Naar de inhoud

La akuzativo kaj "eksterlandaj vortoj"

door Rejsi, 28 mei 2013

Berichten: 14

Taal: Esperanto

Rejsi (Profiel tonen) 28 mei 2013 20:38:34

Saluton, ĉiuj. Kiel oni uzas la akuzativon por objektoj kiam la objekto ne estas vorto en Esperanto?

Ekzemple: "Sean vokas Eoin-n(??) per la telefono." aŭ "Mi ŝatas Hershey's-n(??) pli ol mi ŝatas Nestlé-n(??)."

Dankon.

Fenris_kcf (Profiel tonen) 28 mei 2013 20:50:48

Eblo 1: Esperantigo
Traduku aŭ almenaŭ transskribu la propran nomon al Esperanto por ke ĝi povas esti akuzativigata!
Ekzemplo: „Mi uzas Linukson.

Eblo 2: Grup-nom-aldonado
Aldonu la grup-nomon de la propra nomo kaj akuzativigi tiun!
Ekzemplo: „Mi uzas la Linux-operaciumon.

Eblo 3: Kontraŭfundamentumado
Uzu novan prepozicion, kiu esprimas akuzativon! Por tio la prepozicio "na" estis proponita. Vidu Naismo!
Ekzemplo: „Mi uzas na Linux.

Eblo 4: Nemontrado
Simple ne montru la akuzativecon kaj esperu ke la kunteksto klarigas la rolojn de la vortoj!
Ekzemplo: „Mi uzas Linux.

Eblo 5: Pasivigado
Reformu la frazon por ke la akuzativ-objekto iĝas la subjekto!
Ekzemplo: „Linux estas uzata de mi.

Eblo 6: Finaĵ-aldonado
Aldonu la finaĵon post dividstreko!
Ekzemplo: „Mi uzas Linux-on

Eble ekzistas pli da ebloj, sed tiuj ses estas la plej uzataj.

Chainy (Profiel tonen) 28 mei 2013 21:27:49

Fenris_kcf:Eble ekzistas pli da eblecoj, sed tiuj tri estas la plej uzataj.
Vi ial forgesis mencii tre evidentan kaj vaste uzatan metodon, nome ne uzi n-finaĵon:

"Mi ŝatas Hershey's pli ol mi ŝatas Nestlé."

Temas pri varmarkoj, do estas tute normale uzi la originan formon. Se oni timas, ke la leganto entute ne scias, kiel prononci tiujn nomojn, tiam oni povas aldoni en krampoj klarigon.

"Sean telefonis al Eoin."

fajrkapo (Profiel tonen) 28 mei 2013 21:28:23

Alia eblo estas ne uzi la akuzativon tiukaze: mi uzas linux, kaj per la kunteksto estas klarigita.

Chainy (Profiel tonen) 28 mei 2013 21:29:45

Fenris_kcf:Ebleco 3: Kontraŭfundamentumado
Uzu novan prepozicion, kiu esprimas akuzativon! Por tio la prepozicio "na" estis proponita. Vidu Naismo!
Ekzemplo: „Mi uzas na Linux.
Certe ne indas mencii 'na'. Preskaŭ neniu uzas tion.

Chainy (Profiel tonen) 28 mei 2013 21:38:01

PMEG-a klarigo pri la afero: Ne-Esperantigitaj nomoj

robbkvasnak (Profiel tonen) 28 mei 2013 21:38:47

Mi aŭskultas na Chainy!

Fenris_kcf (Profiel tonen) 28 mei 2013 21:43:10

Chainy:Vi ial forgesis mencii tre evidentan kaj vaste uzatan metodon, nome ne uzi n-finaĵon
Ho, vi pravas. Tio ankaŭ eblas, sed havas la grandan malavantaĝon, ke ĝi povas kaŭzi ambiguecon, ĉar ne plu klaras, kiu la subjekto kaj kiu la akuzativ-objekto estas.

Chainy:
Fenris_kcf:Ebleco 3: Kontraŭfundamentumado
Uzu novan prepozicion, kiu esprimas akuzativon! Por tio la prepozicio "na" estis proponita. Vidu Naismo!
Ekzemplo: „Mi uzas na Linux.
Certe ne indas mencii 'na'. Preskaŭ neniu uzas tion.
Mia kromnomo estas "Fenris_kcf", ne "Preskaŭ neniu".

Rejsi (Profiel tonen) 28 mei 2013 22:53:49

Fenris_kcf, la vorto "na" estas tre interesa. Mi scivolas kial ĝi ne estas uzata plu.

Chainy:Temas pri varmarkoj, do estas tute normale uzi la originan formon. Se oni timas, ke la leganto entute ne scias, kiel prononci tiujn nomojn, tiam oni povas aldoni en krampoj klarigon.

"Sean telefonis al Eoin."
Pardonu min, sed...Ĉu la frazo ne estas malĝusta? Mi pensis ke la prepozicioj estas uzata kun malrektaj objektoj, kaj ne kun rektaj objektoj. En ĉi tiu frazo, "Eoin" estas la rekta objekto, kaj ĝi ne devas havi propozicion.

Fenris_kcf:
Chainy:Vi ial forgesis mencii tre evidentan kaj vaste uzatan metodon, nome ne uzi n-finaĵon
Ho, vi pravas. Tio ankaŭ eblas, sed havas la grandan malavantaĝon, ke ĝi povas kaŭzi ambiguecon, ĉar ne plu klaras, kiu la subjekto kaj kiu la akuzativ-objekto estas.
Mi samopinias. Mi ne ŝatas kiam la "n" ne estas inkluzivanta.

Chainy (Profiel tonen) 28 mei 2013 23:46:45

Rejsi:
Chainy:"Sean telefonis al Eoin."
Pardonu min, sed...Ĉu la frazo ne estas malĝusta?
Estas ĝuste diri telefoni al iu. Rigardu en la Tekstaro.

Terug naar boven