Ĉu esperanto povus funkcii sen neologismoj?
ya Altebrilas, 26 Aprili 2013
Ujumbe: 46
Lugha: Esperanto
SEN7759 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2013 10:52:01 asubuhi
Rugxdoma:http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=6642
Interesa demando! Tiu kompreneble ne estus komforta Esperanto, sed indas eksperimenti, kiom oni povas esprimi sin poezie per tre limigita vortaro, simila al la vortaro de Toki-Pona.
swalf (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2013 12:36:15 alasiri
Altebrilas:Mi pensas ke malfacilas tiu, paroli Esperanton per 123 vortoj pro tokipono uzas tre malsaman gramatikon. Tokipono krome povas reuzas vorton por verbo, prepozicio ktp. malsamete al la Esperanta. Paroli tokiponon malfacilas ankaŭ pro tio, ĝi ne estas lingvo precipe por interkomunikado, ĝi estas filozofia lingvo por lerni novajn kielojn de la esprimado.swalf:En la Toki-Pona oni skribas poeziojn per 123 vortoj, mi pensas ke 1500 en la Esperanta povas esti pli ol kiom oni bezonas por ĉiuj ne fakaj paroladoj...Ĉu eblas paroli esperanton per radikaro enhavanta nur la ekvivalntojn de la 123 tokiponaj vortoj?
Pli radikoj ne necese plibeligas literaturon aŭ poezion.
Se jes kiel? Se ne kial?
Tamen mi pensas ke malaltigi iomete la nombrojn de radiko en la Esperanta povas esti facila kaj produktema sistemo. Eta fortuzo bezonas, simile al la tradukato de la novaj anglaj terminoj en via lingvo, por komponi komponitaj vortoj kun la radikaro de Esperanto.
Ekzemple termino 'ekvivalenta' kiu vi uzis ne estas larĝe komprenebla (ankaŭ al italaj kiuj havas sonsimila vorto 'equivalente' ), ĝi ŝajnas kiel io rilata al eko de vivo. Plibonas uzi 'samvalora'-n, pli komprenebla el ĉiuj.
Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2013 5:35:04 alasiri
SEN7759:Dankon por la ligiloj. Tre interesa legado. La nombro da listataj radikoj tamen estas pli granda ol la 123 Toki-Pona-bazvortoj. Ŝajne ili ne estas tiom malmultaj ol la 405 radikoj, kiujn uzis Claude Piron, skribante la rakontojn "Vere Aŭ Fantazie", truveblaj en la Lernu-biblioteko.
http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=6642
Mi ŝatas la klopodoj eksperimente uzi severan Esperanto-gramatikon kun minimuma vortaro. Bedaŭrinde mi ne trovis en la ligilo multajn ekzemplojn el la rezulto.
Dum ĉirkaŭ 405 sufiĉas, kiel pruvis Piron, mi certas ke 123 ne sufiĉas por komforta komunikado. Por iom da poezio jes - sed por kiom?
Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2013 7:28:31 alasiri
swalf:Tamen mi pensas ke malaltigi iomete la nombrojn de radiko en la Esperanta povas esti facila kaj produktema sistemo.Tiu problemo estas iu el la plej gravaj faritaj de neologismoj. La vortoj, kiujn oni renkontas, povas havi tiom da diversaj devenoj, ke oni devas cerbumi multe por ekscii, kiu validas. Esperanto eĉ fundamente havas sufiĉe da samsonaj vortoj kun diversaj signifoj. Tio ne estas nur amuza eco, ebliganta ŝercojn. La problemo tamen estus malgranda, se nur temus pri la Fundamento. Sed preskaŭ ĉiuj novvortoj pligravigas tiun plursencecon.
...
Ekzemple termino 'ekvivalenta' kiu vi uzis ne estas larĝe komprenebla (ankaŭ al italaj kiuj havas sonsimila vorto 'equivalente' ), ĝi ŝajnas kiel io rilata al eko de vivo. Plibonas uzi 'samvalora'-n, pli komprenebla el ĉiuj.
Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2013 9:24:30 alasiri
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2013 10:22:11 alasiri
swalf:Vi tute pravas. Mi uzis senatente "ekvivalenta"-n, sed bedaŭras tion, ĉar "samvalora" samvaloras aŭ eĉ plivaloras. En la fajro de la debato, oni malpli atentas pri la vortoj, kaj se oni ja uzas jam aŭditajn aŭ legitajn vortojn, oni ne kontrolas, ke ili vere estas la plej bonaj.
Ekzemple termino 'ekvivalenta' kiu vi uzis ne estas larĝe komprenebla (ankaŭ al italaj kiuj havas sonsimila vorto 'equivalente' ), ĝi ŝajnas kiel io rilata al eko de vivo. Plibonas uzi 'samvalora'-n, pli komprenebla el ĉiuj.