前往目錄

Kiu estas la malfacila parto en la lingvo esperanta

貼文者: irfan2013, 2013年4月19日

訊息: 31

語言: Esperanto

irfan2013 (顯示個人資料) 2013年4月19日上午11:03:09

Kvankam la lingvo internacia Esperanto estas facila lingvo , kiu parto de Esperanto estas
parto malfacila al vi ? Por mi ĝi estas aldonanto la sufikso '-n' al la fino de la objekto
kondamna

žmo (顯示個人資料) 2013年4月19日上午11:15:08

La plej malfacila afero por mi estas la nomoj de semajntagoj. Mi neniel povas memoriĝi, tiuj nomoj ĉiam intermiksas en mia kaporidulo.gif
Tiel eble estas, ĉar en mia denaska lingvo semajntagnomoj estas tre simplaj: "unuatago", "duatago" ..... "sepatago".

thiendnguyen (顯示個人資料) 2013年4月19日上午11:17:46

por mi ĝi estas korelativoj lango.gif

Jotor (顯示個人資料) 2013年4月19日上午11:56:40

Por mi, estas la diferenco inter la transitivaj kaj ne-transitivaj verboj (tio kelkfoje malsamas kun la hispana lingvo). Ankaŭ, la korekta uzado de la sufiksoj -IG- kaj -IĜ-.

vinti92 (顯示個人資料) 2013年4月19日下午12:20:22

Mi ĉiam konfuzas verbojn vojaĝi, veturi, veni, iri kaj iliaj formoj kun diversaj prefiksoj.

michelahado (顯示個人資料) 2013年4月19日下午12:55:13

Jotor:Por mi, estas la diferenco inter la transitivaj kaj ne-transitivaj verboj (tio kelkfoje malsamas kun la hispana lingvo). Ankaŭ, la korekta uzado de la sufiksoj -IG- kaj -IĜ-.
jes, la plimulto de la verboj estas transitivaj. La kelkajn verbojn netransitivajn vi lernu parkere. Ankaŭ ekzistas pri tiu temo la libro ''la inko botelo'' ĝis !

Francestral (顯示個人資料) 2013年4月19日下午2:20:33

La pronomo si estas malfacila por mi.

Ekz :
Kiam mi legas "la reĝo sendis voki sian kuraciston", mi emas pensi, ke tio signifas "la reĝo sendis iun voki sian kuraciston", kvankam tio signifas "la reĝo sendis iun voki lian kuraciston."

JDnDorks (顯示個人資料) 2013年4月19日下午2:45:00

Mi konas ĉiun el tiuj malfacilaĵoj, sed mi pensas, ke korelativoj estas la pli malfacilaj por mi. (Tio, kaj konservi la akordon de adjektivoj, kiu estas ankaŭ malfacila. Nun mi komprenas, kial iom da lingvoj metas la adjektivojn due.)

KaeMarie (顯示個人資料) 2013年4月23日上午12:36:51

La korelativoj estas malfacilaj por mi. Mi ankaŭ lernas!

Roberto12 (顯示個人資料) 2013年4月24日上午9:14:54

Iam, estas du aŭ pli multaj vortoj kiuj signifas la samajn, aŭ preskaŭ la samajn. Por mi, scii tiun kiun oni uzu estas la plej malfacila afero.

回到上端