Til innholdet

La kapitalismo detruas la homon

fra baibaibibi,2013 5 8

Meldinger: 34

Språk: Esperanto

baibaibibi (Å vise profilen) 2013 5 8 21:05:52

La kapitalismo detruas la homan spiriton, el nia infanaĝo oni instruis nin en la kapitalismaj landoj ke ni devas esti konkuremaj. Nia futbola teamo devas venki. ni devas fariĝi riĉaj, ne gravas se nia najbaro mortas pro malsato. Ni devas venki la aliajn en ŝporto, laboro, statuso, ktp. ktp. Tio detruas la amon, la kompaton, la amikecon kaj ĉiujn bonajn homajn ecojn.

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 5 8 21:45:14

Kion vi nomas "kapitalismo"? Ĉu vi faras distingon inter kapitalismo kaj nov-liberalismo (tiu de Reagan kaj Thatcher, kiu estis ankaŭ en kontinenta Eŭropo post la falo de la Muro)?

En mia infanaĝo (t.e. en la jaroj '50 en Francio) oni ne instigis nin esti konkuremaj. Tio okazis nur post la '90 aj jaroj.

Pri la nov-liberalismo, mi aldonus, ke ĝi (samkiel faris komunismo) detruas ankaŭ la Planedon.

Miland (Å vise profilen) 2013 5 9 11:38:13

Ni ne loĝas en perfekta mondo. Malhelpi homojn fari profiton eblas nur en diktaturoj (tamen, mi ne kontraŭas ekz. edukadon aŭ kuracadon pagata per impoŝtoj).
Jen rilata artikolo pri la forpasinta brita ĉefministro grafino Margaret Thatcher. Laŭ ŝi, krei riĉecon mem ne estas malbone; temas pri nia decido kion fari pri ĝi.

Sunjo (Å vise profilen) 2013 5 9 12:33:04

Miland: Laŭ ŝi, krei riĉecon mem ne estas malbone; temas pri nia decido kion fari pri ĝi.
Ne nur gravas kiel oni uzas la riĉecon sed ankaŭ la vojo al la riĉeco. Iu kiu riĉigas per vendi armilojn al homoj kiuj per tiuj armiloj murdas neniel povas senkulpiĝi. La samo validas pri detruita naturo/sano - ne nur ĉar mono ne manĝeblas sed ankaŭ ĉar la plej malfortaj/malriĉaj estas ĉiam la unuaj kiuj suferas pro la senkonscienca agado de kelkaj riĉuloj.

Strebo al profito ne en si mem estas malbona, kaj povus doni profiton ne nur al la entreprenistoj sed ankaŭ al la tuta socio. Sub la kondiĉo ke oni enkadras tiun profitstrebon per etiko (temas ne pri malhelpi profiton sed pri malpermesi profiton kiu kaŭzus neripareblan damaĝon). La anoj de la novliberalismo preferas ignori tion.

La de vi rekomendita artikolo rilatas apenaŭ al la ekonomika temo sed al kristana propagando (ekzistas sufiĉe da aliaj fadenoj en kiu vi povus afiŝi tiajn ligilojn kaj se vi tion ne volas vi ankaŭ povus krei novan fadenon). Sed se vi volas konvinki iun ke novliberalismo estas bona ekonomika sistemo bonvolu doni fontojn kiuj havas bonan reputacion en rilato al ekonomiko.

baibaibibi (Å vise profilen) 2013 5 9 15:02:04

Miland:Ni ne loĝas en perfekta mondo. Malhelpi homojn fari profiton eblas nur en diktaturoj (tamen, mi ne kontraŭas ekz. edukadon aŭ kuracadon pagata per impoŝtoj).
Jen rilata artikolo pri la forpasinta brita ĉefministro grafino Margaret Thatcher. Laŭ ŝi, krei riĉecon mem ne estas malbone; temas pri nia decido kion fari pri ĝi.
Kaj, por kio vi volas riĉecojn se vi perdas viajn homajn ecojn?
Se vi perdas la kapablon ami, kompati, kunlabori, la mono tute ne utilos vin, vi estos kompatinda senanima homo. vi nur deziros detrui homojn kaj naturon por memprofito. Kapitalistoj iom post iom fariĝas sangosojfaj bestoj, nur kiam ili vidas la sangon kaj la nafton de la kontraŭuloj ili satas. Ilia homeco estis detruita el infanaĝo en la lernejoj, oni instruis ilin konkurecon, malŝaton al la venkitoj, monavidon... tiel ke ili ankaŭ estas viktimoj de la sistemo, ĉar ili perdis la ecojn kiuj faras nin homoj.

Miland (Å vise profilen) 2013 5 9 21:00:24

Sunjo:La de vi rekomendita artikolo rilatas apenaŭ al la ekonomika temo sed al kristana propagando ..
La fadeno temas ne nur pri ekonomiko; ĝi temas pri la detruo de la homaro. Sendiaj sistemoj kiel komunismo certe detruos la homaron.

Sunjo (Å vise profilen) 2013 5 9 21:32:51

Miland:... Sendiaj sistemoj kiel komunismo certe detruos la homaron.
Sendiaj sistemoj kiel (senkondiĉa) kapitalismo certe detruos la homaron kaj la mondon. Sed certe ne pro la sendieco sed pro la senhomeco.

Kaj se vi vere kredas ke la sistemo de sinjorino Thatcher estas dia sistemo ĝi eble pro tio estas malbona. Kredantoj ne bezonas zorgi pri la nuna mondo ĉar ili kredas ke ilin atendas alia vivo post la morto. Mi pardonpetas pro la ekstertemiĝo kaj ne plu respondos al religiaj asertoj en tiu ĉi fadeno.

mihxil (Å vise profilen) 2013 5 9 21:35:39

Miland:La fadeno temas ne nur pri ekonomiko; ĝi temas pri la detruo de la homaro. Sendiaj sistemoj kiel komunismo certe detruos la homaron.
Jes, ankaŭ ekzemple Svedio estas terura lando. Estas multe pli bone vivi en ia teokratio, kiel ekzemple Sauda Arabio.

baibaibibi (Å vise profilen) 2013 5 9 22:14:17

Mi pensas ke grandaj kapitalistoj kaj ankaŭ malriĉaj dekstremuloj havas diversajn gradojn de senhomeco, kaj ofte ili kaŝas tiun senhomecon per la masko de la religio, en saŭdi arabio aŭ en svedio. Tiu senhomeco venas el la kapitalisma konkurecemo, serĉo de povo kaj riĉeco, ktp. Tio ne signifas ke la samo ne povas okazi en landoj komunismaj, teokratiaj, ktp. kiuj estas forte influataj de la kapitalismo.

Altebrilas (Å vise profilen) 2013 5 10 20:09:18

Sunjo:
Miland:... Sendiaj sistemoj kiel komunismo certe detruos la homaron.
Sendiaj sistemoj kiel (senkondiĉa) kapitalismo certe detruos la homaron kaj la mondon. Sed certe ne pro la sendieco sed pro la senhomeco.
Novliberalismo similas al komunismo. Ambaŭ estas dogmecaj. Ambaŭ detruas la planedon. Ambaŭ estas nehomecaj. Anstataŭigu "Ŝtato" per "Merkato", "Partio" per "Borso", "Gulago" per "Gvantanamo" kaj eĉ... "Ŝtala viro" per "Fera Damo"!

Kion opinii pri la ĵusa dramo en Bangladeŝo, kie pli ol 1000 homoj pereis nome de profito?

Tibake til toppen