Al la enhavo

La akuzativo kaj "eksterlandaj vortoj"

de Rejsi, 2013-majo-28

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Rejsi (Montri la profilon) 2013-majo-29 00:00:28

Chainy:
Rejsi:
Chainy:"Sean telefonis al Eoin."
Pardonu min, sed...Ĉu la frazo ne estas malĝusta?
Estas ĝuste diri telefoni al iu. Rigardu en la Tekstaro.
Ho, dankon. La frazo sentas stranga al mi.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-majo-29 10:52:28

(enhavo translokita al la dua mesaĝo de tiu ĉi fadeno)

Francestral (Montri la profilon) 2013-majo-29 11:30:48

Rimarko: Oni ne diru *ebleco 4*, sed eblo 4eblaĵo 4.

PMEG 38.2.8. EC --- Mallogikaj EC-formoj:
PMEG:Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:

*Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Fakte tute ne temas pri eco, sed pri eblo (aŭ eventuale eblaĵo). Diru kiel Zamenhof: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari. (Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo, kaj tial eblo apenaŭ iam povas esti malĝusta elekto.)

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-majo-29 11:38:22

Ho, dankon! Mi ŝanĝis miajn mesaĝojn.

Reen al la supro