Al la enhavo

Ĉu esperanto povus funkcii sen neologismoj?

de Altebrilas, 2013-aprilo-26

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 08:21:57

Kiam naskiĝis Esperanto ne ekzistis komputiloj - nek AIDoso, nek gejaj rajtoj, nek polio, nek (en Eŭropo) kimĉio, ktp. Do se oni ne estus koninta kanguruon, oni devus diri kion? Aŭstrala saltdupiedula besto? Ĉu Z inventis "aviadilon"? Aŭ ĉu li sciis ke ni manĝas gombon aŭ vidis kasion (arbo kio kreskas ĉe ni en Florido)?? Kaj ipodo?
- Komputilo, se mi ne eraras, estis kreita el jam ekzistanta i-vorto "komputi". Sed eĉ se ĝi ne ekzistintus, oni facile povintus trovi aliajn nomojn kiel ekzemple "multkalkulilo", "datumtraktilo", "informtraktilo", "elektrocerbumilo", "cerbomaŝino", ktp. Fakte,unu el la nomoj, kiujn uzas la ĉinoj estas 电脑, t.e. "elktrocerbo".

- Aidoso estas nur laŭsona elparolo de A.I.D.S, kiu signifas "Akirita Imuno-Deficita Simptomaro". Ĝi do ne estas enkonduko de fremda vorto.

- Antaŭ la enkonduko de "gejo" jam ekzistis la vorto "samseksema".

- Se oni ne enkondukintus "poliomjelito" oni facile povintus diri "infanparalizo", kiu estas la alia nomo de ĉi tiu malsano.

- Pri la kanguruo, eble kelkaj personoj taksus vortfaraĵojn kiel "dupiedsaltobesto" aŭ "ventropoŝbesto" ridindaj, sed aliaj povas taksi ilin agrablaj pro sia elvokpoveco kaj priskribeco. Fakte la ĉinoj nomas ĝin 袋鼠, "poŝo-muso". ridulo.gif

- Aviadilon oni povintus nomi ekzemple "ĉielveturilo", "ĉielenigilo", ktp. La ĉinoj nomas ĝin 飞机, "flugmaŝino".

- iPod estas alia afero, ĉar temas pri propra nomo. Tion oni ne povas traduki, same kiel oni ne povas traduki Apple, Windows, IBM, ktp.

- Ankaŭ "kimĉio" estas propra nomo kaj do ne tradukeblas. Tiun vorton mi ĵus malkovris dankon al vi. En eksterkomputila interparolado vi do devintus klarigi al mi, ke temas pri koredevena fermentigita vegetaĵa plado. Se mi volus paroli pri ĝi, mi versajne uzus la vortigon "kimĉio-fermentlegomaĵo" por ne estigi miskomprenon.

DoctorDada (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 09:07:27

mihxil:
DoctorDada:"Dura" similas al "daŭra", do kial ne uzu tiun vorton se oni intencas signifon proksiman al la angla "durable"?
'Daŭra' kaj 'malmola' al mi ne ŝajnas tre samsignifaj, eĉ malgraŭ tio ke eble 'daŭra' kaj 'dura' havas saman etimon. Evidente 'dura' estas prenita el la franca 'dur', ne el la angla.
La angla vorto "durable" ankaŭ venas de la franca vorto "durable" (prononcita malsame, kompreneble), kiu venas de la latina "durus", kiu signifas "malmola". Sed la konekto inter "dura" kaj "daŭra", laŭ mi, ne estas nur etima, ĉar se io estas dura/malmola, ĝi rezistos damaĝon tra la tempo (aŭ daŭro).

cellus (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 09:16:16

Lingvoj uzas ja diversajn strategiojn por trakti novajn vortojn. La suomia (finna) kaj islandaj lingvoj ofte uzas proprajn elementojn por krei novajn vortojn. Mi memoras la islandan tölvapor komputilo. Suomie tio nomiĝas tietokone, do *sciilo, scimaŝino. La svedoj kaj latvoj iris alian vojon kaj uzis latinajn elemntojn, jam ekzistantaj en iliaj lingvoj kaj kreis dator, io kio traktas data, datenojn.

Diversaj terminoj ofte origine estis priskribaj. Laŭdire la sveda vorto por leporo origine signifis grizulo. Multaj vortoj devas esti neologismoj en esperanto, ĉar ili jam estas internacie konitaj en tiu formo, kiel lazero kaj mazero!

Por komplikigi iom. Por franco aŭ anglo la vorto hospitalo povas esti bona esperanta vorto, sed por svedo kaj germano malsanulejo estas same memkomprenebla! Dum kiam malsanulejo povas aperi tro mekanika por la franco aŭ anglo. La fina konstato certe devas esti ke oni uzos diversajn metodojn por krei novajn vortojn en esperanto, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Pensi pri lernanto kiu studas en lernejo, sed studento ne studas en studentejo sed en universitato aŭ gimnazio!

cellus (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 09:23:05

DoctorDada:
mihxil:
DoctorDada:"Dura" similas al "daŭra", do kial ne uzu tiun vorton se oni intencas signifon proksiman al la angla "durable"?
'Daŭra' kaj 'malmola' al mi ne ŝajnas tre samsignifaj, eĉ malgraŭ tio ke eble 'daŭra' kaj 'dura' havas saman etimon. Evidente 'dura' estas prenita el la franca 'dur', ne el la angla.
La angla vorto "durable" ankaŭ venas de la franca vorto "durable" (prononcita malsame, kompreneble), kiu venas de la latina "durus", kiu signifas "malmola". Sed la konekto inter "dura" kaj "daŭra", laŭ mi, ne estas nur etima, ĉar se io estas dura/malmola, ĝi rezistos damaĝon tra la tempo (aŭ daŭro).
Mi supozas ke Zamenhof prenis la radikon daŭr el la germana dauern kies etimologio certe rilatas al la latina *durabilis.

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 11:16:16

Jen eltiraĵo el teksto de japana Esperantisto, kiu ŝajnas al mi prava kaj citinda:
Esperanto estas eble multe pli facile-lernebla kaj racia lingvo ol ĉiuj naciaj lingvoj ja en frazregulo(gramatiko) sed ne en altnivelaj vortoj. Esperanto ja havas superan kapablon en vortderivado, sed ĝishodiaŭaj esperantistoj ne sufiĉe utiligis la kapablon.

Kompare kun tia Esperanto, en Ĉinliteraj kunmetitaj vortoj, kiujn posedas ne nur la Ĉina(Ĉongua?) sed ankaŭ la Nipona(japana) plejparte da altnivelaj vortoj estas derivataj el nur facilaj bazaj vortoj. Ekzemple en la Nipona jenaj maldekstraj vortoj estas Ĉinlitere esprimataj kiel dekstraj:
biologio --> sei-bucu-gaku (viv-aĵ-studo)
paleontologio --> ko-sei-bucu-gaku (malnov-viv-aĵ-studo)
homonimo --> dou-on-i-gi-go (sam-son-malsam-senc-vorto)
sinonimo --> dou-gi-go (sam-senc-vorto)
Do mezlernejanoj, kiuj scias nur facilajn bazajn vortojn kiel `viv', `aĵ', `stud', `malnov', `sam', `son', `malsam', `senc', `vort' kaj tiel plu jam povas konjekti aŭ diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel la supraj. Sed meznivelaj esperantistoj neEŭropanaj, kiuj scias nur facilajn vortojn tute ne povas diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel `biologio', `paleontologio', `homonimo', `sinonimo' kaj tiel plu.
(liter-dikigis mi)

tekstofonto

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 12:58:05

yyaann:Jen eltiraĵo el teksto de japana Esperantisto, kiu ŝajnas al mi prava kaj citinda:
Esperanto estas eble multe pli facile-lernebla kaj racia lingvo ol ĉiuj naciaj lingvoj ja en frazregulo(gramatiko) sed ne en altnivelaj vortoj. Esperanto ja havas superan kapablon en vortderivado, sed ĝishodiaŭaj esperantistoj ne sufiĉe utiligis la kapablon.

Kompare kun tia Esperanto, en Ĉinliteraj kunmetitaj vortoj, kiujn posedas ne nur la Ĉina(Ĉongua?) sed ankaŭ la Nipona(japana) plejparte da altnivelaj vortoj estas derivataj el nur facilaj bazaj vortoj. Ekzemple en la Nipona jenaj maldekstraj vortoj estas Ĉinlitere esprimataj kiel dekstraj:
biologio --> sei-bucu-gaku (viv-aĵ-studo)
paleontologio --> ko-sei-bucu-gaku (malnov-viv-aĵ-studo)
homonimo --> dou-on-i-gi-go (sam-son-malsam-senc-vorto)
sinonimo --> dou-gi-go (sam-senc-vorto)
Do mezlernejanoj, kiuj scias nur facilajn bazajn vortojn kiel `viv', `aĵ', `stud', `malnov', `sam', `son', `malsam', `senc', `vort' kaj tiel plu jam povas konjekti aŭ diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel la supraj. Sed meznivelaj esperantistoj neEŭropanaj, kiuj scias nur facilajn vortojn tute ne povas diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel `biologio', `paleontologio', `homonimo', `sinonimo' kaj tiel plu.
(Grasigis mi)

fonto
Mi tute konsentas. Ne nur por ĉinoj, japanoj kaj aliaj parolantoj de ekstereŭropaj lingvaj, la lernadon faciligus pli da vortfarado kiel "malnov-viv-aĵ-studo". Eĉ iomete por ni eŭropanoj tiu estus avantaĝo.
Nun kelkfoje mi trovas malfacile memori kiuj internacie-sonoraj vortoj estas vere permesitaj en Esperanto kaj kiuj ne. Kelkaj vortoj havas malsamajn signifojn en diversaj eŭropaj lingvoj, kvazaŭ "eventuale", aliajn vortojn uzas nur kelkaj lingvoj.
Redaktita

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 20:36:04

Mi opinias ke estas ia ekvilibro inter la bezono por neologismoj kaj por vortfarado.

Esperanto estas plejparte neologisma, do ni ne multe timu neologismojn. Sed, se ni permesas tromultajn, la lingvo pli malfacilas. Se ni ne permesas nelogismojn, ni havos multajn longajn vortojn kiel "blablablablablablablablablablablablablablo". Trolongaj vortoj ankaŭ faras la lingvon malfacila.

Do, mi opinias ke se iu farada vorto iĝas trolonga (kio ajn ke tio signifas; mi ne havas regulon), eble pli mallonga neologismo estus plibona.

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-28 02:04:52

RiotNrrd:Esperanto estas plejparte neologisma, do ni ne multe timu neologismojn. Sed, se ni permesas tromultajn, la lingvo pli malfacilas. Se ni ne permesas nelogismojn, ni havos multajn longajn vortojn kiel "blablablablablablablablablablablablablablo". Trolongaj vortoj ankaŭ faras la lingvon malfacila.
Oni kreos tro longan vorton nur se oni sin devigas traduki ĉiujn vortojn el aliaj lingvoj per ne pli ol unu vorto. Tio estus ne realisma. En neniu lingvo tio eblas.

Ekzemple, Mamihlapinatapei en la jagana (lingvo de sudameriko) signifas « la senvorta sed sencoplena interrigardo inter du personoj, kiuj volas ion ekfari sed ne emas komenci ». Se oni provus traduki ĝin per unuvorta, kunmetaĵa esprimo, oni estigis tro longan, malfacile kompreneblan blablablablablablao-vorton. Ĉu tio signifas, ke oni bezonas enkonduki la Mamihlapinatapei-aĵon en Esperanton? Kompreneble ne. Mamihlapinatapeio estus nek pli facila nek pli komprenebla ol blablablablablablao. Oni do faru kiel oni faras en iu ajn nacia lingvo: oni traduku ne per unu vorto, sed per plurvorta esprimo. La grava demando estas 'kiu ideo kaŝiĝas sub la vorto?', ne 'kiel oni esprimas tion nur per unu vorto?'.

La kredo, ke oni bezonas unuvortan esprimon por ĉion nomi, eble devenas de la malnovaj kutimoj en vortfarado de fakaj vortoj en naciaj lingvoj. En la estinteco, oni enkondukis multe da malfacilaj, grek- kaj latin-devenaj vortoj por nomi sciencajn idearojn kaj observaĵojn. Ekzemple, kardiomiopatio (kormuskola malsano), elektrokardiografio (kor-ritma mezurado), psikastenio (pro-obseda mens-laceco), ktp.

Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke oni jam komprenis, almenaŭ en psikologio, ke oni ne plu bezonas krei pli da tiaj vortoj. La novajn idearojn kaj observaĵojn oni nomas per pli simplaj vortoj, kaj oni eĉ ofte akceptas nomi ilin ne per unu vorto, sed per plurvortaj esprimoj, kiel ekzemple self-serving bias (memhaviga misobservo), actor-observer asymmetry (malegaleco inter aganto kaj observanto), curse of knowledge (pro-scieca malhelpo), ktp. Per kiaj strang-aspektaj grekecaj vortoj oni nomintus ĉi tiujn konceptojn, se oni pensintus ilin pli frue en la estinteco?

Se oni povas akcepti, ke fakaj konceptoj ne fariĝos malpli sciencaj se kelkajn el ili oni esprimos per plurvortaj esprimoj, oni ne plu bezonos elekti inter malfacilaj pruntvortoj kaj tro longaj kunmetaĵoj.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aprilo-28 11:38:28

yyaann:Oni kreos tro longan vorton nur se oni sin devigas traduki ĉiujn vortojn el aliaj lingvoj per ne pli ol unu vorto. Tio estus ne realisma. En neniu lingvo tio eblas.
...
Se oni povas akcepti, ke fakaj konceptoj ne fariĝos malpli sciencaj se kelkajn el ili oni esprimos per plurvortaj esprimoj, oni ne plu bezonos elekti inter malfacilaj pruntvortoj kaj tro longaj kunmetaĵoj.
Vi vere pravas.

Mi kredas, ke, por plej multaj esperantistoj, estas tute normala afero uzi pli ol unu vorton por esprimi unu koncepton - kiam ni parolas normale, uzante aliajn lingvojn. Nur kiam ni klopodas paroli aŭ sciencmaniere aŭ esperante, ni timas, ke laŭcelaj vortoj mankus. Kompreneble la situacio diferencas inter diversaj naciaj lingvoj. Mia lingvo, la sveda, kaj la germana kaj aliaj havas longajn kunmetitaĵojn ankaŭ en normala uzado. Sed ni svedoj kaj germanoj ofte jam spertis, ke por traduki al aliaj lingvoj ni devas uzi pli da vortoj. La latinidaj lingvoj uzas ekzemple "... de la ... de la...." aŭ similajn esprimojn.

Mi kredas, ke ni povus lerni tiun uzadon el la latinidaj lingvoj. Esperanto havas saman eblon kiel latinidaj lingvoj - uzi "... de la...." tiam, kiam kunmetitaj kaj importitaj vortoj mankas.

Eble ni timas, ke paroli tiel ŝajnus kiel Ido-stilo. Mi kredas, ke tromulta uzado de "...de la ..." ja faris la Ido-tekstojn malfacile kompreneblaj, sed uzante tiu esprimo-eblon kiel komplementon al ĉiuj aliaj iloj, kiujn Esperanto posedas, nur farus niajn esprimojn pli klaraj, kaj nian stilon pli bela.
Redaktita

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-28 20:30:18

Mi estas duon-konvinkita pri la ebleco uzi simplajn vortojn por krei fakajn vortojn aŭ esprimojn. Ĉar estas tamen grava diferenco inter precize difinita faka vorto, kaj memkomprenebla kunmetaĵo valida en iu kunteksto, sed ne klara en alia.

Ekz., se mi uzas "longnazulo" por elefanto, mi povas esti tuj komprenata de vizitantoj de zoo, sed en plu larĝa kunteksto oni ne bone vidos ĉu mi parolas pri homo, besto aŭ io alia. Kaj kie trovi la difinon de tiu vorto? Kial "longnazulo" prefere al "eburdentegulo"?

Aliflanke, neologismoj estas facileca solvo: sufiĉas prunti vorton kiam cerbumado iĝas tro malsimpla. Sed por la lernantoj de la lingvo, estas la malo, ĉar ili devas lerni tiujn neologismojn. Tial, se oni povus esprimi sin nur per baza esperanto kaj krei precizajn vortojn kaj esprimojn por la fakaj aferoj, tia lingvo iĝus vere universala, ĉar ĝiaj parolantoj povus (post tamen solvado de multaj aliaj problemoj) traduki en la malan direkton kaj esprimi en iu ajn lingvo la fakajn konceptojn laŭ la sama konstruo.

Kompreneble, en la komenco, multe da vortojn aspektus strangaj kaj paroli pri "fera ĉevalo" aŭ "elektra cerbo" povas ŝajni ridinde, sed ne pli ol "ĉevalpovo" aŭ slangaj vortoj uzantaj metaforojn.

Reen al la supro