Al la enhavo

Ĉu esperanto povus funkcii sen neologismoj?

de Altebrilas, 2013-aprilo-26

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

SEN7759 (Montri la profilon) 2013-junio-02 10:52:01

Rugxdoma:

Interesa demando! Tiu kompreneble ne estus komforta Esperanto, sed indas eksperimenti, kiom oni povas esprimi sin poezie per tre limigita vortaro, simila al la vortaro de Toki-Pona.
http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=6642

swalf (Montri la profilon) 2013-junio-02 12:36:15

Altebrilas:
swalf:En la Toki-Pona oni skribas poeziojn per 123 vortoj, mi pensas ke 1500 en la Esperanta povas esti pli ol kiom oni bezonas por ĉiuj ne fakaj paroladoj...
Pli radikoj ne necese plibeligas literaturon aŭ poezion.
Ĉu eblas paroli esperanton per radikaro enhavanta nur la ekvivalntojn de la 123 tokiponaj vortoj?

Se jes kiel? Se ne kial?
Mi pensas ke malfacilas tiu, paroli Esperanton per 123 vortoj pro tokipono uzas tre malsaman gramatikon. Tokipono krome povas reuzas vorton por verbo, prepozicio ktp. malsamete al la Esperanta. Paroli tokiponon malfacilas ankaŭ pro tio, ĝi ne estas lingvo precipe por interkomunikado, ĝi estas filozofia lingvo por lerni novajn kielojn de la esprimado.

Tamen mi pensas ke malaltigi iomete la nombrojn de radiko en la Esperanta povas esti facila kaj produktema sistemo. Eta fortuzo bezonas, simile al la tradukato de la novaj anglaj terminoj en via lingvo, por komponi komponitaj vortoj kun la radikaro de Esperanto.
Ekzemple termino 'ekvivalenta' kiu vi uzis ne estas larĝe komprenebla (ankaŭ al italaj kiuj havas sonsimila vorto 'equivalente' ), ĝi ŝajnas kiel io rilata al eko de vivo. Plibonas uzi 'samvalora'-n, pli komprenebla el ĉiuj.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-junio-02 17:35:04

SEN7759:
http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=6642
Dankon por la ligiloj. Tre interesa legado. La nombro da listataj radikoj tamen estas pli granda ol la 123 Toki-Pona-bazvortoj. Ŝajne ili ne estas tiom malmultaj ol la 405 radikoj, kiujn uzis Claude Piron, skribante la rakontojn "Vere Aŭ Fantazie", truveblaj en la Lernu-biblioteko.

Mi ŝatas la klopodoj eksperimente uzi severan Esperanto-gramatikon kun minimuma vortaro. Bedaŭrinde mi ne trovis en la ligilo multajn ekzemplojn el la rezulto.

Dum ĉirkaŭ 405 sufiĉas, kiel pruvis Piron, mi certas ke 123 ne sufiĉas por komforta komunikado. Por iom da poezio jes - sed por kiom?

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-junio-02 19:28:31

swalf:Tamen mi pensas ke malaltigi iomete la nombrojn de radiko en la Esperanta povas esti facila kaj produktema sistemo.
...

Ekzemple termino 'ekvivalenta' kiu vi uzis ne estas larĝe komprenebla (ankaŭ al italaj kiuj havas sonsimila vorto 'equivalente' ), ĝi ŝajnas kiel io rilata al eko de vivo. Plibonas uzi 'samvalora'-n, pli komprenebla el ĉiuj.
Tiu problemo estas iu el la plej gravaj faritaj de neologismoj. La vortoj, kiujn oni renkontas, povas havi tiom da diversaj devenoj, ke oni devas cerbumi multe por ekscii, kiu validas. Esperanto eĉ fundamente havas sufiĉe da samsonaj vortoj kun diversaj signifoj. Tio ne estas nur amuza eco, ebliganta ŝercojn. La problemo tamen estus malgranda, se nur temus pri la Fundamento. Sed preskaŭ ĉiuj novvortoj pligravigas tiun plursencecon.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-junio-02 21:24:30

Interesa problemo.Mi ignoras: kiu decidus pri la valideco aŭ ne de novaj vortoj en esperanto? Pri la strutukturo esperanta mi kredas ke ĝi devus esti netuŝebla.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-junio-02 22:22:11

swalf:
Ekzemple termino 'ekvivalenta' kiu vi uzis ne estas larĝe komprenebla (ankaŭ al italaj kiuj havas sonsimila vorto 'equivalente' ), ĝi ŝajnas kiel io rilata al eko de vivo. Plibonas uzi 'samvalora'-n, pli komprenebla el ĉiuj.
Vi tute pravas. Mi uzis senatente "ekvivalenta"-n, sed bedaŭras tion, ĉar "samvalora" samvaloras aŭ eĉ plivaloras. En la fajro de la debato, oni malpli atentas pri la vortoj, kaj se oni ja uzas jam aŭditajn aŭ legitajn vortojn, oni ne kontrolas, ke ili vere estas la plej bonaj.

Reen al la supro