ĉiu senhezite diru 'pediatro'. Ŝajnas al mi sufiĉe freneze.

robbkvasnak (Prikaži profil) 05. maj 2013 22:13:02

Mi rimarkis ke en la germana de germaniaj parolantoj ofte oni uzas anglajn vortojn sed por poluri iomete la stilon poste oni uzas germanan kunmetatan esprimon, do ili diris en Deutsche Welle televidstacio: fashion week in Berlin kaj iam poste "Berliner Modewoche". Mi supozas ke tio okazos en Esperanto se iam milionoj kaj milionoj da homoj uzos ĝin ĉar la homo estas kreema estaĵo kiu amas variigi sian lingvon. Malgraŭ tio mi ne kredas ke eĉ kun la aldono de vortoj kiel "dura" oni iam ajn atingos la kakafonion de la angla lingvo. La denaska parolanto de la angla devas studi vortstokon dum multaj jaroj por bone komuniki kaj oni eĉ vendas en la nutraĵbazaroj libretojn por "pliboni la vortoskokon kiel vojon al sukceso". La ekzamenoj por eniri la universitaton enhavas grandajn erojn pri "malfacilaj vortoj". Ĉiun matenon mi legas The New York Times kaj ĉiam kun vortaro aŭ komputilo ĉe mia flanko ĉar estas vortoj kiojn mi ne konas (kaj mi gajnis doktortitolon uzinte la anglan por skribi mian disertacion!!!!)

yyaann (Prikaži profil) 06. maj 2013 01:50:35

Ferdinand Cesarano:La hebrea estas la sola ne-hind-eŭropa lingvo kiun konis Zamenhof; [...] Krom tio, ĉiuj lingvoj de Zamenhof konataj estis hind-eŭropa. [...] Zamenhof havis neniun konon pri la lingvoj aziaj, afrikaj, nek cetermondaj. Estas do tute hazarda ajna simileco inter la sistemo Esperanta kaj tiu de lingvo ekter la familio hind-eŭropa.
Jes ja. Do? Ĉu la simileco de Esperanto kun ne-hindeŭropaj lingvoj estas hazarda aŭ ne, la fakto restas, ke ĝi enhavas ecojn, kiuj tute malpermesas taksi ĝin hindeŭropaj kaj, krome, devigas aldoni la e-vorton "iomgrade" antaŭ la a-vorton "eŭropa". Mi citis lingvan studon pri la afero. Ĉu vi havas studon kontraŭan?

Cetere, kiam vi diras, ke la malsimileco estas hazarda, vi eraras. Zamenhof sciis, ke li estis farinta nehindeŭropan lingvon, sed li elturniĝis, por ke tiu fakto ne tro videblu por plifaciligi la disvastiĝon de Esperanto tra Eŭropo. Ni legu al Zamenhof mem:
Zamenhof:Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.

yyaann (Prikaži profil) 06. maj 2013 01:55:36

Ferdinand Cesarano:Estas plene hind-eŭropaj la gramatikaj konceptoj Esperantaj: la parolopartoj, la nombro; la verbotempoj; la kopulo.
Se la ĉi-supre menciitaj konceptoj sufiĉus, por ke Esperanto estu hindeŭropa, multajn ekstereŭropajn lingvojn oni ankaŭ devus taksi tiaj. Ni iru paŝon post paŝo:

- la parolopartoj: tiu fakte estas plia eco, kiu malsimilas inter Esperanto kaj hindeŭropaj lingvoj. En Esperanto, vortoj ne estas adjektivaj, substantivaj, verbaj aŭ adverbaj. Ili estas radikoj, kiuj povas esti uzataj donante al ili iun ajn el la gramatikaj o-, a- e- kaj i- roloj. Tio ne eblas en hindeŭropaj lingvoj. En la angla "moon" ne povas uziĝi kiel adjektivo, kaj "lunar" ne povas uziĝi kiel verbo. Fakte, jen plia eco komuna inter Esperanto kaj la ĉina.

- la nombro: la lingvoj, kiuj ne indikas la plurecon estas tre malmultaj, kvankam unu el ili, la mandarena, estas multe disvastigita. Kaj inter tiuj, kiuj ja montras plurecon, la plimulta maniero fari tion estas per vortfinaĵo, same kiel en Esperanto, kaj, jes, ankaŭ same kiel en hindeŭropaj lingvoj. Sed tio signifas, ke tiurilate Esperanto similas ankaŭ al la jenaj lingvoj: la japana, la somala, la urda, la turka, la mongola, la ajnua, la berbera, la bambara, la persa, la panĝaba, la oĝibva, kaj multaj pliaj.

- la verbotempoj: la plimultaj lingvoj havas la pasintecon kaj ĉirkaŭ 50% havas la estontecon. Sekve, ankaŭ tiu koncepto ne sufiĉas, por ke lingvo estu hindeŭropa. Plie, Esperanto povas ankaŭ esprimi tempon per la a- kaj e-vortoj. Ekzemple: "bluinta lago", "leginte la libron". Tiu estas tute ne hindeŭropa sed ja similas la japanan.

- la kopulo: ankaŭ tiu koncepto ekzistas en tro da lingvoj por esti iel ajn malsimiliga.

(Ĉar miaj ekzamenoj alproksimiĝas, mi ne plu povos enretiĝi dum la venontaj 15 tagoj. Mi do ne kapablos respondi dum ĉi tiu tag-dekkvino.)

rundvlp (Prikaži profil) 06. maj 2013 04:50:03

yyaann:
Ĉar miaj ekzamenoj alproksimiĝas, mi ne plu povos enretiĝi dum la venontaj 15 tagoj. Mi do ne kapablos respondi dum ĉi tiu tag-dekkvino.
Bonan ŝancon al vi pro viaj ekzamenoj, revenu rapide !

Rugxdoma (Prikaži profil) 06. maj 2013 20:40:20

mihxil:
Ferdinand Cesarano:Mi dubas ke estas eŭropa lingvo en kiu mankas la kognato de "kardiologo" kaj la kognatoj de la tuta aro de la el-klasik-lingvaj sciencaj vortoj.
La eŭropa lingvo kiun mi plej bone scias estas la nederlanda. Ĝi pli malpli havas la tutan aron de la 'el-klasik-lingvaj' vortoj, sed ili tre ofte tute ne estas la normalaj vortoj, kaj ne uzi ilin favore al pli nederlandaj kombinoj en multaj okazoj tute ne aspektas 'infanece'.
Ferdinand Cesarano:Sed, en ajna lingvo en kiu ekzistas la kognatoj al la sciencaj vortoj (kaj mi asertas ke tio priskribas ĉiun eŭropan lingvon), impresus egale infance la daŭra evitado de la klaskaĵoj.
En la eŭropaj lingvoj, kiujn mi scias plej bone, la sveda, la norvega, la dana kaj la germana, la situacio estas simila kiel la situacio priskribita de miĥil pri la nederlanda. Ofte ekzistas kaj grek-latinid-devenanta vorto kaj mem-konstruado. Kelkfoje la unua estas la normala, kelkfoje la dua. Ĉiuj ne-klasikaĵoj ne estas infanecaj.

La finna, kiu estas eŭropa nur tiusence, ke ĝi estas parolata en Eŭropo, ankaŭ estas tia. La afrikansa estas eŭropa lingvo je mala senco: ne parolata en Eŭropa sed havante pliajn hind-eŭropajn trajtojn, ol havas Esperanto. Ĝi uzas multajn neklasikaĵojn, kaj tiu ne aldonas iun infanecan kvaliton al la parolado.
Redaktita

Nazaj na začetek