Към съдържанието

Ni devas sekvi neniun guruon aŭ profeton. Ni devas esti liberaj.

от baibaibibi, 12 април 2013

Съобщения: 47

Език: Esperanto

Miland (Покажи профила) 12 април 2013, 11:21:33

Eble interesos kelkajn la libro "From Guru to God" fare de Michael Graham, kiu vere studis sub guruo dum multaj jaroj.

AlfRoland (Покажи профила) 12 април 2013, 17:04:24

Miland:
AlfRoland:Vivo kaj Skriboj
Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’..
Bona amuza traduko!

Vere ni ne konfuzu fidon kun aroganta supozo.
Kiu estas aroganta, mi, Nils Ferlin aŭ "La Sankta Viro"??

Francisko1 (Покажи профила) 12 април 2013, 17:42:42

Miland:Eble interesos kelkajn la libro "From Guru to God" fare de Michael Graham, kiu vere studis sub guruo dum multaj jaroj.
Saluton!
Ĉu vi povus paroli iom pri la libro far vi menciata? Kial vi satis ĝin? Dankon

Miland (Покажи профила) 13 април 2013, 12:52:23

AlfRoland:
Miland:
AlfRoland:Vivo kaj SkribojEklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ mor’..
Bona amuza traduko! Vere ni ne konfuzu fidon kun aroganta supozo.
Kiu estas aroganta, mi, Nils Ferlin aŭ "La Sankta Viro"??
Ne vi, amiko, nek la poeto. Mi ja aludis al la "sankta viro". Antaŭ multaj jaroj mi legis rakonton pli alia "sankta viro" kiu kredis, ke li povus flugi kiel birdo de sur klifo. Bedaŭrinde li malpravis.

codesito (Покажи профила) 14 април 2013, 08:46:54

Francisko1:
Miland:Eble interesos kelkajn la libro "From Guru to God" fare de Michael Graham, kiu vere studis sub guruo dum multaj jaroj.
Saluton!
Ĉu vi povus paroli iom pri la libro far vi menciata? Kial vi satis ĝin? Dankon
Ŝajnas ke li neniam respondos, ĉiuj kiuj legis religiajn librojn en lernu estas ateistoj. La kredantoj konas la titolojn sed ili ne ŝatas legi.

Miland (Покажи профила) 14 април 2013, 09:44:00

Francisko1:
Miland:Eble interesos kelkajn la libro "From Guru to God" fare de Michael Graham, kiu vere studis sub guruo dum multaj jaroj.
Saluton!
Ĉu vi povus paroli iom pri la libro far vi menciata? Kial vi satis ĝin? Dankon
Saluton! Pro problemoj pri la retpaĝo, mi nur ĵus sukcesis ensaluti.
Jen Youtube video fare de la aŭtoro, kiu rakontas sian historion.
La libro estas tre interesa pro tio, ke li spertis ĉiuspecajn ekzaltigajn spertojn, tamen konkludis ke ili estas vanaj por morale transformi individuojn. La libro do estas bona kazo-studo por studentoj de religiaj spertoj, krom ĝia mesaĝo. Mi miras, ke homo studis meditadon kun guruo dum jardekoj, spertis ĉion, sed malgraŭ ĉio fine faris decidon kristaniĝi ĉe kunveno, kie predikis Billy Graham en 1997.

Francisko1 (Покажи профила) 14 април 2013, 20:37:47

Dankon pro via interesa respondo.

Miland:
Francisko1:
Miland:Eble interesos kelkajn la libro "From Guru to God" fare de Michael Graham, kiu vere studis sub guruo dum multaj jaroj.
Saluton!
Ĉu vi povus paroli iom pri la libro far vi menciata? Kial vi satis ĝin? Dankon
Saluton! Pro problemoj pri la retpaĝo, mi nur ĵus sukcesis ensaluti.
Jen Youtube video fare de la aŭtoro, kiu rakontas sian historion.
La libro estas tre interesa pro tio, ke li spertis ĉiuspecajn ekzaltigajn spertojn, tamen konkludis ke ili estas vanaj por morale transformi individuojn. La libro do estas bona kazo-studo por studentoj de religiaj spertoj, krom ĝia mesaĝo. Mi miras, ke homo studis meditadon kun guruo dum jardekoj, spertis ĉion, sed malgraŭ ĉio fine faris decidon kristaniĝi ĉe kunveno, kie predikis Billy Graham en 1997.

mihxil (Покажи профила) 14 април 2013, 21:16:26

Miland:Mi miras, ke homo studis meditadon kun guruo dum jardekoj, spertis ĉion, sed malgraŭ ĉio fine faris decidon kristaniĝi ĉe kunveno, kie predikis Billy Graham en 1997.
Jen klariĝas kial vi tiom ŝatas mencii la libron. Ĉar iu aniĝas en vian absurdan religion, kaj ĉiu ekzemplo de tio estas en viaj okuloj ia pruvo de ĝia pravo.

baibaibibi (Покажи профила) 15 април 2013, 09:07:36

Krom la manipuladon de religiemuloj, ni ankaŭ devas eviti manipuladon far de politikistoj, militistoj, entreprenistoj, televidilo, ... ilia propagando ofte estas malsaniga, ili volas kontroli nin por atingi povon, preni nian monon, ktp. Ni ne sekvu ilin, ni ne volu ilian savon, ni ne permesu ke ili detruu nian homecon.

ghibulo (Покажи профила) 15 април 2013, 16:52:26

Miland:La libro estas tre interesa pro tio, ke li spertis ĉiuspecajn ekzaltigajn spertojn, tamen konkludis ke ili estas vanaj por morale transformi individuojn.
Ĉiu homo havas sian vojon, ĉar ĉiu havas diversajn fakultojn kaj vivas en diversaj cirkonstancoj. Multaj 'kristanoj' tiel ankaŭ evidentigas, ke kristanaro 'estas vanaj por morale transformi individuojn.'okulumo.gif.

Mi ne pensas tiel. Estas multe personoj, kiu estis morale transformitaj per kristanaro kaj estas ankaŭ multe personoj, kiu estis morale transformitaj per meditadoj (modela ekzamplo estas Budho mem)

Обратно нагоре