Al la enhavo

Ĉu esperanto povus funkcii sen neologismoj?

de Altebrilas, 2013-aprilo-26

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 00:41:59

Mojose! Oni povus komenci kun la esperantigo de kelkaj malnovaj Esperanto-vortoj kiel "oftologo" al "okulkuracisto" aŭ "morfologio" al "formstudado" (en la germana: Augenarzt kaj Formlehre). SED - se vi estas fakulo pri io, ekz. "italaj nudkloj" vi trovos ke por ĉiuj nudlospeco ekzistas nova nomo (spaghetti, farfalle, rotini, ktp.). Kaj oni devus forigi "falsajn" E-tradukoj kiel "acidbrasiko" - ĉar saŭrkraŭto ne estas tiom acida. La "acida" estas falsa traduko rekte el la germana, ĉar en "Sauerkraut" la "sauer" signifas "fermentata" ne "acida".

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 15:18:24

Notu, ke mia ideo ne estas neprigi la uzadon de ĉiam simplaj radikoj, kvankam tia uzo ja estas preferinda. Temas precipe pri plejigi la reuzadon de radikoj, kies reuzeblo estas pleja.
Ekzemple, el lerni oni estigas al lernanto, lernejo altlernejo kaj lernejestro sed kial ne ankaŭ lernigisto, (instruisto), faklernejo (universitato), faklernanto (studanto), faklernejaro (universitata areo - angle: campus)? Oni do uzu tiajn radikojn, kies ebligo vortfari estas sufiĉe alta por krei multajn aliajn vortojn, prefere al aliaj radikoj malpli vortfarpova. Tiamaniere, oni malplejigus la lerntempon kaj memorlaboron de la esperantiĝantoj.

Pri la ĝenerala fareblo ĉion nomi per malmultaj radikoj kiam temas pri fakvorto, indas noti, ke ekzistas diversaj kasoj pli malpli simplaj sed miaopinie neniu nesuperigebla malfacilaĵo:
  • iujn fakvortojn oni povas traduki per simpla esperantigo de ties radikoj latin- aŭ grekdevenaj. Tiaj estas haptofobio (tuŝtimego), hemoragio (sangelfluo), aerofagio (aerenglutado), agrikulturo (terkultivado).
  • aliaj fakvortoj estas kunmetaĵoj, kies laŭvorta senco estas malpreciza. Liaj esperantigo ebligus do ankaŭ pliprecizigo. Mi pensas pri akumulatoro (-> elektro-amasigilo), variometro (-> aerpremo-mezurilo), osciloskopo (-> elektrosignal-vidilo), hiperperistaltismo (-> stomaka tro-movemo), ultrasono (-> altvibrasono) inter aliaj.
  • alitipaj ankaŭ estas la fakvortoj, kiuj ne estas kunmetitaj, kaj kies simpligo sekve devigas pli cerbumi sed tamen eblas. Mi citu al volatila (-> vaporiĝema), gravito (-> altiraforto, alfaligaforto), orbito (-> ĉirkaŭastra rondiro, ĉirkaŭastriro, ĉirkaŭsteliro).
  • plia tipo estas la fakvortoj, kies senco estas plura. Ili bezonas diversaj vortoj laŭ la kunteksto. Kelkaj el ili estas geografio -> (-> mapstudo, regionstudo, terlokostudo), hidrografio (-> akvolokstudo, akvomapstudo), socia fobio (-> grupevitemo, malaprobo-timego, rilato-timego, konatiĝo-evitemo)
  • fine ekzistas ankaŭ fakvortoj tiel ĉieuzataj, ke esperantigi ilin estus nepravigebla. Tiaj estas bestaj faknomoj ĉar la bestostudistoj de ĉiuj landoj, eĉ el ĉinio kaj japanio, jam konas la latinajn bestnomojn kiel ekzemple Homo sapiens sapiens kaj Felis silvestris catus. Eble italaj nudelaj faknomoj estas ankaŭ tiaj. Pri tio mi ne certas. ridulo.gif

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 16:20:15

Por la interesiĝanto pri la temo: ekzistas retloko, kies anoj cerbumas por proponi simplajn samsignifajn vortojn. Jen la listo de iliaj proponoj kaj ilia diskutgrupo, al kiu vi povas aliĝi por proponi viajn ideojn. ridulo.gif

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 20:08:12

Uzi pli da vortoj, kiuj povas mem klarigi iliajn signifojn, tiu ne estas nur ideo de anoj de artefaritaj lingvoj. Ĝi estas tute natura kaj normala volo. En malvarma kaj varia klimato, kiel normale en Skandinavio, la vorto "termometer" (termometro) estis dum cent jaroj konata kaj ofte uzata de ĉiuj svedaj personoj. Sed nun ne. Junuloj ne uzas ĝin, Kelkaj ne eĉ konas tiun malnovan vorton. Ili diras "temperaturmätare" (temperaturmezurilo) anstataŭe.

Ankaŭ katalogoj kaj retpaĝoj eldonataj por vendi sciencajn instrumentojn nuntempe ne skribas "pluviometer", "barometer", "hygrometer", "termometer" ..., vortoj, kiuj envenis "Regulo 15:e" en la sveda. Tiuj vortoj ne nur estas malfacile lerneblaj, ili ankaŭ ne sufiĉaj, kiam la vendejoj ofertas sentilojn (angle "sensors" ) ne nur por temperaturo kaj premo, sed por kelkdekaj aliaj parametroj. Svede ili ĉiuj nomiĝas "givare" (donanto), do "temperaturgivare" (temperaturdonanto), "syregivare" (oksigendonanto) ktp.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 20:10:53

yyaann:... sed kial ne ankaŭ lernigisto, (instruisto), faklernejo (universitato), faklernanto (studanto), faklernejaro (universitata areo - angle: campus)?
Eble mi ne komprenas vian punkton. Tiuj tute estas bonaj Esperantaj vortoj, kaj vi povas uzi ĉiujn el ili.

Se vortkonstruaĵo sencas, vi povas uzi ĝin. Neniu rajtas diri al vi ke vi ne povas uzi "lernigisto", kaj, se vi volas uzi ĝin anstataŭ "instruisto", faru tiel.

Egale, neniu rajtas diri al ni kiujn vortojn ni devu uzi aŭ ne. Se ni volas uzi "instruisto", ni ankaŭ faru tiel.

Se vi mem volas paroli senneologisme... Vi jam havas la Esperantajn erojn. Vi rajtas. Faru.

Sed, ne anticipu ke ĉiuj volas ankaŭ paroli senneologisme; tia daŭrago estas memelekto. La plejparto de la Esperantistaro daŭros uzi neologismojn, kiel nun, kaj mi ne antaŭvidas tion ŝanĝota.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 20:25:24

RiotNrrd: Egale, neniu rajtas diri al ni kiujn vortojn ni devu uzi aŭ ne. Se ni volas uzi "instruisto", ni ankaŭ faru tiel.
Tiel ne funkcias lingvo. Lingvo estas pri interkonsento kaj konformiĝo. Se ĉiu ekuzus siajn proprajn elpensaĵojn por la plej normalaj konceptoj, tiam ne bone funkcius la interkomunikado. La normala vorto estas 'instruisto' kaj ni do rekomendu uzu tiun vorton. Ni ne estas tute liberaj tute uzi la lingvon laŭ propra plaĉo. Kvankam ni povus kompreneble paroli pri tio ĉu ne 'lernigisto' estinstus same bona, aŭ eble eĉ pli bona. Dume, la dirantoj de 'lernigistoj' aspektas strangaj, kaj gajnas nenion, ĉar vere ili ne transvivas forgesintaj la vorton 'instrui'.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 20:37:52

Homoj povas paroli laŭvole, se ili parolas laŭregule.

Se oni deziras esti komprenita... tio malsamas. Sed, neniu rajtas diri "vi ne povas paroli tiel". Se homoj volas krei trolongajn, aŭ nekutimajn vortojn aŭ priskribajn frazojn, ili povas. Kaj ili trovos kion okazas kiam ili faras tiel.

Mi mem ne planas paroli senneologisme. Mi volas esti komprenita. Sed, mi ne kontraŭas la agon.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 20:45:22

mihxil:Tiel ne funkcias lingvo...
Kompreneble, tiel funkcias lingvo. La angla (ekzemple) havas multajn sinonimojn. Kaj ĝi funkcias bone. Sinonimoj ne estas tute malbonaj.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 21:15:00

RiotNrrd:Se oni deziras esti komprenita... tio malsamas. Sed, neniu rajtas diri "vi ne povas paroli tiel". Se homoj volas krei trolongajn, aŭ nekutimajn vortojn aŭ priskribajn frazojn, ili povas. Kaj ili trovos kion okazas kiam ili faras tiel.
Oni povas uzi kaj eĉ elpensi sinonimojn, sed oni laŭ mi konsciu ke oni ne parolas normale dirante 'lernigisto', kaj oni per tia vorto do atingas ian efikon. Tio estas bona, sed oni ne elektu tian vorton pro pura obstineco, aŭ pro ia volo tiel influi la lingvon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 22:17:10

RiotNrrd:...

Se vortkonstruaĵo sencas, vi povas uzi ĝin. Neniu rajtas diri al vi ke vi ne povas uzi "lernigisto", kaj, se vi volas uzi ĝin anstataŭ "instruisto", faru tiel.

Egale, neniu rajtas diri al ni kiujn vortojn ni devu uzi aŭ ne. Se ni volas uzi "instruisto", ni ankaŭ faru tiel.
...
La signifo de vorto kiel "lernigisto" ne estas la sama en lingvo kiu ebligas uzi "instruisto"-n kaj en lingvo kiu disponas nur pri "lernigisto". En la dua kazo, lernigisto signifas iu ajn profesiulo, kiu lernigas infanojn, aŭ la plej oftaj reprezentantoj de tiu kategorio en la koncerna kunteksto.

Male, en lingvo kui havas la du vortkonstruojn, "lernigisto" signifas plejofte "lernigisto kiu ne estas instruisto", ekz. iu kiu helpas la instruiston kontrolante la laboron de la lernantoj kaj punante tiujn, kiuj malbone laboras, ktp., sed ne havas diplomon de instruisto.

La aŭskultanto supozas ke se la parolinto elektis iun vorton, estas pro tio ke tiu vorto estas la plej taŭga - aŭ ke la parolinto estas komencanto kiu ne bone majstras la lingvon.

Do se esperantisto deziras komuniki ke (a) li parolas pri vera instruisto kaj (b) li estas sperta esperantisto, li iom post iom emos uzi la vorton "instruisto". Se li persiste uzas "lernigisto" kvankam sia lingvonivelo estas bona, li aperos kiel strangulo kaj izoliĝos. Kaj se li kreas komunumon por paroli tiumaniere, lia lingvaĵo funkcios kiel dialekto, kiu ne havos ekzakte la samajn regulojn (krom la fundamentajn) kiel komuna esperanto.

Reen al la supro