Ĉu esperanto povus funkcii sen neologismoj?
de Altebrilas, 2013-aprilo-26
Mesaĝoj: 46
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 22:25:44
robbkvasnak:Mojose! Oni povus komenci kun la esperantigo de kelkaj malnovaj Esperanto-vortoj kiel "oftologo" al "okulkuracisto" aŭ "morfologio" al "formstudado" (en la germana: Augenarzt kaj Formlehre). SED - se vi estas fakulo pri io, ekz. "italaj nudkloj" vi trovos ke por ĉiuj nudlospeco ekzistas nova nomo (spaghetti, farfalle, rotini, ktp.). Kaj oni devus forigi "falsajn" E-tradukoj kiel "acidbrasiko" - ĉar saŭrkraŭto ne estas tiom acida. La "acida" estas falsa traduko rekte el la germana, ĉar en "Sauerkraut" la "sauer" signifas "fermentata" ne "acida".Tion mi demandas al mi: ĉu lingvo sen neologismoj devas krei vorton laŭ la ekzakta difino de la afero, aŭ ĉu preferindas ke ĝi sekvu la etimologion de la fonta lingvo de la vorto?
yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-30 02:12:26
RiotNrrd:Mi komprenas, ke leginte miajn mesaĝojn, oni povas kredi, ke tia estas mia atendo. Sed tute ne.
Sed, ne anticipu ke ĉiuj volas ankaŭ paroli senneologisme; tia daŭrago estas memelekto. La plejparto de la Esperantistaro daŭros uzi neologismojn, kiel nun, kaj mi ne antaŭvidas tion ŝanĝota.
Mi ja konscias, ke lingvo estas ekvilibro inter konformiĝo kun la plej ofta maniero paroli (kiel diris Miĥil), kaj la emo evolui. Mi konsentas, ke konformiĝo gravas 1/ por ke la interkompreno pli facilu 2/ por ke oni ne devu tro multe cerbumi por sin esprimi.
Mi tamen konstatas, ke la lingvo ankaŭ ŝanĝas iom post iom. Ĝi ŝanĝas pro enkonduko de pruntvortoj el fremdaj lingvoj. Sed ĝi ankaŭ ŝanĝas ĉar oni laŭiras la Esperantan emon ĝeneraligi la reuzon de la radikaro. Ekzemple: en la Zamenhofa epoko oni ne diris "indas noti", "en la onteco", "pleje", "jeskaze", ktp.
La ŝanĝado de Esperanto estas do dudirekta. Unu direkto estas plieŭropigi la lingvon per fremdaĵoj. La aliaj estas plineŭtraligi ĝin per radikaj kunmetadoj. Kiel diris Ruĝdoma, tiaj tendencoj ekzistas ankaŭ en naciaj lingvoj. Verŝajne la du tendencoj ekzistas kune ĉe ĉiuj esperantistoj.
Tiaj ŝanĝoj estas precipe nekonsciaj. Mi ne povas imagi esperantiston dirante al si "mi uzu tiu ĉi vorton, por ke la lingvo estu pli/malpli eŭropa". Almenaŭ tiajn parolantojn mi imagas tre maloftaj.
Tiuj ŝanĝoj estas ankaŭ naturaj kaj iom-post-iomaj. Pro tio, ili ne endanĝerigas la lingvan interkonsenton kaj konformiĝon. Oni do devas respekti tian manieron evolui, kiu estas la ununura, kiu ne riskas fuŝi la lingvon.
Sed, tion dirinte, oni povas supozi:
- ke eblas konsciigi pli da esperantistoj pri la dudirekta evoluo de Esperanto
- ke almenaŭ kelkaj el ili povas konsenti, ke uzi malpli da neologismoj tute eblas
- ke, krome, tio efikus favore al la lernebleco, neŭtraleco kaj, finfine, disvastigo de Esperanto
- ke, sekve, pli da toleremo por nekutimaj sed laŭregulaj vortfaradoj kiam ili jen kaj jen aperas povus helpi la evoluon de Esperanto al preferebla direkto
Benjamino (Montri la profilon) 2013-majo-18 03:50:33
swalf (Montri la profilon) 2013-majo-23 09:29:51
Uzi 'dura'-n anstataŭ 'malmola'-n ŝainas al mi fiuzado de nia bela lingvo. Ĉi tio samas ankaŭ aliajn novajn vortojn, kiuj povas esti anstataŭigitaj facile per aliaj vortoj ne tro malsimplaj.
Eĉ 'dura' samas tute la vorton de la itala (mia lingvo) 'dura'-n, kiu signifas evidente 'malmola'-n, se ĝi prias io aŭ iu virinseksa. Sed tio uzado malbonas laŭ italparolanto kiel mi pro ĝi ŝainas senutila kripaĵo de la itala kaj malbonas laŭ mallatinida parolanto pro trudi ŝlin la scio de mallaŭregula vorto.
Malsame kromaj vortoj novaj povas esti utilaj kiam la Esperanta ne povas simple komponi ilin per siaj reguloj. Ekzemple eble 'blogo' povus ekzisti kune al 'interreta taglibro' aŭ 'gejulo' kune al 'samseksemulo' (Mi pensas tamen ke ne utilas 'lesbo' (samseksemulo virinseksa) aŭ ankoraŭ pli malbone 'lesbino' ĉiar la radiko havas jam virinseksan signifon).
Multaj vortoj novaj ne utilas, iu malutilas, iu povas ekzisti kune pli longaj komponaĵoj de bazaj Esperantaj vortoj kiel pli lerta samsignifvorto.
P.S. En la itala nun oni kutimas alporti anglajn vortojn, multaj tute senutilaj pro ili havas samvaloran italaj esprimaĵoj. Mi ne estas kontraŭ novradikalportado sed troa alporto de senutila radiko el la angla malbeligas la italan kaj detruas malsameco de la esprimkielo inter la popoloj kiu la Espearanta volas ŝirmi.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-majo-23 22:54:46
Esperanto, simpla logika lingvo, 16 regulojn, ĉ 1500 radikoj, lernebla en 150 horoj...
Esperanto, riĉa kaj nuanca, taŭga por literaturo, poezio, teatro, kanzonoj, ktp.
Sed ĉu temas pri la sama dialekto?
swalf (Montri la profilon) 2013-majo-24 07:01:51
Pli radikoj ne necese plibeligas literaturon aŭ poezion.
Benjamino (Montri la profilon) 2013-majo-30 20:54:08
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-junio-01 20:22:10
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-junio-01 20:27:22
swalf:En la Toki-Pona oni skribas poeziojn per 123 vortoj, mi pensas ke 1500 en la Esperanta povas esti pli ol kiom oni bezonas por ĉiuj ne fakaj paroladoj...Ĉu eblas paroli esperanton per radikaro enhavanta nur la ekvivalntojn de la 123 tokiponaj vortoj?
Pli radikoj ne necese plibeligas literaturon aŭ poezion.
Se jes kiel? Se ne kial?
Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-junio-02 05:37:41
Altebrilas:Interesa demando! Tiu kompreneble ne estus komforta Esperanto, sed indas eksperimenti, kiom oni povas esprimi sin poezie per tre limigita vortaro, simila al la vortaro de Toki-Pona.swalf:En la Toki-Pona oni skribas poeziojn per 123 vortoj, mi pensas ke 1500 en la Esperanta povas esti pli ol kiom oni bezonas por ĉiuj ne fakaj paroladoj...Ĉu eblas paroli esperanton per radikaro enhavanta nur la ekvivalntojn de la 123 tokiponaj vortoj?
Pli radikoj ne necese plibeligas literaturon aŭ poezion.
Se jes kiel? Se ne kial?