Tartalom

Ni devas sekvi neniun guruon aŭ profeton. Ni devas esti liberaj.

baibaibibi-tól, 2013. április 12.

Hozzászólások: 47

Nyelv: Esperanto

mihxil (Profil megtekintése) 2013. április 17. 14:26:08

Miland:
mihxil:Aŭ mi tute ne komprenas kion vi volas montri, aŭ tio kion vi volas diri simple ne estas tre kohera.
Mi ne reklamas, ke mi havis sperton de Dio
Mi diris ke mi ne komprenas kion vi diris, kaj anstataŭ iom klarigi kion vi celis vi diras ĉi tion. Verdire, mi nun eĉ malpli komprenas vin. Ĉu eble estas ŝatokupo de vi respondi al mesaĝoj per frazoj sen evidenta rilato al tio kion ili laŭforme respondas?

michelahado (Profil megtekintése) 2013. április 17. 16:27:59

bonan mesaĝon, facile kompreneblan. brave! Esperanto estu kun vi kaj restu libera.

ghibulo (Profil megtekintése) 2013. április 17. 17:00:24

Miland:Laŭraporte, la Zena majsto Zenkei Ŝibajama diris, kaj nur malgranda minoritato atingas la sperton de Budho. Miaopinie, do, homoj kiel D.T. Suzuki aŭ Gerta Ital ne estas multaj.
Mi diris pri 'morale transformiti', ne pri 'alceliĝo al nirvano' okulumo.gif. Meditado laŭ instruoj de Budho morale transformitas ankaŭ min. Mi scias, kiam venis kolero aŭ envio en mia menso, kaj mi ne klinis la nukon antaŭ ĝi. Mi nur rigardis tion kaj tio devas foriri. Oni estas certe multe similajn personojn.

codesito (Profil megtekintése) 2013. április 19. 5:00:19

baibaibibi:Krom la manipuladon de religiemuloj, ni ankaŭ devas eviti manipuladon far de politikistoj, militistoj, entreprenistoj, televidilo, ... ilia propagando ofte estas malsaniga, ili volas kontroli nin por atingi povon, preni nian monon, ktp. Ni ne sekvu ilin, ni ne volu ilian savon, ni ne permesu ke ili detruu nian homecon.
Vi forgesis la preferatan formon de influo de la povuloj kaj de la religiemuloj. kiam aliaj formoj de kontrolo fiaskas, ili uzas la timigon, la teruron, kaj plej multaj personoj ne povas rezisti ĉi tiun perfortan formon de influo, la plej multaj preferas klini la kapon antaŭ la povuloj kiam ili uzas ĉi tiun fortan formon de mensa kontrolo kaj detruo.

baibaibibi (Profil megtekintése) 2013. április 20. 11:07:55

codesito:

Jes, ili povas timigi kaj terurigi nin sed tamen tio tute ne influi nin, tiel ni restos trankvilaj kaj liberaj.
Ankaŭ ili povus mortigi nin, sed tamen tiu mortigo ne influi nin psikologie, do ni mortus trankvilaj kaj en paco.

Miland (Profil megtekintése) 2013. április 23. 8:01:07

ghibulo:Mi diris pri 'morale transformiti', ne pri 'alceliĝo al nirvano' okulumo.gif. Meditado laŭ instruoj de Budho morale transformitas ankaŭ min.
Estas bone, se meditado vere helpas vin deteni koleron ktp. Deteni niajn malbonajn emojn estas malfacila tasko. La libro (Esperantlingva) fare de Claude Piron enhavas rakonton pri tia malfacila lukto, Dio, Psiĉjo kaj Mi.

hebda999 (Profil megtekintése) 2013. április 26. 8:21:55

baibaibibi:Jes, ili povas timigi kaj terurigi nin sed tamen tio tute ne influi nin, tiel ni restos trankvilaj kaj liberaj.
Vi forgesas, ke ekzistas la peko. Do via libero povas esti nia sufero (kiam vi senpune ŝtelas, mortigas aŭ turmentas la aliajn).

baibaibibi (Profil megtekintése) 2013. április 26. 8:41:16

hebda999:
baibaibibi:Jes, ili povas timigi kaj terurigi nin sed tamen tio tute ne influi nin, tiel ni restos trankvilaj kaj liberaj.
Vi forgesas, ke ekzistas la peko. Do via libero povas esti nia sufero (kiam vi senpune ŝtelas, mortigas aŭ turmentas la aliajn).
La timego de la kristanoj al dio ne malebligis al ili detrui duonan mondon per iliaj militoj, malŝato al la naturo, detruo de indiĝenaj popoloj kaj miloj da aliaj krimoj.

mihxil (Profil megtekintése) 2013. április 26. 17:08:19

hebda999:(kiam vi senpune ŝtelas, mortigas aŭ turmentas la aliajn).
Vi ne nomu senbaze aliajn ŝtelistoj, murdistoj kaj turmentantoj. Tio ja sufiĉe klare estas insulto. Baibaibibi neniel indikis ke li ŝtelus mordus aŭ turmentus. (fakte male al vi, kiu rifuzis malaprobi murdon).

palaman (Profil megtekintése) 2013. április 28. 16:23:22

baibaibibi:Ni devas sekvi neniun guruon aŭ profeton. Se ni sekvas aliajn homojn, ni estas duonaj homoj kaj ni ne povas esti liberaj. Kvankam en momentoj de nia vivo ili povas helpi, ni devas tranĉi ĉian eksteran influon por povi esti veraj homoj, la spiritaj instruoj de aliaj homoj nur malhelpos al ni konekti kun la realo, kun la naturo, kun dio. Ne kredu la homojn kiuj diras: sekvu min, mi savos vin. forlasu ilin kaj vi vidos ke ĉio estas ene de vi.
Ni estas liberaj, kaj ĝuste pro tio ni rajtas memstare decidi: ĉu indas sekvi iun profeton aŭ ne.
Baibaibibi mem evidente estas profeto, kiu alvokas nin sekvi lian novan filozofion, laŭ kiu oni nomas "duonhomoj" plimulton da homoj. Do ĉiu rajtas decidi: ĉu sekvi Baibaibibi-on, iun alian profeton aŭ ne sekvi iun ajn.

Vissza a tetejére